MONATO

Fabeloj

Laŭproverbaj fabeloj

Dum kelkaj jaroj funkcias sub mia gvido Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Surbaze de la libro Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo diverslandaj kursanoj konatiĝas en facile digestebla formo kun la vastsenca esperanta kulturo, lernas krean regadon de la lingvo, verkadon kaj agadon por Esperanto.

Hodiaŭ mi plezure prezentas mian talentan lernantinon el Britio Angela Tellier, kiu, plenumante lecionojn, verkas ĉarmajn fabelojn kaj sentas sin hejme inter bestoj, kiuj pensas, parolas, agas simile al dupiedaj senvostuloj. Oni facile divenas, ke ŝiaj fabeloj estas alegorioj pri homaj interrilatoj. Legu ilin ne nur infanoj, sed ankaŭ gepatroj nunaj kaj estontaj: originalaj fabeloj dume estas malofta ĝenro en nia literaturo. Havu bonan vortaron submane: mi vetas, ke iujn nomojn de bestoj vi renkontos unuafoje. Mi lernis kelkajn de Angela.

Boris Kolker (red.)

Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso

La matriarko malpeneme etendis sian rostron; ĉirkaŭ ŝi sin paŝtis la zorgataro. Subite ŝi eligis trumpetan, tamen muzikecan, sonon, kiu klarione portiĝis trans la herbejon. Unuj ĉesigis la ritman maĉadon kaj levis al ŝi lagformajn okulojn; aliaj, akiremuloj, daŭre riskis eltiri el la grundo dolĉajn herboparojn, kaj samtempe pen-strabis por certiĝi, ke ili ne estis la celo de ŝia severa rigardo. Unu kompatindulo krakmordetis semon, kaj tuj la grandegulino sulkigis la brovojn, tiel profunde sulkigis ilin, ke ŝia vizaĝo aspektis kiel juglando, kaj turnis la kapon en lian direkton. Fiksrigardante lin, ŝi ellasis sonon, kiun ĝentilulo nomus tuso, sed kiun malĝentilulo nomus snufego. Se eblus por elefanto ruĝiĝi, ĉi tiu kompatinduleto komplezus, tamen ne rimarkeble; ĉirkaŭ liaj dentegoj la haŭto malpaliĝis iomete kaj aspektis iom pli griza ol kutime, kiel malseketa kartono.

La aro sciis, kion fari. Ne necesis pliaj instrukcioj. Ili grupiĝis ĉirkaŭ ŝi kaj atente aŭskultis, movante la orelojn iom for de la kapo por povi pli bone aŭdi. La matriarko sin streĉis supren kaj ekpapumis. „Elefantoj neniam forgesas!” ŝi blekis. „Neniam forgesu tion, kion mi diras al vi.” Kaj, kvazaŭ por certigi, ke neniu forgesemulo havu okazon forgesi, ŝi ripetis la vortojn tri fojojn, kaj ĉiam laŭ pli altaj decibeloj. La idaro obeeme kaj saĝe kapjesis, kaj rostro-svingis kontente. Murmuroj aŭdiĝis el ĉiu rostro kaj estis evidente, ke la idaro aprobis la matriarkan filozofion. „Por helpi al ni memori”, daŭrigis la elefantino per stertoraj tonoj, „ni nodas la rostron tiel”, kaj ŝi tre lerte kaj rapide faris nodon sur la propra membro. Tiu ideo tuj kaptis la atenton de la idaro kaj dum la postaj dek kvin minutoj ili praktikis diversajn nodojn por eltrovi ĝuste tiun, kiu pleje taŭgus al elefanta rostro – ĉu refnodo, ĉu fuŝrefnodo, kaj simile.

„Bone, bone”, bombastis la instruistino, „sufiĉas por hodiaŭ.” Ŝi eksentis kontentiĝon. Ĉu ŝi ne plenumis sian devon, transdonante al la sekva generacio perlon de saĝeco? Se eblus por memkontenta elefantino ronroni, ŝi nun ronronus. „Ek al la akvokolektujo! Ne forgesu, ne eniru ĝis mi alvenos. Ni ne volas ĝeni niajn najbarojn, kaj mi scias, ke vi ĉiuj kune povas esti grandega ĝeno! Memoru, ke vi promesis! Atendu min!” ŝi trumpetis aŭtoritate. Forkuris kiel eble plej rapide la kvarpieduloj, ĉar tre plaĉis al ili sin bani kaj sin amuzi en la kota akvo.

