MONATO

Enkonduko

Sendependa

Ĉu estas grava diferenco inter „neŭtrala” kaj „sendependa”? Eble vi diras, ke tio estas nur pure teoria demando, sed ŝajnas al mi, ke rilate al nia magazino temas ne nur pri nuanco: memdifine ĝi estas sendependa, sed certe ne devas esti neŭtrala. Nu, kial entute cerbumi pri tiu ĉi demando? Aktuala motivo estas, ke skribis al mi politikisto de partio, kiu – almenaŭ parte – rekomendas Esperanton, pledante por kunlaboro inter la neŭtrala Esperanto-movado kaj tiu partio. Preskaŭ samtempe atingis min peto, subteni klopodojn, por la elektoj de EU-parlamento, krei novan partion, en kies nomo troviĝas eĉ la vorto „Esperanto”. Sed por ambaŭ proponoj nia revuo estas malĝusta adresito.

„Sendependa” signifas, ke ni ne ligas nin al iu ajn movado, ideologio, organizaĵo aŭ partio, kies estraro povus dikti al ni certan linion kaj cenzuri nin. „Sendependa” signifas, ke niaj aŭtoroj estas (kaj restas) aŭtonomaj, kaj ke redaktoroj ne rifuzas kontribuaĵon, se ĝi estas argumentita kaj ne tordas faktojn (kion, tamen, ne ĉiam ili povas vere kontroli) kaj ne ofendas aŭ kalumnias iun. En tiu spektro de opinioj devas havi lokon same kontraŭkapitalisma aŭtoro kiel aperu iu Gofen, kiu defendas vidpunktojn de la nuna usona registaro. Niaj aŭtoroj ne devas, ofte ne povas esti neŭtralaj, male: se oni kritike analizas agojn, faktojn, ideojn kaj ideologiojn, precipe politikajn, necesas esti neneŭtrala. Iuj ja asertas, ke nia revuo ĝenerale estas kontraŭ-usona. Mi ne vidas iujn pruvojn por tio kaj povas certigi, ke ĉiuokaze kontraŭ-usonismo ne estas nia redakcia gvidlinio. Tamen estas klare, ke juĝante kaj komentante politikajn eventojn, evoluojn kaj tendencojn ni devas apliki aliajn kriteriojn, skribante pri Bangladeŝo aŭ Usono. Grandpotenco, kiu proklamas sin demokrata kaj kongrua kun okcidenta valorsistemo, devas toleri rigorajn kritikojn de magazino, kiu mem adoptis tiun valorsistemon surbaze de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se tio impresas kiel kontraŭ-usonismo, mi obĵetas: temas pri klopodo, el subjektiva impeto skribi objektive.

Ni do restos sendependaj – ho tamen, ne tute: daŭre ni dependas de vi, niaj fidelaj abonantoj, kiuj aprobas nian neneŭtralecon.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: aprilo 2004