MONATO

Novelo

La brulanta virino

de Frank Roger

La rozoj delikate disodoris en la ĵus malvarmiĝinta ekvespero. La lastaj sunradioj prilumis jam nur la nubojn alte super la horizonto. Nun iĝadis rapide pli malvarme, kaj la nuboj ŝanĝis koloron, de hel-oranĝo al karmezino kaj purpuro. La viro tamen plu staris en la malfermita verando. Reveme li rigardis la svagajn moviĝojn de la malhelo antaŭ si, dum la rapide nigriĝanta ĉielo ekmontris tie kaj jen siajn unuajn scintilojn stelajn.

Li eksidis en sia kana seĝo kaj prenis la glason da konjako de la ebura tableto. La ambrokolora likvo preskaŭ gagate nigris en la krepusko. Li igis la likvon ĉirkaŭflui en sia glaso kaj pensis pri nenio aparta. Tiam li levis la rigardon –

– kaj la unuan fojon ekvidis la brulantan virinon.

Ŝi pasis tre fore, je la limo de lia vidkampo, inter la arbustoj kaj arboj apenaŭ videblaj. Dum sekundo ŝajnis al li aŭdi eĥon de ŝia tinta rido tra la malluma aero nokta.

Sed tio devis esti eraro. Li dormis tute pace tiun nokton.

---

Kiam la postan tagon la suno subeniris en maro da flamoj, li verŝis al si konjakon kaj eliris el la domo. Ne blovis vento en tiu vespero. Li prenis sian kanan seĝon kaj iris sidiĝi malantaŭe en la korto. Eble duonhoron li restis tie, ĝis la konjako elĉerpiĝis. Li fiksrigardis la perfekte sennuban ĉielon, admiris la stelojn.

Poste li subite rigardis rekte antaŭ sin –

– kaj ree vidis la brulantan virinon.

Nun ŝi estis pli proksime, kvindekon da metroj for de li. Li sentis sian koron forte ekbati kaj ĉi-foje klare aŭdis ŝian kristalklaran ridon. Ŝajnis ke ŝi paŝas nudpiede, kaj sub la flagranta flamvesto ŝi portis travideblan robon pendantan ĝis la grundo. Ŝi paŝis rapide, tre rapide, multe tro rapide.

Tiun nokton li dormis tre bone. Li sonĝis pri kameno, en kiu oranĝegaj flamoj dancis ĉirkaŭ lignoblokoj.

---

La sekvan vesperon li atendis ŝin. Kun sovaĝe batanta koro li sidis en sia kana seĝo kaj alrigardis la mallumon. La malplenan domon kaj la stelojn li neniom priatentis. Eĉ la rozan odoron li ne sentis, kvankam ĝi plenigis la aeron. Li nur sidis kaj atendis ŝin.

Lian paciencon kronis sukceso –

– nun ŝi venis multe pli proksimen al li, kaj li povis vidi la flirton de ŝiaj longaj, fajre ruĝaj haroj, dum ŝi preterkuris flam-kadrate.

Finfine li sciis al kiu ŝi ridas; ne plu eblis ajna dubo. Ŝia leĝera rido plenigis la aeron, forpelis la rozodoron kaj la vesperan malvarmon. Malrapide li stariĝis el sia seĝo, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj postrigardis la virinon ĝis ŝi malaperis dancante el lia vidkampo. Lia pulso regajnis trankvilan ritmon. Morgaŭ, eble morgaŭ... Hodiaŭ ŝi jam estis proksime!

Kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon al la polvokovritaj libroj sur la bretoj kaj al la ĉina vazo kun magiaj signoj, enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj. Morgaŭ, eble morgaŭ...

---

La postan vesperon li prefere ne trinkis glason da konjako. Blovetis fajna brizo. Li sidis trankvile en sia kana seĝo, kun nelegata libro sur la ĝardena tablo apude.

Kiam la suno malrapide sinkis sub la horizonton kaj grade riĉiĝis je pli kaj pli da koloroj, lia sango ekfluis pli rapide, kaj liaj pupiloj mallarĝiĝis. Hodiaŭ ŝi venos tute proksimen, eble ĝis apud lin...?

Jen ŝi denove –

– li vidis ŝin alveni de malproksime, saltadi super la etaj arbustoj, skuante sian longan, leĝeran robon en la aero. Ŝi retroĵetis siajn harojn kaj lasis la flamojn ludi sur ŝia korpo antaŭenkuranta.

Ŝia rido sonis laŭte kaj klare en liaj oreloj, kaj kiam ŝi proksimis al li jam nur je kelkaj paŝoj, ŝi ridetis kaj flustris: „Morgaŭ, morgaŭ,” forturnis sian rigardon kaj forkuris kiel torĉo da lumo kaj varmo. Li forviŝis la ŝviton de sia frunto, kaj faris kelkajn rigidajn paŝojn en ŝiaj spuroj. Li longe ŝin postrigardis, ĝis la fajnkontura silueto tro malproksimis por esti distingebla.

Tiun nokton li dormis tre maltrankvile. Li sonĝis pri arbaraj incendioj, brulŝtiparoj kaj la kaŭstika odoro de sulfuro. „Morgaŭ,” ŝi estis dirinta, „morgaŭ”. La flamoj ĉirkaŭlavis lin, kaj li grumble ruliĝis sur la alian flankon.

---

Kiam la postan vesperon li vidis ŝin preterkuri kiel torĉon de flamoj, li renversis sian glason ankoraŭ duone plenan. La ambrokolora trinkaĵo fluis de la tablo sur lian pantalonon. Li neniom atentis pri tio.

Li rigardis –

– kiel ŝi venas lin trafi laŭte ridante, kun etenditaj brakoj, kaj lia koro ekbatis pli rapide, li ŝanceliĝis, sed sukcesis resti stara, mem etendis la brakojn, kaj fermis la okulojn, kiam ŝiaj flamoj lin ĉirkaŭfermis kaj ŝiaj fajraj lipoj alpremiĝis al la liaj...

* * *

La infanoj sciis ke ili devojiĝis tro malproksimen, kaj ke hejme atendas ilin eble solida skoldo. Ili decidis unue iom ripozi ĉe la forlasita domo, antaŭ ol ekiri sur la revena vojo.

Unu el la knabinoj kuraĝis enpaŝi en la domon, sed ŝi vidis neniun. Ŝi vokis kelkfoje, sed respondo ne venis.

Tiam ili eniris ĉiuj. Iom timeme ili trapromenis la tutan domon, sed neniun trovis.

En la ĝardeno, male, ili trafis la kadavron de viro. Ĝi estis komplete karbiĝinta.

Frank ROGER
Elnederlandigis: István Ertl

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019