MONATO

Libroj

Satiro el la umbiliko

Jen senprecedenca satireto movada pri konkretaj lastatempaj okazaĵoj, kiu tamen interplektas same lastatempan politikon el la malverda mondo, specife tiun de la landeto, kie situas tiu umbiliko de nia movado, la Centra Oficejo de UEA. La titolo de la verko devenas el la arkitekturaj kapricoj kaj transformoj okazintaj tra jardekoj ĉe Nieuwe Binnenweg 176, rezultante en Escher-ecaj ŝtuparoj kaj duon-etaĝoj, tiel ke nunaj ĉambroj apartenas al iama postdomo. En la libreto kunlaboris siatempe postdomaj kolegoj de la aŭtoro. La verko aperis ĉe la eldonejo de unu. Alia kompostis ĝin. Tria konsilis. La paĝojn ornamas dudeko da karikaturaj bildoj, el la plumo de kvara. Unuokaze (minimume) veras la maksimo, ke bildo valoras mil vortojn (mi ne kuraĝas nomi paĝnumeron!).

Satire kripliĝas la nomoj de oficistoj, estraranoj, aktivuloj, intrigintoj, organizoj, ĉambroj, pokaloj, stratoj, urboj, landoj, flughavenoj, ortografiaj reform-projektoj, landaj kaj fakaj asocioj, urbaj kluboj – ĉio imagebla. Por ĝui verkon, vi prefere ŝatu satiron eĉ ne tro senrapiran kaj havu scivolemon pri duonkonataj onidiroj, kaj pli ol averaĝan konon de niaj ĉefaj movadaj bastonoj kaj bastionoj. Vi aprezos paĝ-al-paĝe stilajn piroteknikaĵojn. Sed dum vi dancos inter ĉampanaj ŝaŭm-bobeloj, vi sentos la kirlon de pli nigraj kurentoj subsurfacaj.

Por intima koninto de la postdoma medio antaŭ dudeko da jaroj sed ne povinta sekvi eventojn de la lastaj harstarigaj jaroj, nesuperebla estas la deziro pridemandi la aŭtoron, kiom el la verko havas bazon, aŭ tanĝan rilaton kun veraj eventoj, kaj kiom estas delira fantazio, kiel la lastaj paĝoj almenaŭ parte sugestas. Ja multaj apenaŭ kredeblaj partoj estas tiom detalo-riĉaj, ke oni hezitas juĝi ilin senbazaj.

Malmulte helpas la frazoj solece starantaj, dediĉo-similaj, sur verko-komenca paĝo: „Pri ĉiu koincido de fikcio kaj realo, respondecas la realo. Fikcio estas, kiel ĉiam, senkulpa.” Nu, ĉu? Kaj kiom?

Stefan MACGILL
Istvan Ertl: La Postdomo, Eld. Bero, Nederlando, 2003. 88 paĝoj, vinktitaj.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019