Obeeme ili atendis ĉeakvoborde; de tempo al tempo unu malpacienca ideto ŝtel-enmetis jen piedfingron, jen la pinton de la rostreto. La matriarko ne alvenis. Plua atendado. Daŭre ŝi ne aperis. Post horo, kuraĝa memvoluleto proponis reiri al la paŝtejo por vidi, kio okazas. Li kuris supren. Je lia konsterniĝo, li ekvidis la instruistinon trankvile gresanta. Li alproksimiĝis kaj timeme demandis, kial ŝi ne alvenis. „Alvenis kien?” ŝi mire redemandis. „Al la akvokolektujo; vi promesis veni, sed petis nin atendi vin. Ni daŭre atendas” li finis malgaje. „Ho! Mi forgesis!” malsaĝe konfesis la maljunulino. „Mi tuj venos!” Reveninte al siaj kamaradoj, la junulo senspire rakontis la konversacion. Snufegoj ĉie! La plenkreskulo ja forgesis, malgraŭ tio, kion ŝi diris; ŝi ja forgesis! Dum alproksimiĝis pezpaŝe la matriarko, sprita kleruleto elrostrigis bone konatan diraĵon. „Plej facile promeso rimiĝas kun forgeso!”. Sed la matriarko spertis multon dum sia longdaŭra vivo, kaj estis saĝulino; ŝi preteratentis la sarkasmajn vortojn. „Enen!” ŝi trumpetis.

Ne doloras frapo sur fremda kapo

Pigra Pego hejmis en maljuna arbo; arbo, kiu jam dum pli ol jarcento ĝentile kaj senplende etendis sian baldakenan verdaĵon super la multe pli delikataj samarbaraj kreskaĵoj. Ne nur Pigra Pego rajtis ĝui la protekton de la malmola, multsulkigita arboŝelo, sed ankaŭ rajtis loĝi tie pluraj aliaj specoj de la plumita amikaro.

En la plej supra branĉkruciĝo nestis familio de najtingaloj, ĉiam pretaj seninterrompe suprenĵeti sian ravan miksaĵon de bemoloj kaj diesoj; sube, kvazaŭ en senlifta apartamenta bloko, sin komforte instalis paseraro, blagetante kaj pepadante kontente; eĉ pli malalte troviĝis intelektulo, S-ro Saĝa Strigo, tiu respektinda altrangulo. Lin neniu ĝenis; li estis gravulo. Sube dormis mistera, nigra merlo, afable ŝercnomita de la plenkreskularo, Arturo, Arturo de la ronda arbo; sed de la birdidaro, malpli afable, sed eble pli trafe, Merlino. Kaj sub ĝi, eta troglodito, la plej amata de ĉiuj.

Tamen dorno en la flanko de la loĝantoj estis Pigra Pego, kiu, kontraŭ la reguloj de la komunumo, insiste bruaĉis ĉiun nokton post la vespersignalo. Komence, ĝi amuziĝis anoncante ritme la pason de la horoj, kvazaŭ ĝi estus kukolhorloĝo. Amuzis ĉiujn dum iom da tempo, sed oni rapide ekenuis, kaj manko de dormo rezultigis uzfranĝitajn nervojn.

