MONATO

Enkonduko

Malfondo

Certe vi konas tion: iu homo kun iom da elano apenaŭ lernis Esperanton, oni tuj kaptas lin aŭ ŝin por movada posteno. Ankaŭ min trafis tiu ĉi sorto, sed ekde kiam mi praktikis la profesion de ĵurnalisto, mi havis bonan pretekston por malakcepti tiajn postenojn. Precipe kiam antaŭ 25 jaroj mi iĝis ĉefredaktoro de tiu ĉi revuo, mi vere estis plene okupita dum mia libera tempo per tiu ĉi laboro. Sed ĝuste MONATO „kulpis” poste, ke tamen mi akceptis movadan postenon.

Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) dum jardekoj estis sub gvidado de precipe bulgaraj esperantistoj; kiam disfalis la orienteŭropa socialisma bloko, kolapsis ankaŭ TEĴA. En 1991 oni serĉis novan prezidanton, kaj demandis la ĉefredaktoron de prestiĝa revuo, de MONATO. Evidente en tiu okazo mi ne povis rifuzi, kaj do kun nova estraro en 1992 ni kvazaŭ refondis tiun ĉi gravan fakasocion. Dum pluraj jaroj ĝi aktivis; ni reeldonis la fakrevuon Internacia Ĵurnalisto kaj koresponda trejnkurso por ĵurnalistoj sub gvido de Paul Gubbins estis bone akceptita. Sed baldaŭ TEĴA stagnis, eĉ regresis, la fakrevuo ne plu povis aperi pro manko de mono; el 130 membroj fine restis nur ĉirkaŭ 30.

Estas iom enigme por mi, kial tiom falis intereso de esperantistaj ĵurnalistoj pri sia propra fako. Eble, tiel mi supozas, la fenomeno de supraĵeco en ĝenerala ĵurnalismo kun tendenco al bulvardismo kaptis ankaŭ ilin, tiel ke ili perdis intereson pri serioza ĵurnalismo. Kiel ajn, mi argumentis ke fakasocio, kiu ne trovas subtenon de koncernaj fakuloj, evidente estas superflua. Sekve ni malfondis la asocion la 31an de januaro, 55 jarojn post ties fondo. Cetere, konsole por vi (kaj mi), TEĴA decidis donaci la restan bonhavon de ĉirkaŭ 2200 eŭroj al la Abonhelpa Fonduso de MONATO.

Sincere via

Stefan MAUL

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019