MONATO

El historia vidpunkto

MONATO

Gravaj opinioj

Ni petis, okaze de la jubileo de nia revuo, kelkdekon da gravuloj de Esperantujo skribi sian opinion pri MONATO. Kompreneble ni ne atendis, ke ĉiu el ili respondos, sed mirigis nin, ke estis tiom malmultaj, kiuj reagis. Kion ni konkludu el tio? Ĉu eble, ke por granda plimulto ĝi signifas nenion, nenion gravan? Aŭ ĉu ĝi estas por ili io tute normala, kion oni ne devas prikomenti? Ni ne scias. Kiel ajn, ni prezentas al vi sube la magran rezulton de nia eta enketo.

Nia demando estis: Kion laŭ via opinio MONATO signifas por la Esperanto-kulturo? Jen la respondoj (en alfabeta ordo de la ĉefnomoj):

Transpaso

Se diri koncize kaj simple: ĝia estiĝo kaj pluvivado miaopinie signifas, ke nia movado finfine transpasas?/-is? (eble eĉ iom venkis?) la stadion de nura lingvohobiismo: pere de MONATO, en la plej bonaj numeroj, ni povas aŭskulti komentojn kaj faktojn sen intermetita okcident-eŭrop/usoneca interpretado el la tuta mondo, ne nur klubajn referaĵojn, novaĵojn, ktp ...
Kore, estime,
Gerrit Berveling

P.S. Mi nur ege bedaŭras, ke ankoraŭ mankas sufiĉa publiko kaj enspezado por fari el ĝi pli oftan revuon.

Normalo

Multon. Ĝi markis la eniron de la Esperanto-revuoj en la mondon de normalaj revuoj. Ĝi ankaŭ estas tre bona ekzemplo por la nacilingvaj revuoj de tiu speco, kiel oni povas raporti pri mondaj okazaĵoj laŭ la vidpunkto de la lokuloj.

Estas almenaŭ unu kampo, en kiu esperantistoj ne devas honti, montrante siajn produktojn al neesperantistoj.

Ĝi ankaŭ montris alian flankon de la produktado de „kulturaj varoj”. Kiom ajn lertaj estas la produktantoj, en ĉi tiu okazo la redaktoroj, ili ne sukcesas nur per sia lerteco plenevoluigi sian produkton. Mi volas simple diri, ke se vi estas lerta germana ĵurnalisto, vi certe laboras ĉe revuo supera al tiu, por kiu laboras lerta albana ĵurnalisto.

Ĉu la okazo de esperantlingva ĵurnalisto estas pli simila al tiu de albana aŭ de germana ĵurnalisto? Ĉiu povas mem decidi. Pro tio finfine pri la sorto de MONATO decidas tiuj kutimaj movadanoj, kiuj provas produkti pli da movadanoj, kiuj povas iĝi legantoj de MONATO. Se estos multaj legantoj, MONATO pliboniĝos. Sed persone mi opinias, ke ĝia nuna nivelo estas tre bona.
Amike
Renato Corsetti

Lingvonormigo

Unue, MONATO estas sola gazeto, komparebla kun gravaj nacilingvaj gazetoj. Due, MONATO ludas lingvonormigan rolon en la viva lingvouzado.
Boris Kolker

Magazino

Ĉu eblas imagi liberan landon sen libera gazetaro? Sen gazetoj plej diversaj, politikaj, satiraj, religiaj, kulturaj, fakaj, asociaj, ktp? Ne, kaj de tiu diverseco naskiĝas riĉeco.

Do, ĉar Esperantujo havas sian gazetaron, tiu ĉi tute nature devas esti plej diversa. Jam antaŭ 25 jaroj ekzistis multaj gazetoj en Esperantujo, ĉefe asociaj, sed ankaŭ literaturaj, politikaj, religiaj kaj eĉ ... satira. Sed ne ekzistis „perioda revuo, ... ilustrita, kaj enhavanta artikolojn pri tre diversaj temoj” (difino de „magazino” en la nova PIV, kun unu ekzemplo: la magazino MONATO). Sed ŝtopis tiun truon la magazino (ni fidu al la nova PIV!) MONATO, pro la tenaca volo de Stefan Maul. Mi ne hezitis foje kritiki kelkajn aspektojn de tiu ĉi magazino, kaj ne hezitus tion refari estonte ... sed ĉu eblas imagi hodiaŭ Esperanton sen MONATO? Ne! Des pli ke ĝis nun neniu konkurenculo montris la pinton de sia nazo. Bedaŭrinde, fakte, ĉar mi ne dubas, ke tio spronus la redaktorojn de MONATO ... kaj tiam, arigitaj ĉirkaŭ Stefan Maul, ili strebus por igi ankoraŭ pli alloga sian magazinon. Dankon al MONATO por tiuj 25 jaroj, kaj feliĉan jubileon.
Ĵak Le Puil

Koincido

MONATO estas unu el la fruktoj de la fekunda jaro 1980a, la jaro de Raŭmo. Kompreneble ĝi estis koncipita pli frue, same kiel la ideoj, kiuj kondukis al la Manifesto, sed la koincido estas interesa. MONATO fakte signifis defion en la panoramo de la tiutempa Esperanto-gazetaro. Stefan Maul ĵetis ganton, kiun levis Torben Kehlet. Kaj tiam la defiato fariĝis la Esperanto-publiko. Por gajni la defion necesus mem resti longe kaj persiste alternativa. Kaj partopreni en la konstruo de nova, alternativa Esperantujo. Sed tio ne okazis.
Giorgio Silfer

Konvinko

Kiam antaŭ duo da jaroj mi volis konvinki kelkajn kolegojn-lingvistojn, ke Esperanto estas plene vivanta lingvo, mi aĉetis por ili abonojn al MONATO. La efiko estis ĝuste tia, kian mi deziris: ili traktis tiun revuon kiel tute normalan fenomenon de tute normala kaj funkcianta lingvo. MONATO estas nia Newsweek, nia Spiegel, kaj ĝi brile kaj ĉiam interese plenumas tiun rolon.

Se MONATO ne ekzistus jam, necesus ĝin inventi ...
Humphrey Tonkin


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019