Oni petis, oni petegis, Saĝa Strigo konsilis, mistera merlo minacis, sed ne, li daŭre ĝenis ĉiujn, ĉiun nokton. Kaj kia ĝeno! Je la tria li batis sesfoje, je la dek unua li klaksonoris nur naŭ fojojn – oni ne sciis, kiam enlitiĝi, kiam vekiĝi por la frumatena ĥoro; birdoj kantis noktomeze kaj dormis tagmeze! „Ĉesu frapi!” blekis ĉiuj samtempe unu matenon post pli ol kutime malbona nokto. „Kial?” mire redemandis Pigra Pego, kiu neniam uzis pli da vortoj ol necese por klara, laŭ lia vidpunkto, komunikado. „Ĉar la arbotrunko estas kava kaj viaj jam laŭtaj batoj eĥas terure” respondis merlo kun nigra rigardo de sub nigraj brovoj. Saĝa Strigo iom pli delikate sin esprimis, multe pli enigme, sed multe pli efike. „Ne doloras frapo sur fremda kapo” ĝi sible huis; kaj ĝi aldonis post kelkaj pliaj huoj, nemiskompreneblan klarigon: „Sed ĉiu fremda kapo havas akran bekon, kaj ĉiuj tiuj bekoj bekos vian kapon, se vi denove bruos dumnokte - do ... EKSILENTU!”

Kion vi semas, tion vi rikoltos

Iam, en fora lando, vivis ornitorinko malgranda. En si mem ĝi estis tre kontenta kaj gaje okupiĝis pri ĉiutagaĵoj – pri serĉado de la manĝo, pri amuziĝo en la riveroj kaj pri dormado en bone konstruita nestoloko. Apude vivis ne tre afabla valabio, kies ĉefa amuzo estis primoki la malgrandan ornitorinkon, nur pro tio, ke ĝi ŝajnas esti stranga miksaĵo de pluraj aliaj bestoj kaj ne havas propran identecon. La beko estis anasa, la palmpiedoj apartenis al iu akvoŝatanta fiŝo aŭ birdo, la pelto estis kangurua, la vosto kastora ktp, ktp. Ĉiun tagon li trovis ion alian por primoki - jen la ovo, kiun demetis nia ornitorinko, jen ĝiaj okuletoj, jen ĝia beketo. Sin amuzante, disvastigis la valabio semojn de malkontento.

Tamen la ornitorinko rifuzis esti ofendata aŭ insultata; kontenta kaj memfida ĝi estis. Somere envenis la regionon iu alilanda grupo da fenikopteroj, belaj rozkoloraj dupiedaj fieruloj. Ili estis grandnombraj, ĉar tiel ĉiam vojaĝas fenikopteroj, kaj ili atente aŭskultis al la interbesta konversacio. Nu, sciu, ke fenikopteroj estas akceptemaj birdoj, kiuj ĉien flugas kaj kiuj vidas kaj akceptas la diversecon de la vivo sen kiu ajn problemo.

Konsternis ilin aŭdi la daŭran primokadon de la kompatinda ornitorinko far tiu valabio. Grandnombre ankaŭ ili komencis fari rimarkojn: ho! kia besteto – antaŭaj piedoj de dingo, malantaŭaj piedoj de nana kanguruo, lango de serpento, muzelo de ĉevalo ktp. La ornitorinko diris nur kelkajn vortojn, tre mallaŭte, tre dolĉe: „Kion vi semas, tion vi rikoltos.”

Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko

Krepuskiĝis. La lastaj malfortaj radioj de subiĝanta suno ŝteletendiĝis poiome super la herbejo, kaj sukeris la verdaĵon per ora brileco. Estas ĝuste dum vespero tia, ke dum momento ŝajnas, ke la tero ne plu turniĝas; ke ĉio hezitas pluvivi; ke tiuj, kiuj kredas je ia dio, komprenas, kial ili tiel kredas; ke la ceteruloj, la nekredantoj, tamen gustumas la infiniton.

Utopio mem neniam aspektis pli alloga, pli pitoreska, pli bela; la rivereto, nektaro, la herbo, ambrozio, tiel, ke eĉ antikva Dio kontentiĝus.

Tiela estis la ĉirkaŭanta trankvileco, ke la cervaro gresis somnambule; danĝero ne ekzistis.

Kuniklaro kunvenis, sorĉitaj de la ora beno, preteratentante ĉirkaŭajn bruetojn, blankaj vostoj kaŝitaj, ne bezonataj. Zumis la vespero.

Pasis la sorĉo, sed la lumo de la foririnta suno, per ia magio, ne forlasis la teron, ĉar nun ĝi brilis el ĉiu besta okulo. Ĉiu atentis zorge; manĝante, oni tamen cirkaŭrigardis, kun nervoj streĉitaj, oreloj pintitaj, vostoj videblaj.

