MONATO

Libroj

Post Gerda ankaŭ Halina kaj Viktor (mal)aperis

Se temas pri legolibro, konsilata por esperantistoj, ĵus lernintaj la bazon de la internacia lingvo, la unua titolo – kiun ĉiu scias kaj memoras – estas Gerda malaperis, verkita de Claude Piron. Kreiĝis tuta skolo jam ĉirkaŭ tiu unusola libro. Tiom pli estas tempo ekkoni kaj pli vaste ekuzi ankaŭ aliajn, samcelajn verkojn, facilajn legaĵojn, ekzemple, kiel tiujn de la eldonejo Al-fab-et-o. Du el ties relative novaj verkoj estas la nun prezentataj libretoj Vojaĝo kun Katrina kaj Kion ajn.

Ambaŭ rakontoj skribiĝis en facila Esperanto, la ĉapitroj po-paŝe enkondukas novajn formojn kaj strukturojn. Nekonataj vortoj estas klarigitaj en Esperanto fine de ĉiu ĉapitro en la glosoj, kie markiĝas ankaŭ la aparteno al diversaj laŭoftecaj kategorioj. Tiun sistemon kaj ankaŭ aliajn pedagogiajn klarigojn prezentas librofine la aŭtoro. Statistikemuloj povas ekscii, ke en la unua verko el la 493 diversaj morfemoj de la rakonto 418 apartenas al la 724 plej oftaj morfemoj de Esperanto, en Kio ajn el la 552 diversaj morfemoj 447 enestas en la plej oftaj 724. Kiujn ne allogas la ciferoj, simple rimarkas, ke estas facile legi kaj kompreni la rakontojn kaj tiu fakto donas sukcesosenton.

Estas tre laŭdinda la klopodo de la aŭtoro krei tiel la intrigon de siaj rakontoj, ke la legantoj ĉiam ekkonu iun flankon de nia Esperantujo, povu ekgustumi ion specialan kaj ekemu partopreni kaj mem renkonti tion, pri kio ili legis. Tiutipa kreado de vivproksima fono, kien la internacia lingvo eniras pere de siaj valoroj kaj utiloj, servas bone la edukon al „esperantisteco”.

Kiuj estas tiuj eventoj en la nun traktataj libroj? Por vidi tion, mi prezentu mallonge la rakontojn.

Eble la sveda junulino, Katrina estas jam konata pro „sia krimo”, pro kiu ĉiu, kiu legis la koncernan rakonton, pardonas al ŝi tutkore. En la nuna – same iom romantika – rakonto Katrina ĵus eklaboras kiel instruistino kaj kun vera amo instruas kaj edukas siajn junajn disĉiplojn. Kadre de tiu eduko ricevas rolon la graveco de amikeco, sentemo kaj protesto kontraŭ politikaj maljustecoj, kaj ne lastkaze pruviĝas ankaŭ la utileco de Esperanto. La internacia lingvo plurfoje aperas kiel natura kaj/aŭ lerta solvo de komunik- kaj aliaj problemoj.

Revene al la resumo de la intrigo, daŭrigeblas la komparo kun la Piron-verko. En ĉi tiu rakonto malaperis Halina, kaj serĉas ŝin vojaĝante kun sia disĉiplo la juna Katrina, trovante sin en kelkaj – por esperantistoj konataj kaj konindaj – lokoj en Pollando.

Ĉar la rolantoj estas ĉefe dekjaruloj, la legaĵo povas amuzi unuavice ilin, sed ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto pri eŭropaj junuloj povos lerni pere de la libro (kaj ne nur la internacian lingvon).

La alia verko Kion ajn okazas inter kaj al junuloj en Stokholmo, dum KEF, unu el la famaj Kulturaj Esperantaj Festivaloj. La leganto facile povas imagi la etoson kaj programojn de tiaj aranĝoj, sekvi la aventurojn de kelkaj el la partoprenantoj, identiĝi kun la du senŝancaj admirantoj de bela organizantino, kaj kiel ankaŭ en aliaj verkoj de la aŭtoro alfronti ankaŭ nejustajn pro-politikajn malfacilaĵojn de partoprenanto (nun el Rusio). La polico intervenas senkore en grava momento, sed eble la legantoj el malriĉaj landoj trovas ĉi tie bonan solvon rapide, komforte kaj eble senpage vojaĝi hejmen post tiaj aranĝoj. (Pri la konsekvencoj de tia solvo nek la recenzanto, nek la aŭtoro prenas respondecon!).

La libretojn mi proponas uz(ig)i kiel legomaterialon por komencantoj (post studo de bazaj gramatikaĵoj) ĉu kiel individuan ĉu kiel dumkursan legaĵon, sed nepre antaŭ Gerda malaperis kaj post aŭ sendepende de La Krimo de Katrina.

Mia recepto estas: Por prepari la vojaĝon, transvivu la krimon, postvojaĝe legu kion ajn antaŭ ol Gerda malaperos!

.
Katalin KOVÁTS
Sten Johansson: Vojaĝo kun Katrina. Eld. Al-fab-et-o, Skövde, 2002. 60 paĝoj. ISBN 91-89432-08-8.
Sten Johansson: Kion ajn. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stokholmo, 2002. 63 paĝoj. ISBN 91-85288-24-1.
Por mendi la recenzitajn librojn, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019