MONATO

Moderna vivo

EŬROPA UNIO

Kontraŭ eŭropo-centrismo

La jaro 2004 formas gravan eventon en la historio de Eŭropo. Ĉi-jare dek novaj eŭropaj ŝtatoj aliĝos al Eŭropa Unio. Inter tiuj troviĝas ankaŭ Pollando. Oni esperu, ke, venkante naciajn egoismojn, Eŭropo evoluos direkte al vastigo de civilizo, ekonomio kaj demokratio. Gravas ankaŭ la direkto, kiun ĝi elektos, rilate la eksteran mondon.

Oni povas aserti, ke Eŭropo kulture kaj civilize formiĝis pli malfrue ol kelkaj aliaj partoj de la mondo, aparte Azio. Surbaze de militaj teknikoj ebligantaj konkeri aliajn landojn kaj de kristanismo kun ties misiismo, Eŭropo koloniis grandan parton de la mondo. Poste aliĝis al subigo de najbaraj teritorioj Usono, kies loĝantoj venis ĉefe el Eŭropo. La landoj-invadintoj – Hispanio, Portugalio, Francio, Britio, Belgio, Nederlando – firmigis sian konvinkon pri supereco de eŭropanoj kaj entute de Eŭropo. Tiu konscio fariĝis „rajto” regi kaj subigi la humiligitajn regatojn. La regado ofte pro perforto fariĝis bazo por riĉigi koloniantajn ŝtatojn.

Supereco

Malgraŭ tio, ke post la unua mondmilito, kaj aparte post la dua, formale finiĝis koloniismo, ĝiaj sekvoj plu dividas la mondon. Ĝian grandparton formas landoj malriĉaj, postrestantaj en ĉiuj sferoj de socia evoluo. Tio rilatas aparte la afrikan kontinenton kaj landojn de Latin-Ameriko. La daŭre ekzistanta konvinko de eŭropanoj pri ilia supereco malhelpas redukti diferencojn en monda evoluo. Tio ligiĝas kun la ĝisnuna instruado de historio pri landoj ekster Eŭropo. Sekve formiĝis landokoncepto, kiun oni ĝenerale povas karakterizi kiel eŭropo-centrismon. Tiu supereca sinteno al ekster-eŭropaj landoj, escepte de ekzemple Usono, Aŭstralio kaj Japanio, damaĝas grave al Eŭropo, malriĉigante ĝian kulturon, malhelpante aliron al alieco kaj sekve la komprenon, ke en diverseco troviĝas kultura riĉeco.

Nuntempe, kiam la mondo formas „tutmondan vilaĝon” kaj kunlaboro estas esenca premiso de paca kunvivado kaj ankaŭ de diverskampa evoluo, unuiĝanta Eŭropo troviĝas antaŭ grava tasko: konservi kaj flegi riĉan civilizan kaj kulturan heredaĵon de Eŭropo kaj samtempe malfermiĝi pere de edukado al aliaj kulturoj. Tiamaniere foriros eŭropo-centrismo kaj riĉiĝos eŭropa kulturo. Jen esenca premiso por antaŭenigi la neeviteblan kaj pozitivan mondo-integradan procezon.

Humanisto

Pollando, ne havanta sendependecon ekde la fino de la 18a jarcento ĝis la fino de la unua mondmilito, devis batali por konservi siajn lingvon kaj kulturon. Tial mankis ebloj alproprigi al la pola socio valoraĵojn de aliaj kaj foraj kulturoj. Tamen troviĝis homoj, kiuj, vizitante malproksimajn landojn, kolektis objektojn de tieaj materia kaj spirita kulturoj. Menciindas Marian Raciborski, botanikisto, kies kolekto el Javo kaj Kalimantano (iama Borneo) estas la plej malnova en Pollando. Samregione vivis kaj aktivis la natursciencisto kaj humanisto Michał [miĥaŭ] Siedlecki, kiu en 1908 kolektis i.a. artaĵojn el Javo kaj la insuloj de Java Maro. En tiu regiono vivis kaj kreis ankaŭ la pola pentristo Czesław [ĉesŭav] Mystkowski, kiu mortis en Ĝakarto en 1938.

Decidan kaj nesupertakseblan evoluon ĉi-rilatan efektivigis en la 70aj jaroj la nuna direktoro de la Muzeo de Azio kaj Pacifiko (MAiP), la eksa ambasadoro Andrzej Wawrzyniak [andĵej vavĵinjak]. Dum sia ambasadoreco en Azio li kolektis amason da valoraĵoj, aparte el Indonezio. Sian privatan, riĉegan kolekton li transdonis en 1973 al la pola ŝtato, kondiĉe, ke ĝis sia morto li okupiĝu pri ĝi kiel direktoro de MAiP.

Ekspozicioj

La jaro 2003 estis por Wawrzyniak grava. Tiam pasis 30 jaroj de la ekzisto de la muzeo kaj 55 jaroj, dum kiuj li kolektas artaĵojn. En 1973 la kolekto konsistis el 4000 ekspoziciaĵoj; nun ĝi konsistas el 18 000. Intertempe la muzeo aranĝis 700 ekspoziciojn dediĉitajn al kulturo de landoj de Azio, Aŭstralio kaj Oceanio. Krome estas organizataj filmoj, muzikaj kaj teatraj prezentadoj, prelegoj kaj renkontiĝoj kun fakuloj pri kulturo.

Pere de ĉi tiu vasta kaj diverskampa aktivado proksimiĝis al la pola socio la civilizo, kulturo de la pasinto kaj problemoj de la nuntempo de aziaj popoloj. Tio bone servas al elradikigo de eŭropo-centrismo. Pro la 30-jariĝo de la muzeo estis honorita ties fondinto: de la prezidanto de Pola Respubliko, Aleksander Kwaśniewski [kvaŝnjevski], Wawrzyniak ricevis gravan ordenon. Ankaŭ aziaj registaroj honoris la eksan ambasadoron.

La aktivado de la muzeo kaj ĝia celo interproksimigi la popolojn per semado de belo kaj de respekto al alieco kongruas kun la idealoj de la Esperanto-movado. Tiel proksimigi eŭropajn kulturojn al la mondo kaj alilandajn kulturojn al Eŭropo estas grava premiso de paca kunvivado.

Zofia BANET-FORNALOWA

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019