MONATO

El historia vidpunkto

Retrorigarde kaj perspektive

Tiuj legantoj, kiuj dekomence abonis tiun ĉi revuon, scias, ke antaŭe mi planis eldoni semajnan magazinon. Por ĝi en 1978 mi ellaboris koncepton kun diversaj principoj kaj premisoj; por eldoni tian gazeton, necesus ĉirkaŭ 10 000 abonantoj. Precipa problemo estis: kiel testi eventualan merkaton? Por lanĉi novan periodaĵon, eldonejoj kutime unue enketas per intervjuoj potencialajn abonontojn, poste – se rezultoj estas favoraj – per tiel nomata nul-numero detale testas ŝancojn. Tio kostas terure multe, kaj por tio ne sufiĉis mia mono. Krome, kiel testi merkaton de Esperantujo, dise en la mondo? Nerealigebla plano. Do eblis nur, eldoni nul-numeron. SEMAJNO n-ro 0/78 aperis en septembro 1978. Multaj miris kaj tuj abonis, sed baldaŭ montriĝis, ke la merkato ne estis sufiĉe granda por semajna gazeto. En printempo de l' posta jaro mi deklaris, ke la eksperimento fiaskis; SEMAJNO restis epizodo.

Multaj bedaŭris, aliaj triumfe mokis: „Ĉu ni ne tuj avertis vin, ke estas utopio?” Ili ne komprenis, ke simple temis pri laŭeble malmultekosta, praktike sola ebla metodo, testi la merkaton. Dekomence mi kalkulis ne nur pri eventuala sukceso sed same pri fiasko.

Iniciato de Torben Kehlet

Tute alia, neatendita reago venis kelkajn monatojn poste. Alvokis min eldonisto Torben Kehlet [kelet] el Belgio, proponante eldoni samtipan revuon monatan. Mia reago estis rigora „ne”, ĉar la koncepto estis ellaborita por semajna revuo kaj ne taŭgis por monata aper-ritmo. Sed laŭ li la intereso pri SEMAJNO montris, ke sendube oni ŝatus havi tian gazeton, sed ne kapablas elspezi relative altan sumon por semajn-gazeto. Sed laŭ ĵurnalismaj kriterioj ne eblis simple transpreni la koncepton por monata gazeto. Precipa kaj gravega obstaklo estas, ke monata revuo neniel povas esti vere aktuala. Miaj hezito kaj skeptiko do estis grandaj; aliflanke la tento, tamen realigi la projekton, ankaŭ estis granda: ĉu ne estis pli bone havi monatan gazeton tiutipan ol neniun? Do mi ellaboris adaptitan koncepton kun multaj kompromisoj. En januaro 1980 aperis la unua numero de MONATO.

Kompare al la origina koncepto, nun estis pli multaj distraj elementoj, kaj oni rimarkis la intencon aperigi magazinon por la tuta familio. Ni nun havis rubrikojn por infanoj kaj junuloj, pri hobioj, kaj artikol-serion. Rapide montriĝis, ke ne estis problemo akiri sufiĉe multajn bonajn aŭtorojn, sed multe pli malfacile estis kapti abonantojn. Tial Torben por varbi vojaĝis tra Usono, kaj mi en januaro 1981 prelegvojaĝis en Japanio.

Grava krizo

La revuo laŭ enhavo kaj kvalito evoluis bone. Enketo inter la legantoj, kiun ni aranĝis fine de l' unua jaro, montris altgradan kontentecon. Mirige estis, ke 28 % legis ĉion, kaj preskaŭ 60 % plej grandan parton, tiel ke 88 % estis tiel nomataj intensaj legantoj – pri kio nur povus revi ordinara revuo. Tamen spite al tiu ĉi bona akceptiĝo kaj spite al ĉiaj niaj varbado kaj reklamado, la magazino ne furoris, la nombro de abonantoj ne kreskis trans la minimume necesaj 2000. Dum mi kiel sola redaktoro pro miaj profesiaj sperto kaj rutino sukcesis majstri la taskon, por Torben iom post iom estis tro streĉe enpaĝigi, eldoni, presi kaj administri; sed helpantojn li ne povis dungi pro financaj kialoj. Do en printempo 1984 Torben, sen averti min, deklaris ĉesigi la eldonadon. Sekve en duobla, antaŭlasta numero 3/4 ni devis anonci la morton de MONATO, en ties kvina jaro. En mia komuniko mi avertis, cetere, ke pri tio kulpas ankaŭ neglektado flanke de l' oficiala Esperanto-movado, kiu simple ne volis kompreni, ke tia prestiĝa revuo estas ankaŭ bona propagandilo por la lingvo internacia.

