MONATO

El mia vidpunkto

Kial fieri pri iu patrujo kaj ne pri alia?

Nuntempe okazas en ĉiuj ekskomunismaj landoj ekskomunikadoj de la iama (socialisma/komunisma) sistemo. Neniu rajtas laŭdi ion ajn en la iama doktrino. Tuj oni proklamos vin malamiko de la nura valora nuna kapitalisma liberalismo aŭ nostalgiulo pri la malsukcesinta senvalora sistemo.

Ni, kiuj naskiĝis en tiaj ŝtatoj kaj vivis en ili dum longaj periodoj, eble dum granda parto de nia vivo, devus honti pri tiu nia vivotempo. Mi persone (kaj mi konas multajn tiajn) neniam sentis esencan kaŭzon honti pri la iama sistemo. En Jugoslavio mi povis ekde 1963 kiam ajn foriri el la lando, se ne plaĉis al mi vivi en ĝi. Estis aferoj, kiujn mi ne ŝatis, ĉefe la dogmismon de la oficiala ideologio, laŭ kiu pravis nur ĝi.

Tamen pro multaj aspektoj de la iama sistemo mi estis fiera vivi en Jugoslavio kaj esti jugoslavo. Mi sincere kredis pozitiva tiujn aspektojn de la sistemo, kiuj (devige) efektivigis multajn sociajn pozitivaĵojn por la plej malriĉaj tavoloj, kiel la deviga ŝtata elementa lernejo, senpagaj mezaj lernejoj kaj universitatoj, egalrajteco de virinoj kun viroj rilate al laboro kaj politika valoro, eblo labori por (preskaŭ) ĉiuj, egalrajteco de popoloj kaj minoritatoj (eblo lerni kaj studi en ĉiuj iom pli grandaj lingvoj), ktp. Ankaŭ la federacia sistemo, en kiu la unuopaj respublikoj havis tre grandan sendependecon, plaĉis al mi. Sed antaŭ ĉio mi fieris pri la principo de internaciismo, kiun oficiale proklamis la ŝtato kaj la principo de senengaĝiteco. Krome mi fieris pri la sendependa politiko de Tito, kiu rezistis al Stalin kaj decidis gvidi la landon sendepende de la grandaj potencoj Sovetio kaj Usono.

Kapablo kaj kuraĝo

Kaj nun, kiam mi tute ne fieras pri la nekonsekvencaj kaj hipokritaj politikoj, kiujn aplikas la politikistoj en miaj nunaj patrolandoj, mi demandas min, kio estas fakte la kaŭzoj, pro kiuj civitano fieras pri sia patrolando. Oni fieras antaŭ ĉio pro la moralo de siaj politikistoj. Kaj morala estas tiu politikisto aŭ politika linio, kiu estas konsekvenca kaj defendas siajn principojn en danĝeraj cirkonstancoj; politiko, en kiu la politikistoj devas montri ne nur kapablon sed ankaŭ kuraĝon, defendante principojn proklamitajn.

Ke Tito kaj lia reĝimo – kvankam certagrade nedemokrata – kuraĝe defendis la sendependecon de siaj principoj kaj kontraŭstaris per neengaĝita movado la politikajn gigantojn de ambaŭ blokoj, estis afero, pro kiu ne nur fieris ni en Jugoslavio, sed ankaŭ homoj en minimume cento da landoj de la mondo (montris tion ankaŭ la fakto, ke ĉe lia entombigo ĉeestis ŝtatprezidantoj kaj registarprezidantoj de pli ol 100 ŝtatoj). Tio, ke li ne subiĝis al ĉiaspecaj premoj de la fortuloj, elvokis fieron en ni.

Libereco kaj sendependeco

La kontraŭuloj de tia rezonado pravas en tio, ke bedaŭrinde eblas kredigi al popoloj, ke diktatoro estas defendanto de ilia libereco kaj sendependeco. Tion ja montris multaj negativaj ekzemploj. Hitler, Stalin, Pol Pot, Mussolini kaj Milošević estas nur kelkaj plej negativaj inter ili. Tiu rezonado havas ankaŭ alian negativan aspekton: defendante sian liberecon kaj principojn, oni ofte kaŭzas certagradan enfermitecon de tiuŝtata ekonomio kaj malriĉon (vidu la ekzemplon de Kubo).

Sed la senprincipa politiko, laŭ kiu fojfoje oni subtenas internaciajn instituciojn, kia la Internacia Tribunalo kontraŭ Militkrimoj (aŭspiciata de Unuiĝintaj Nacioj), kaj poste la ideon, ke Usono ne submetiĝos al tiu tribunalo, ne evoluigas ĉe mi la senton de fiero pri mia patrujo. Kaj tiaj ekzemploj ĉiam pli multiĝas. Unuflanke ni subtenas la ekologiajn principojn de la terglobo kaj edukas infanojn atente zorgi pri naturaj rimedoj; aliflanke ni aliĝas al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, kies ekzisto ne plu pravigeblas post la falo de la berlina muro kaj kies daŭra armilamasigado kontribuas al ĉiuspecaj ekologiaj malpuriĝoj.

Ŝtato kaj religio

Unuflanke ni parolas pri rajto de ĉiu popolo havi sian sendependecon kaj principo, laŭ kiu ne eblas ŝanĝi ŝtatlimojn sen interkonsento de ĉiuj envolvitaj partioj – aliflanke oni pro interesoj de difinitaj mondaj potenculoj ne kontraŭstaras ŝtatan terorismon en Levanto. Unuflanke oni parolas pri principo de apartiĝo de ŝtato disde religio – aliflanke oni enkondukas nur unureligian (nun ankoraŭ nur en Kroatio) religian edukon. La politikistoj en miaj nunaj patrujoj havas nur unu intereson – amasigi monon, senkonsidere ĉu por atingi tiun intereson oni devas neglekti kiun ajn humanisman aŭ internacie interkonsentitan principon.

Neniu el la nunaj demokratiaj partioj en Kroatio aŭ Slovenio pretas kuraĝe batali por humanismaj aŭ eĉ por la propre deklaritaj principoj. Ĉu mi estu fiera pri tiaj patrujoj?

Zlatko TIŠLJAR

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019