MONATO

Leteroj

Ĉu esperantistoj kapablus altnivele diskuti?

Mi plene komprenas la sintenon de s-ro Ford (MONATO 2003/12, p. 6), anoncanta nuligon de sia abono, se li plu trovos propagandajn artikolojn en la revuo. La samon mi sentis vidante tiun aĉan kovrilon, „Usono por ĉiam”, kaj ene de tiu numero la fanatike por-usone propagandajn vortojn de s-ro Gofen (MONATO 2002/11, p. 9).

Tia partizaneco estas komprenebla. Ja Zlatko Tišljar triste memorigas al ni (MONATO 2004/1, p. 8), ke „sincera, emocia sindediĉo eblas nur por homoj, kiuj apartenas al ‚mia’ grupo”. Tamen oni esperus (ĉu naive?), ke inter esperantistoj, supozeble edukitaj aŭ almenaŭ emantaj al internacia kompreno, oni kapablus pli altnivele diskuti, sen antaŭjuĝoj, sen dogmoj, sen maniĥeismo.

Antaŭjuĝas, dogmumas kaj maniĥeas s-ro Blaskowicz (MONATO 2003/12, p. 6) asertante, ke en Usono kaj Britio ne estis (-as?) registaraj torturejoj. Ni ne parolu pri la elizabetaj torturejoj en la Turo de Londono, distancaj je nur kelkaj kilometroj de aliaj belaj konstruaĵoj, same kiel en Bagdado. Sufiĉas pensi pri la situacio de la afganaj militkaptitoj en Guantánamo.

Sufiĉas legi la deklarojn de s-ro Bremer, kiu agnoskas, ke, jes, irakaj kaptitoj estas sisteme „milde” torturataj por eligi el ili informojn. Sufiĉas memori, ke usonaj militistoj instruis al ĉiuj siatempaj latin-amerikaj diktatoroj, en Argentino, en Gvatemalo, en la pinoĉeta Ĉilio, kiel torture malaperigi opoziciulojn.

Jes ja, la forigo de Husajn, freneza torturinto kaj genocidinto, estas granda beno por Irako kaj por la homaro. Espereble baldaŭ la beno kompletiĝos per la forigo de Bush, kiu, kiel respondeculo pri la morto de miloj da civilaj afganoj kaj irakanoj, estas ankaŭ nenio malpli ol militkrimulo.

En ideala mondo ili ambaŭ devus esti juĝitaj de internacia kortumo (de tiu internacia kortumo, kiun Usono, kontraŭhomare, ne agnoskas). Ideala esperantisto, eĉ se nature sindediĉa nur al „sia” grupo, devus kapabli agnoski la fiagojn de ambaŭ murdistoj, agnoski, ke la reala mondo kutime ne estas pure dividebla en bonuloj kaj malbonuloj.

Juan J. SCHMITTER-SOTO
Meksiko

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019