MONATO

Libroj

Penetrante en la profundon de la homanimo

La eldonejo Sezonoj komencis grandan kaj gravan projekton: kvinvoluman serion Elektitaj verkoj de Dostojevskij en Esperanto. Ni ĝojas prezenti la unuan volumon, nomatan Blankaj noktoj. En sekvaj libroj aperos famaj grandaj romanoj, sed por tiu ĉi volumo la eldonistoj elektis ses malpli konatajn prozaĵojn. Malriĉaj homoj kaj Sozio estis la unuaj verkoj de la aŭtoro, iom poste aperis Honesta ŝtelisto kaj Blankaj noktoj, kaj post la reveno en Peterburgon el siberia ekzilo F. M. Dostojevskij kreis Misfortuna historio kaj Noticoj el la kelo.

Verkojn de Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij iuj povas ne ŝati, konsiderante ilin vortabundaj, enuigaj, nekompreneblaj kaj tro psikologiaj. Sed ĝuste psikologieco allogas aliajn legantojn kaj estas unu el la plej gravaj trajtoj de lia prozo. La verkisto priskribas ordinarajn, malgrandajn, malriĉajn homojn (kaj per tio li similas al N. V. Gogol, kun kiu lin ofte komparas kritikistoj). Li rakontas, kiel vivas modestaj laboruloj, kiujn kutimojn ili havas, sed antaŭ ĉio li ekzamenas homajn sentojn kaj motivojn.

Por Malriĉaj homoj F. M. Dostojevskij trovis novan formon: la romano konsistas el leteroj de du homoj, maljuna oficisto kaj junulino-kudristino. Ili skribas unu al la alia pri sia ĉiutaga vivo, pri siaj konatoj, pri ĉio, kio tuŝas iliajn korojn. De tiuj malriĉuloj, ne de la aŭtoro, la leganto ekkonas, kiel ili trasentas interne sian mizeron. Pri kio pensas homo, staranta antaŭ sia estro en vestaĵo, tra kiu vidiĝas nudaj kubutoj? Kiel malriĉa oficisto devigas sin iri por peti monon? Kun kiaj sentoj li rifuzas al frostotremanta knabo almozon, havante nenion en la poŝo?

La romano estas plena je tre kortuŝaj epizodoj, venigantaj larmojn. Ni pensas, ke neniu povos resti indiferenta, legante pri maljunulo, kiu kuris post la ĉerko de sia frue mortinta filo, ĉar tre precize, tre emocie estas priskribitaj la terura malespero kaj profunda doloro.

La „peterburga poemo” Sozio estas historio pri sinjoro Goljadkin, kiun la aŭtoro metis en eksterordinaran situacion: en la oficejo de la heroo aperis lia samnomulo, okulfrape simila al li. Ĉu la sozio estas realaĵo aŭ halucino? Ŝajnas al ni, ke la novelo apartenas al tiuj, kiujn oni eble deziros relegi, kiam la enhavo estos jam konata, por atenti, kio okazis reale, kio misvidiĝis al la heroo kaj kio entute kaŭzis la historion. Ni aldonas, ke la prozaĵo estis skribita kiel humura. En la gazeta varianto de 1846 ĉiun parton antaŭis resumo de ĝia enhavo, kiel en romanoj de Dickens, kaj la resumoj estis vere ridigaj.

Blankaj noktoj estas, laŭ la difino de la aŭtoro, sentimentala romano kaj havas la subtitolon El rememoroj de revulo. Pri „revuloj” F. M. Dostojevskij rakontis en kelkaj noveloj. Revulo „estas ne homo, sed neŭtragenra estaĵo”, vivanta ekster tempo kaj spaco en fabela, fantazia mondo, kreita de li mem. En tiun mondon li foriris pro malkontento pri la ĉirkaŭa vivo, pri la mizero de ĉiutageco. Post kvar rendevuoj kun junulino, priskribitaj en la romaneto, la revulo el Blankaj noktoj ŝajne povas forlasi sian mondon de revoj. Ĉu li sukcesos?

En Honesta ŝtelisto kaj Misfortuna historio la verkisto priskribas du laŭesence simplajn okazaĵojn. En la unua rakonto, kiel oni ja atendas, temas pri ŝtelo, la dua montras hazardan viziton de generalo al la edziĝfesto de malgrava oficisto. En ambaŭ rakontoj F. M. Dostojevskij, kiel ankaŭ en aliaj verkoj, penetras en la animojn de la herooj. Ekzemple, la aŭtoro detale priskribas, kiaj meditoj pasis en la kapo de la generalo antaŭ ol li eniris en la domon de sia subalternulo, kio okazis poste, kiel travivis tiujn horojn la malfeliĉa oficisto.

Noticoj el la kelo estas la plej filozofia verko en tiu ĉi volumo. En la buŝon de kela pensulo F. M. Dostojevskij metis la ideon, ke se la socio estas malamika al individuo, se la individuo ĉiupaŝe estas humiligata, do taŭgas ĉia elmontro de la personeco, eĉ kontraŭa al la propra profito. Unu literatur-esploristo nomas Noticoj el la kelo „prolegomeno” al ĉiuj postaj verkoj de F. M. Dostojevskij.

Resume, la ses prozaĵoj bone prezentas la diversecon de mallongaj verkoj de la fama rusa aŭtoro kaj samtempe montras la ĉefajn trajtojn de lia stilo.

En tiu volumo oni trovas ankaŭ koncizan biografion de la verkisto (ni ne povas ne indiki domaĝan eraron tie: certe, laŭ la gregoria kalendaro F. M. Dostojevskij naskiĝis la 11an de novembro, ne la 12an), malgrandan noton pri lia lingvaĵo kaj komentarion al la prezentitaj verkoj.

Por la fino ni citas ekstreme ĝustajn vortojn de alia rusa literaturisto kaj filozofo V. V. Rozanov: „Dostojevskij estas la plej intima, la plej interna verkisto, tial legante lin vi kvazaŭ ne aliulon legas, sed aŭskultas vian propran animon, tamen pli profunde, ol kutime, ol ĉiam ...”

Anna kaj Mati PENTUS
Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij: Blankaj noktoj. El la rusa tradukis G. Arosev, A. Birjulin, A. Korĵenkov. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2002. 448 paĝoj kudre binditaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019