MONATO

Hobio

LITOVIO

Estigi lagetojn

La 72-jara pensiulino Aldona Jaronyte [jaronite] el la litova urbeto Pabirže, apud la urbo Biržai, havas strangan ŝatokupon. Ekde sunleviĝo ĝis sunsubiro ŝi preskaŭ senhalte laboras per fosilo en sia propra parcelo.

Antaŭ pli ol dek jaroj la virino decidis eklabori en la tute sovaĝa ŝtatkampo situanta apud sia ĝardeno por estigi lageton kaj tiumaniere plibeligi la ĉirkaŭaĵon. Ŝi faris tion timante, ke iu punos ŝin. Tamen okazis kontraŭe – neniu punis, oni eĉ laŭdis la pensiulinon pro ŝia iniciato kaj post la veno de privatigo oni permesis al la virino akiri parton de la ŝtata areo. Tiel ŝi fariĝis terposedantino de parcelo 82 akreojn granda, kio ege multe entuziasmigis la pensiulinon.

Propramane sinjorino Jaronyte fosante estigis en sia parcelo plurajn lagetojn ĉirkaŭ du metrojn profundajn kaj plibeligis ties bordojn per humidema plantaro. Kelkloke ŝi plantis diversspecajn akvoliliojn.

La pensiulino mem faris benkojn kaj pontetojn, mem plantis diversajn arbojn. Surprize en la lagetoj aperis fiŝoj: karasoj, pri kiuj sinjorino Jaronyte neniam zorgis. Ŝi certas, ke tion faris sovaĝaj anasoj, kiuj probable per siaj piedoj alportis etajn fiŝetojn aŭ frajon. Nun la fiŝoj en la lagetoj tiom multas, ke ne necesas eĉ uzi fiŝkaptilon. Sufiĉas eniri en la akvon, per pelvo ĉerpi akvon kaj elekti fiŝojn.

Aldona Jaronyte asertas, ke sen laboro ŝi malsaniĝus. Dum sia tuta vivo ŝi laboris kaj ĉiam revis pri propraj domo kaj parko. Propran domon ŝi mem konstruis, nur la fenestrojn kaj pordojn ŝi mendis ĉe majstroj-ĉarpentistoj. Unu el ŝiaj fratoj helpis masoni la domfundamenton, alia montris kiumaniere fari la plankon. Pro tro multaj laboroj super diversaj privataj projektoj ŝi restis senfamilia.

Nun la domo de la pensiulino estas vaste konata en la urbeto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Ĉi tien venas gastoj por admiri la laborojn de la honoraĝa virino. Ŝi kreis veran ĝardenan paradizon en sia loĝloko. Ĉi tie kreskas pluraj specoj de fragoj kaj framboj. Iuj el ili eĉ septembre havas maturajn berojn. Dek tipoj de vinberoj ĉi tie ĝuas la litovan varmon. La ĝardenfloroj multkoloras ekde frua printempo ĝis la unuaj frostoj.

Vintre sinjorino Aldona Jaronyte kudras aŭ brodas manlaboraĵojn. Antaŭe ŝi pentris pejzaĝojn, tamen nun ŝiaj okuloj ne tiel bone vidas kaj por pentrado ne taŭgas.

Laimius STRAŽNICKAS

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019