MONATO

Enkonduko

Sasser

Kutime la ĉefredaktoro de MONATO, Stefan Maul, verkas la enkondukon de la revuo. Escepto estis la enkonduko de la oktobra numero de la pasinta jaro, kiun mi verkis, ĉar la komputilon de Stefan trafis la Sobig-F-viruso, kaj sekve li ne povis verki nek sendi sian manuskripton. Nun, eĉ ne unu jaron poste, – nu, tiuj, kiuj atente rigardis kaj legis la titolon de tiu ĉi teksto, scias jam – lian komputilon trafis nova viruso, la fifama Sasser-vermo. Konsolo por la ĉefredaktoro eble estas la fakto, ke li ne solas. Li troviĝas ene de kunularo, en kiu kaptiĝis altestimataj firmaoj, kiel Deutsche Post (la germana poŝto), British Airways (brita aviadilkompanio) kaj multaj aliaj, kiuj uzas Vindozo-komputilojn. Ĉiuj ĉi perdis milojn, eble milionojn da laborhoroj pro la inventemo de unu germana studento, kiu dissendis sian vermon la 1an de majo.

Demando jam multfoje priparolita, sed apenaŭ respondita, estas, kial iu verkas viruson: Ĉu por venĝi sin? Ĉu por simpla plezuro? Ĉu por senti sin forta kaj grava? Ĉu por damaĝi al Microsoft? Kaj alia demando ligita: Kial homoj malgraŭ amasoj da avertoj kaptiĝas ĉiam denove? Kial eĉ gigantoj, kiel British AirwaysDeutsche Post, ne kapablas protekti sin?

En la eldonejo de MONATO estas deko da vindozaj komputiloj, konstante ligitaj al la reto, kaj ilin provas ataki mezume 20 ĝis 30 virusoj ĉiutage (hodiaŭ atingis nin Netsky-Q, Netsky-T, Netsky-Y, Netsky-Z kaj Bagle-AB, sed Sasser ankoraŭ ne). Feliĉe neniam eĉ unu el tiuj sukcesis krei ian damaĝon ... Ĉu mi nun estas tro fiera, kaj ĉu ĉi-monate unu ja sukcesos paneigi nian komputilan sistemon? Mi kredas, ke ne. Sed se jes, tiam Stefan Maul eble verkos sian julian enkondukon pri ni kaj ne sen malica rideto skribos: „Ankaŭ vi, mia filo, nun scias, kion tio signifas, esti kaptita de viruso!”

Senviruse via

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: majo 2004