La kuniklaro malkunvenis, disiĝis; ĉiu enanguliĝis kaj aparte pensis siajn proprajn pensojn, faris siajn proprajn planojn, zorgis pri si mem. La kunveno estis grava, ĉar ili senvorte diskutis la problemon de la vulpo, tiu ruĝharulo, kiu venis ĉiun nokton al la herbejo por kapti kuniklidojn. Preskaŭ nun estas la horo. Sed el malfeliĉo venas feliĉo, ĉar la kuniklaro havas planon. Post la ĉi-nokta vizito de la malamiko, ili ĉiuj translokiĝos al pli fora kampo, kampo longe for, kie tiu ruĝharulo ne plu povus ilin trovi. Jen la proponita, kaj nun akceptita, solvo al ilia problemo; kaj okazis tiel. La vulpo venis, forkuris kun sia predo, dum la senpovaj kunikloj furioze stampis piedojn kaj flirtigis blankajn vostojn. Tujtuj ili ariĝis, kaj komenciĝis la longa promenado al fora, nova hejmo. Akompanis ilin la cervaro kaj familio de talpoj.

La sekvan vesperon, kiam krepuskiĝis kiel kutime en la nun malplena kampo, la suno sukeris, kiel kutime, la herbejon, sed nenio rebrilis, ŝanĝbrilis, ĉar la peltoj, la kornoj, la juvelsimilaj okuloj estis for. Vulpo venis, vulpo furioziĝis, vulpo dumlonge serĉis, sed vane.

Ĉiu el nia amikaro kontentiĝis en sia nova hejmo, sed la kunikloj ne povis vere malstreĉiĝi. Ĉiun nokton revenis por hanti ilin la sama timo. Vulpo venos, kies idon li ŝtelos ĉi-nokte?

La talpa familio proponis helpon. Ja ili povus facile tuneli subtere kaj ene de unu nokto povus reiri al la vulpejo por spioni kaj reveni por rakonti pri tio. Jes, kial ne, akceptite. Tiun vesperon, dum la foresto de la talpoj, ĉiuj ilin laŭdis; kiel komplezemaj ili estas, veraj amikoj; ne estas facile tuneli, tiom da laboro, tiom da energio ili pretas elspezi niacele, jes, tre komplezemaj.

Kaj okazis tiel. La talpoj iris, spionis, revenis, rakontis. Nenia problemo, la vulpoj aspektis magraj, sed ili ne plu serĉas la kuniklaron, ili havas nenian ideon, kie trovi ĝin. Finfine, eĉ la plej suspektemaj kunikloj malstreĉiĝis kaj ĝuis la krepuskon. Sed estas malsaĝe malstreĉiĝi kiam oni estas kuniklo.

Venis vulpo. Vulpo, kiu malice rikanis. Komplezema malsaĝulo estas pli danĝera ol malamiko! Kaj li montris la vojon de talpmontetoj, kiu etendiĝis ĝis la horizonto en la direkto de la vulpejo.

Por ĉiu ago venas la tempo de pago

Kiel ĉiu el ni scias, loĝas en la malgranda ŝtato, Vatikano, tuta komunumo. En la komunumo loĝas diversaj, sed ĉiam religiaj homoj, kies ĉefo estas nomata jam dum jarcentoj Papo. Papo estas interesa vorto, eklezia termino, honora titolo, kiu etimologie devenas de la latina.

En la tempo de ĉi tiu rakonto papis maljunulo, antaŭa episkopo, kiu amegis la poezion. Kiam li estis juna pastro, laborante en fora, izolita parto de Aŭstralio, lia ĉefa libertempa okupo estis vori poeziajn librojn. Ĉefe plaĉis al li baladoj, ĉar tiuj rakontis pri la ĉiutaga vivo de ĉiutagaj homoj, pri iliaj tragedioj, amoj, malamoj, kaj aventuroj. Balado, laŭ li, povus, ene de kelkaj versaĵoj, rakonti pri la tuta gamo da homaj emocioj, Kiam li volis legi ion alian ol la Biblion, li legis baladojn.

