MONATO

Enkonduko

Jubileo

Kiam kun Torben Kehlet mi fondis tiun ĉi revuon, probable neniu – ankaŭ mi ne – povis imagi, ke iam ĝi atingos sian 25an jaron. Des pli mi ĝojas, ke nun ni eniras tiun modestan jubileon. Modeste, ne pompe, ni volas festi ĝin. Modeste, ĉar la sukceso de tiu ĉi unika magazino estas nur relativa: ĝia eldonkvanto, la nombro de vendataj ekzempleroj, ĝis hodiaŭ ne konsiderinde superis la magian ciferon 2000. Tio ne sufiĉas por vere prosperi, nur por vivteni la gazeton. Kaj la perspektivo nun, kiam en vastaj partoj de l' mondo regas ekonomia krizo, ne estas esperiga, ĉar por multaj homoj MONATO estas luksaĵo, kiun ili ne (plu) povas pagi.

Okaze de la jubileo ni jen kaj jen dum la jaro aperigos artikolojn pri la revuo; en tiu ĉi numero, ekzemple, vi trovas koncizan historion pri la magazino. Aliaj artikoloj de diversaj aŭtoroj traktos specialajn aspektojn ligitajn pli-malpli rekte al MONATO, ĝiaj evoluo kaj historio. Tiuj el vi, kiuj dekomence legis la gazeton, scias kiom multe ĝi ŝanĝiĝis. 25 jaroj estas longa tempo, kaj kun la tempoj kompreneble aliiĝas ankaŭ gustoj kaj preferoj de aŭtoroj, redaktantoj kaj legantoj; konsekvence la revuo hodiaŭ havas konsiderinde alian karakteron ol la komencaj numeroj. Kerne tamen la magazino sendube restis la sama: ĝi klopodas speguli problemojn kaj temojn de aktualaj mondo kaj socio. Kiel ajn, MONATO firme establiĝis en la Esperanto-kulturo kiel unu el ties plej prestiĝaj gazetoj. Permesu, ke almenaŭ pri tio ni fieretu.

Krome ni kompreneble klopodos, kiel kutime, liveri al vi ankaŭ ĉi-jare interesan kaj profesi-nivelan magazinon kun varia kaj bunta enhavo. Cetere, se vi volas gratuli, gratulu ne nur nin sed precipe vin mem. Ĉar sen vi, niaj fidelaj abonantoj, la gazeto ne ekzistus tiom longe. Al pliaj 25 jaroj!

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019