MONATO

Spirita vivo

MISTIKO

Mirakloj en arbarprofundo

En arbara profundo de suda Litovio, proksime al urbeto Merkine, situas stranga piramidsimila konstruaĵo, kie okazas miraklaj aferoj: ĉi tie venintaj malsanuloj ofte eksentas sin kuracitaj de iu mistika energio kaj homoj, kiuj sentas sin forte deprimitaj, mirakle reakiras fortojn, eĉ senŝanculoj subite akiras la eblecon gajni en loterio. Homoj el tuta Litovio jam ekde pli ol unu jaro venadas ĉi tien por peti diversajn diajn favorojn. La konstruanto de tiu ĉi piramido estas dudekjara studento pri medicino Żekas. Konstruinte la piramidon nun li plej ofte estas titolata kiel „savanto”, „reĝo de piramido” ... Sed ek al la komenco.

Religiema knabo

Povilas ĉiam estis religiema knabo kaj ofte kun sia patrino vizitadis preĝejon. Kiel sepjarulo dum religia festo en la preĝejo li unuafoje subite ekaŭdis, kiel li mem diras, voĉon de siaj pensoj, kiu prezentis sin kiel lia gardista Anĝelo. Tiu ĉi Anĝelo vizitadis lin ofte kaj instruadis la knabon ĝis li fariĝis dekdujara. Poste ĝi malaperis promesinte reaperi je lia plenaĝo.

Kiel plenaĝulo Povilas denove reaŭdis sian Anĝelon. Nun li devis elekti – ĉu fariĝi simpla knabo kiel ĉiuj liaj samaĝuloj aŭ akcepti noblan mision, proponatan de la Anĝelo, kiu povus alporti grandan profiton por la homaro. La junulo akceptis la duan.

Oni povus konsideri, ke junulo parolanta pri kontaktoj kun sia Anĝelo psike ekmalsanis. Tamen la perfektaj rezultoj de lia lernado kaj universitata studado neas tion.

Stranga konstruaĵo

La stranga konstruaĵo – piramido – sur la korto estas ordono de mistera instruisto. La lokon por la piramido li povis elekti el tri por li indikitaj lokoj. Povilas elektis lokon karan al li – la domon de siaj geavoj.

La piramido tute ne entenas feron, sed nur kvar aliajn metalojn, kiuj reciproke ne alojas. La konsiston de materialoj, eĉ altecon (6,07 m) kaj vastecon de la konstruaĵo Povilas ricevis de la ĉielo. La piramido havas tri randojn, kiuj simbolas la Sanktan Triunuon. Ĉiu rando rolas en la spirita perfektiĝo. Tial konkretaj malfeliĉoj devas esti eldirataj ĉe la konkreta rando. La ĉefa parto de la piramido estas la kruco.

La piramido devis esti konstruita por servi al la junulo en efektivigo de la plej grava tasko – dum unu jaro li devis skribi Libron, el kiu la homoj ricevu instruojn, kiel akcepti la finon de la mondo, kiu signifos novan pli altan nivelon de la evoluo de la homaro kaj kiu devos aperi jam post nur kelkdekoj da jaroj. La piramido devus akumuli informojn venantajn el ĉielo, kiujn Povilas ĉiumatene kaj ĉiuvespere ricevadas starante en la centro de la piramido. Unue la informojn li diktas en diktofonon kaj poste enkomputiligas. Por eldoni la sanktan Libron li havas ankoraŭ unu jaron. La voĉo el la ĉielo ne indikis en kiu eldonkvanto la Libro devos aperi. Tamen klaras, ke ĝi estos disvastigata senkoste.

Piramido kuracas

Ĉerpante informojn danke al la piramido, Povilas eksciis, ke tiu konstruaĵo akumulinte pli kaj pli fortan energion povas servi por kuracado de diversaj malsanoj.

Nun ĉiutage po kelkdekoj da personoj venadas al tiu ĉi piramido por kuraci sin. Inter la malsanuloj multas tiuj, kiuj ne plu povas memstare moviĝi. „Estas ĝoje vidi, kiam homo enirinte en la piramidon en handikapula ĉaro foriras proprapiede kaj hemiplegia vizaĝo tuj saniĝas. Aliaj konstatis, ke post preĝo en la piramido ilia sangopremo normaliĝis, malaperis astmo,” rakontis Povilas, kiu pro siaj bonaj faroj atendas neniun repagon.

Juna viro kun la nomo Sigitas malsanis per dissemita sklerozo. Unuafoje venante al la piramido li apenaŭ povis stari, apogiĝante sur seĝo. Post kelkaj seancoj li jam povis memstare moviĝi kaj eĉ stiri aŭton. Konstatinte pri komenco de kancero, la piramidon vizitis ankaŭ unu virino el Germanio. Mirinde, kuracistoj finfine konstatis, ke la virino saniĝis. La dankema germanino sendis fundamentan lernolibron de la germana kaj invitis junulon al Germanio por, kiel ŝi esprimiĝis, fantasta estonteco.

Tamen samtempe Povilas asertas, ke ne ĉiufoje eblas helpi al homo. Por ke kuracado estu sukcesa, necesas du ĉefaj kondiĉoj: kredo kaj sincera preĝo kaj, due, la kuracado devas esti sinsekva kaj seninterrompa. La daŭro de la kuracado dependas de tio, kiel progresinta estas la malsano kaj kiel preta estas la homo akcepti la dian energion.

La junulo neas, ke li estas kuracisto aŭ miraklofaranto. Laŭ li, ĉio dependas de la dia volo, kaj li mem estas nur kiel intervenanto inter dio kaj la petanto. Komencante kuracad-proceson, Povilas ĉiufoje demandas dion, ĉu eblas helpi al la konkreta persono, kaj kio necesas, por ke li aŭ ŝi spertu pliboniĝon. La piramidkonstruanto diras, ke la akumulita energio de la konstruaĵo senĉese kreskas kaj estonte ĝi estos tiel granda, ke ĉi tie povos saniĝi denaskaj blinduloj kaj surduloj.

Laŭ la tagordo de Povilas, la laboro kun malsanuloj devas okazi ekde la deka ĝis la kvina horo posttagmeze. Tamen homoj tiom abundas, ke necesas labori multe pli longe. Kutime unu persono en la piramido rajtas resti dum duonhoro. La junulo, ofte titolita „piramida reĝo” ne permesas eniri en la piramidon al tiuj, kiuj plendas pro geedziĝa malfideleco aŭ materiaj mankoj. Tamen kelkaj asertis, ke ili sukcese plibonigis sian vivon post vizito en la piramido, gajninte solidajn sumojn en loterio.

Fenomeno

Kia fenomeno okazas en la sudo de Litovio, ĝis nun neniu saĝulo kuraĝis eldiri. Ĉu io simila al tio, kio iam mirigis la homaron en Lourdes [lurd] aŭ Fatima? La eklezio momente sin retenas de opinio. Povilas asertas ĉiutage komunikiĝi kun dio. Malsanuloj ĝojas pri pliboniĝanta sanstato. Turistoj venadas por propraokule vidi miraklan konstruaĵon. Multaj rimarkis, ke dum preĝo en la piramido haltas mekanikaj horloĝoj, kaj militaj instrumentoj ĉi tie konstatas fortan fluon de energio.

Ekzistas ankaŭ homoj, kiuj neas la fenomenon de la litova piramido. Povilas ne koleras pro tio. Li nur humile plenumas la taskojn, kiujn li ricevas el la ĉielo, kaj asertas: „La tempo ĉion klarigos”.

Laimius STRAŽNICKAS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019