Versaĵo egalas al verso, oni ofte aŭdis lin diri. Lia plej ŝatata estis la Jackdaw of Rheims (La Monedo de Rheims) de Richard H. Barham. Ĝi estas tre amuza, religitema poemo, pri bela, nigra monedo, kiu havis la kutimon ĉiam esti kun Kardinalo, kiu siavice estis ĉirkaŭita de aliaj religiuloj, ekzemple abatoj, monaĥoj ktp. Iun tagon la monedo, allogita de la rebrilanta ringo de la Kardinalo, ĝin ŝtelis, kiel ofte faras tiaspeca birdo, kaj kaŝis ĝin en sia kaŝejo. Kompreneble la nigre bela plumulo suferas pro la ago kaj iĝas ege kompatinda. Ne gravas la fino de la rakonto, sufiĉas diri, ke la papiĝonto ŝategis la baladon.

Kiam li translokiĝis al Vatikano kaj poste papiĝis, li kompreneble havis malpli da tempo por legi tiajn baladojn, do kiam, iun tagon, oni alparolis lin pri malbelaspekta birdo kun rompita flugilo, ĵus trovita en la korto de la papa domo, li tuj rememoris pri la Kardinalo kaj la monedo kaj proponis mem zorgi pri ĝi. La birdo estis tre zorge spongita per varma akvo, ago, kiu rivelis belegan multkoloran plumaron - evidente estis bela, juna birdo. Sprita ĉirkaŭantaro de la Papo tuj komencis paroli pri lia papa-ago, kaj ĉar, efektive, la birdo estis papago, tiu nomo restis! La birdo resaniĝis, kreskis iom, beliĝis kaj komencis paroli. Pli pian birdon oni neniam aŭdis; ĝi eldiris versojn el la biblio, estis ĉiam preta beni ĉiujn. La Papo kutimis nutri ĝin permane, oferante al ĝi diversajn grajnojn, sunflorajn, kukurbajn, papavajn - ĝiajn preferatajn - kaj sezamajn. Ĉiun fojon, antaŭ ol ekmanĝi, la papago iom riverencis kaj klare eldiris preĝeton: dankon por la manĝo, kaj en tiu tempo ĝi ŝajnis esti eĉ pli aĝa ol la papo mem. Pro tio la sama sprita ĉirkaŭantaro komencis paroli pri ĝi, je ĉiu manĝo, kiel pri la pap-avo.

La kontenta Papo kaj la kontenta papago vivis harmonie. Venis la tago, kiam la flugilo estis sufiĉe forta por ke la papago ekflugu denove, kaj la Papo permesis al la birdo ĉirkaŭflugi lian korton. Dum pluraj el tiuj belaj someraj semajnoj la birdo flugadis ĉien kaj vizitis ĉiujn. Tamen ĉiam je krepusko ĝi revenis sidi sur la ŝultro de la Papo. Venis la ĝoja kristnaska periodo kaj la papago kaj la Papo kune frontis al la homamaso por feste saluti la mondon en pluraj lingvoj. La papago – por ĝi la unua grava ceremonio – iom tediĝis, ja estis tiom da diversaj lingvoj por eldiri. Ĝi helpos, ĝi konas lingvon ne jam elparolatan, ĝi estis lerninta tiun lingvon de junulo dum unu el siaj flugrondoj. Ĝi streĉis la korpon supre, malfermis siajn belajn flugilojn, malfermis la iom malplibelan bekon kaj laŭte ekkriis en la mikrofonon ***** **** ****!

Ne eblis ne aŭdi, ĉiuj aŭdis, ĉiuj ŝokiĝis, ĉiuj solene gapis. Kaj, por fini la aferon, la fiera papago, kiu evidente memoris pri sia religia dresado, aldonis: Amen! Pluraj ruĝe vestitaj kardinaloj havis eĉ pli ruĝajn vizaĝojn, sed la nigre vestita Papo havis nigre fulmotondran vizaĝon. Tamen venis en lian menson ideo - li ridetis, prenis sur sian brakon la amatan birdon, karesis ĝin iomete kaj diris: „Por ĉiu ago venas la tempo de papago!” Oni amis tiun papon.

Riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo

Estis unu el tiuj malhelaj tagoj, kiam ne nur la vetero grizas, sed ankaŭ la mienoj de ĉiuj en la apudeco. Tiaj tagoj maloftis inter la kolonianoj; hodiaŭ estis escepto, ĉar ekzistis kialo por la melankolia etoso.

La reĝo de la birdoj, tiu eta Troglodito, estis mortanta, kaj ĉiuj tenere prizorgis ĝin, samtempe strabe rigardante al la najbaroj en vana klopodo diveni ties pensojn. Sed vere ne necesis strabi tiamaniere, ĉar la sama demando estis ĉe la pinto de ĉies beko – al kiu lasos la Troglodito sian bonhavon? Birda leĝo malpermesis al mortanto transdoni sian bonhavon al siaj propraj idoj. Je la unua vido tio ŝajne estis malbona moro, kruela leĝo, sed efektive, ne; la leĝo estis tre saniga – testamenti sian bonhavon al nefamilianoj garantiis diversecon kaj kontentemon inter la birdaro, kaj tio influis pozitive la socian vivon. Kaj cetere, la familianoj ne suferis, ĉar ili ricevis la neston, kaj doton de ĉiuj aliaj birdoj okaze de ilia bedaŭrinda perdo.

Al kiu do iru la bonhavo? Estis du-tri eblaj kandidatoj. Pronelo, kiu saĝe kaj prudente vivas, kiu ne ĝenas aliajn, sed nutras sin de surgrunde, de la falitaĵoj de aliaj; ĉikanema Rubekolo, kiu tromplogas aliajn, kiu vigle kaj vire defendas sian teritorion kontraŭ invadantoj: oni kredas lin insidema, sed sukcesa birdo; kaj Longvosta Paruo, la plej malgranda el ĉiuj, delikata birdo, kiu estas iom nervoza, kaj flirtas de branĉo al branĉo, neniam kontenta resti por ekspluati trovitan nutraĵofonton. Jen la kandidatoj.

Oni amasiĝis vesperkrepuske por aŭskulti la legadon de la testamento. Ĉiuj divenis, ke al zorga Pronelo la Troglodito lasos la monon. Sturno komencis laŭtlegi, kaj ĝi legis trogloditajn laŭdojn pri ĉiuj, legis saĝajn konsilojn, legis admonojn, legis petojn, finfine ĝi alvenis al la interesa parto. Koloj streĉiĝis, flugiloj faldiĝis, plumoj kuŝiĝis, bekoj fermiĝis: Sturno citis: Longvosta Paruo estas al mi tre kara kaj mi heredas al ĝi dekonon de mia bonhavo. Leviĝis kontentaj pepoj ĉie, ĉar ankaŭ al la tuta birdaro estas Longvosta Paruo tre kara. Neniu dubis, ke Troglodito lasus la ceteron de sia monfonduso al Pronelo, ĉar estis ĝi la plej saĝa. Sturno daŭrigis: Kaj al Pronelo mi lasas egale dekonon de mia monhavo (flugiloj batis angorete) kaj al Rubekolo la ceteron. Oni aŭdis kriaĉadojn, kaj la vortoj - „estas ne lojale!” - estis klare distingeblaj. Komprenu, ke mi amegas ambaŭ vin, ke Pronelo neniam donis al mi kialon ĉagreniĝi, ke ĝi ĉiam estis saĝa kaj prudenta. Rubekolo estas malŝparema, sed ĝi fordonas sian monon al ĉiuj, ĝi vivas brave kaj rapide, ĝi kaŭzis al mi multe da ĝeno. Komprenu, ke birdo, kiu ne scias, kiel elspezi monon, ne havas kialon ricevi pli; komprenu, ke riĉigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. Kaj tiel estis. Rubekolo heredis la monon, fordonacis, kolektis luprenojn kaj enspezis multon; sed ĉion perdis vetludante. Ĝi perdis monon aĉetante stultaĵojn, ĝi provis delogi plurajn rubekolinojn kaj por tio elspezis multe da mono.