Eble tiu mia plendo efektive vekis kelkajn dormantajn funkciulojn, kiuj troviĝis meze de preparoj por la 100-jara jubileo de Esperanto, kaj komprenis kia perdo estus, se ĝuste mallonge antaŭ tiu jubileo mortus la magazino. Estis precipe Grégoire Maertens [gregŭár martens], la tiama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por savi la gazeton – kun sukceso, ĉar la posta numero ne estis, kiel anoncite, la lasta, kiel mi povis informi la legantojn. La solvo estis, ke Torben restos jure respondeca eldonisto kaj presisto (kaj tiel havos enspezon), sed administradon kaj faktan eldonadon transprenos Grafika Centro Antverpeno (GCA), kiu antaŭe jam kompostadis la revuon. Kvankam la centro estis filio de UEA, oni garantiis sendependecon de la magazino (sen kio mi ne daŭrigus).

Nova elano

Kun nova elano ĉiuj kunlaborantoj daŭrigis siajn aktivadojn, kaj la revuo evoluis pli kaj pli bone laŭ enhavo. Kiam la universitato de La Laguna eldonis duvoluman sciencan verkon omaĝe al profesoro Juan Régulo Pérez, por tiu Serta Gratulatoria mi analizis du jarkolektojn (1982 kaj 1983) por kontroli, ĉu la pretendoj pri (precipe) internacieco vere estas plenumataj. La analizo plene konfirmis tion, kaj mi povis konkludi: „La tute alia metodo de MONATO demonstras, ke eblas alternativa informado helpe de la internacia lingvo Esperanto, ĉar raportas nur indiĝenaj aŭtoroj rekte en Esperanto.” Kaj: „Principoj kaj metodoj aplikataj de MONATO povus, sub certaj kondiĉoj, revoluciigi la nunan internacian inform-sistemon direkte al Nova Internacia Inform-Ordo postulata laŭ la konataj diskutoj kadre de Unesko.”

UEA retiriĝas

En 1988 MONATO alfrontis duan krizon. UEA decidis forlasi sian ekspansian politikon kaj komencis fermi oficejojn. Ankaŭ la oficejon en Antverpeno ĝi volis fermi. Ĉar tio signifus fortan baton ne nur por MONATO, sed ankaŭ por la loka Esperanto-movado, Flandra Esperanto-Ligo (FEL) komencis intertraktadojn kun UEA, kaj finfine estis decidite, ke FEL aĉetos ĉiujn havaĵojn de GCA, kaj ke ĝi krome transprenos la dungadon de ĉiuj oficistoj. MONATO do povis pluvivi.

Tria krizo

En 1991 mi devis kaŭzi trian krizon de la revuo: ĉar en mia profesia laboro en ĵurnalejo kaj pro sanproblemoj mi estis tro ŝarĝita, mi devis peti, ke oni serĉu alian ĉefredaktoron. Sed, ho ve! Neniu aŭdacis transpreni tiun ĉi postenon. Dum monatoj la sorto de la magazino estis necerta, ĝis oni trovis solvon: ekde 1992 laboros skipo de redaktoroj sub gvido de redakcia sekretario Paul Peeraerts [pérarc]; mi kiel ĉiunumera kolumnisto garantios certan kontinuecon. Estis grava cezuro en la historio de la revuo, kiu dum la postaj jaroj ŝanĝiĝis multe; en tiu periodo amaskomunikiloj ĝenerale iĝis pli kaj pli distraj, precipe sub influo de privata, komerca televido.

En 1998 aperis kelkaj artikoloj en la magazino, kiuj ĉagrenis plurajn homojn; unu el ili, William Auld [ŭiljam old], eĉ furiozigite forlasis sian postenon de redaktoro. Tio alarmis min, kaj ŝajnis al mi, ke sub fakta ĉefredaktoro tiaj skandaletoj ne okazus. Ĉar tiam mi retiriĝis en mia profesia laboro el streĉa al pli trankvila posteno, mi povus reveni al posteno de ĉefredaktoro de MONATO kun reduktita tasko, precipe kontrola. Paul Peeraerts kaj la eldonejo Flandra Esperanto-Ligo akceptis, kaj do ekde 1999 mi denove plenumas tiun ĉi funkcion.

Dum tiuj lastaj kvar jaroj, tamen, la situacio de presitaj komunikiloj, nelaste pro furoranta Interreto, draste ŝanĝiĝis, tiel ke iuj jam aŭguras finon de la presitaj periodaĵoj. Kia do estas la perspektivo de MONATO en ties 25a jaro? Neniu povas scii aŭ prognozi. Dependos precipe de legantoj kaj abonantoj, ĉu kaj kiom longe eltenos la revuo.

MAUL Stefan

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019