Pasis pluraj jaroj, kaj mortis subite en ŝtormo kaj Rubekolo kaj Pronelo. Post la enterigo kaj la legado de la testamentoj evidentiĝis, ke prudente elspezanta Pronelo, kiu unue havis multe malpli ol Rubekolo, estis dekoble la plej riĉa el la du!

Putrado de fiŝo komenciĝas de la kapo

En la praarbaro vivis Georgo, falokrato, kiu sin opiniis Sankta Francisko de Asizo, ĉar, malgraŭ la fakto, ke li mem estas Besto, lia memamo estis sufiĉe forta kaj evoluinta por permesi al li kredi sin la sola, kiu kapablas bone interrilati kun kaj trakti kun la aliaj simiaj praarbaraj triboj. Eble kiam li estis pli juna, tiaj asertoj estis senbazaj; li estis senbrida junulo, kiu ofte kontraŭis per siaj agadoj la sanktajn regulojn de la socio, sed por nun konfesi la veron kaj por paroli honeste, kiel decas, li iĝis pli sobra kaj, spite la fakton, ke li ne estis granda intelektulo, nek posedis klerecon (li estriĝis nur pro la fakto, ke lia patro estis iam estro), li agis sufiĉe bone.

Li estis ĉirkaŭita de konsilantoj, kaj ili bridis lin, verkis por li la oratoraĵojn, sekve, li ne faris tro grandajn mispaŝojn. La solaj mispaŝoj, misdiroj, kiujn li ja faris, okazis, kiam li dumtempe eskapis de la konsilantaro kaj arogis al si la rajton decidi mem, kion diri. En tiaj okazoj, li estis konata pro stultaj diraĵoj - ekzemple, li parolis pri la tago de Sankta Neniamo, menciis dentojn de kokinoj, murmuris eĉ pri triĵaŭda semajno! Sed ĉio iris pli-malpli glate, kaj el inter la simioj li havis subtenantaron.

Kaj kial ne - li estis fervora defendanto de la praarbaro, la tiel nomata simia patrujo, li estis patrioto. Kelkaj konsentis pri lia politiko, iuj ne. Venis la tempo, tamen, kiam la tribo bezonis firman gvidadon, ĉar alia tribo da simioj, ne plu trovante nutraĵon en sia parto de la praarbaro, lante alproksimiĝis al la sankta patrujo de Georgo.

Laŭ ĉiuj, Georgo havis elekton: aŭ li bonvenigu la alvenantojn, aŭ li militu kontraŭ ili kaj forpelu ilin de la lando. Laŭ Georgo, li ne havis elekton – blindigita de la fervora ŝovinismo, drivita per sia deziro akapari ĉion por si kaj por la siaj, li pelis sin por fari aliancon kun la translaga papaga familio. Kaj ties ĉefo, fervora subtenanto de Georgo, konsentis kun ĉiuj planoj de Georgo kaj ripetis ĉion, kion li diris, kiel gurditan lecionon. En la okuloj de Georgo brilis nur la idilio de sankta patrujo kaj la diodona rajto forigi la nedeziratojn.

Li estis majstro de la arto de salamo-taktiko; li komencis oratori kaj paroli pri patriotismo kaj pseŭdopatriotismo; li iom post iom montris, kial la tribo ne povis ne militi; li parolis pri devo, pri rajto, pri neceso. Oni starante ovaciis al li. Li estis ekzaltita – ĉiuj konsentis, ĉiuj amis lin, ĉiuj laŭdis lin, de la aplaŭdoj li ebriiĝis.

Tamen, kaj jen la malgaja parto de la rakonto, ĉiuj forgesis, ke en la komenco Georgo havis elekton; li estus povinta kuraĝigi siajn samtribanojn amikiĝi, li estus povinta peti ilin helpi, li estus povinta montri ekzemplon kaj bonvenigi la malsatulojn, li estus povinta instrui, kiamaniere eblas ami la praarbaron kaj ankaŭ ami samspecanojn. Sed li ne.

Post la mortoj pro malsato, la mortoj pro la milito, la sinmortigoj, la teruraj okazaĵoj, oni komencis sin demandi, oni komencis rememori; oni rememoris, ke Georgo havis elekton. Juna papago, kiu perdis siajn fraton kaj patron en fluganta atako, parolis por multaj, kiam li diris: „Putrado de fiŝo komenciĝas de la kapo.”

Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo

La erikejo estas densa, konsistanta nun, kiel antaŭe, el arbustetoj kun folioj pingloformaj. Vere, dum la florsezono, la erikejo estas unu el la plej belaj lokoj en la monda ĝardeno. La floroj estas grandnombraj, ofte malgrandaj, ruĝaj, blankaj, aŭ flavaj, kaj ili sin montras en sovaĝaj lokoj, nekulturataj lokoj, kien venas neniu, krom la besta loĝantaro.

Vivas en la erikejo lagoparo. La lagopa societo estas vera spegulo de la homa societo. Vivas inter la pikemaj arbustoj lagopoj junaj, lagopoj plenkreskaj, lagopoj kadukiĝantaj, suferantaj preskaŭ pro senila demenco. Ĉiu vivas pli-malpli harmonie, kaj ĉiuj kutimas meti sian bekon en la propran vazon tiel, ke ege malofte leviĝas disputoj.

Inter kelkaj el la nova generacio, tamen, regas malkontentemo: la erikejo ne plu estas agrabla loko, la vivo estas iom teda kaj taŭga nur por la olduloj – la junularo atendas pli de la vivo. Sub unu arbusta kaŝejo estiĝas kovejo de konspiro. La junuloj sin kredas saĝaj, sed efektive ili nur saĝumas; ili afektas saĝon per falsa kaj subtila rezonado kaj harfendado, kiu efektive ne povus elteni sub zorga rigardado tra lupeo. Ili parolas kvazaŭ ili estus renomaj verkistoj de kronikoj, kvazaŭ ili respondecus pri kolekto de historiaj faktoj, sed ili prenas el la lagopaj kronikoj faktojn por subteni siajn proprajn konkludojn, kiom ajn falsaj ili sin montras poste.

Ke ili eraras, ne venas en la kapon. Por ili la vivo konsistas el pluraj hurdoj, kiujn oni devas supervenki. Ili intence preteratentas la lagopajn tradiciojn, ili intence elfosas por si novajn sulkojn, ĉar ne plu plaĉas al ili la vojsulko de la rutino. Tamen, okazas, kiel ofte okazas en similaj cirkonstancoj, ke la junuloj, pere de sia serĉado por vivo pli profunda kaj signifoplena, duondetruas la vivon de siaj prauloj; la vivmanieron, kiun oni jam sekvis senŝanĝe dum jarcentoj; la vivmanieron simplan, sed plezuran kaj plezurigan; la vivmanieron, kiu respektas ĉiun kaj ĉion, inkluzive de la medio.

Ili ellaboras sloganojn, preparas afiŝojn, aranĝas kunvenojn, longe kaj laŭte prelegas de branĉo, kiun ili nomas libera parolejo, ĉu aŭ ne per la laŭta kriaĉado ili ĝenas la aliajn kaj altiras sur sin la atenton de ĉasantaj hundoj kaj viroj. „Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo” ili buŝ-ŝprucas ĉie, kvazaŭ kulpigante ĉiujn aliajn pro la propraj mankoj kaj malkontento.

Nek unu, nek alia rigardas internen kaj esploras la propran koron; nek unu, nek alia povas vidi pli foren, ol la plumkovritajn piedfingrojn. Ili iĝas pli blindaj ol mastrino-lagopo, karese nomata la praulino. Ili blinde kaj senpripense hastas al la morto. „Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo” – la refreno iĝas teda, lagopoj komencas kvereleti, disputeti, argumenti.

Ĉasantoj plimultiĝas. Kelkaj subtenas la vidpunkton de la junuloj, aliaj tute kontraŭas, triaj volas nur pacon. Lagopoj estas precipe pacemuloj - ili ne volas forpeli la junulojn, ili ne volas uzi perforton, la lagopa instancaro decidas uzi fajron por batali kontraŭ fajro. Iu elpensis novan sloganon: „Se ĉiu elbalaus sian buŝon, tiam en la tuta urbo estus paco!” La junuloj ne povis ne kompreni.

Angela TELLIER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2004