MONATO

Turismo

LITOVIO

Vilnius ne situas en Estonio!

Dum la ekzisto de Sovetio en eksterlando oni malmulton sciis pri la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio. Estis konate nur, ke temas pri parto de Sovetio. Eĉ rusoj en Moskvo ofte intermiksis Vilnius, Riga kaj Tallinn kaj ne ĉiam ekzakte sciis, kiu ĉefurbo en kiu lando situas.

Sed la politika situacio en Eŭropo ŝanĝiĝis. La tri nesufiĉe bone konataj landoj ne plu estas parto de alia lando, sed ekzistas kiel memstaraj landoj. Tamen la konfuzoj daŭras.

Brita televid- kaj radio-kompanio BBC en sia retejo antaŭ nelonge informis jene pri Litovio: „Ĝi estas malgranda lando ĉe la nord-okcidenta limo de Rusio. Ĝia klimato similas al tiu de la ceteraj regionoj de Rusio. Nur la vintroj tie iom pli mildas pro influo de Balta Maro. La vetermapo de Vilnius montras, ke la veterkondiĉoj en Estonio preskaŭ ne diferencas disde la vetero en Sankt-Peterburgo, Rusio.”

Arturas Zuokas, la urbestro de Vilnius, kiu lastatempe komencis intensan kampanion, por ke Vilnius aperu sur la mapoj de veterprognozoj de grandaj televidkompanioj eksterlande, multe koleris pro tiu eraro. Li skribis en letero al BBC: „Ni volus peti la oficistojn de BBC, kiuj skribis la menciitan tekston pri Vilnius, ĉefurbo de Litovio, ke ili enrigardu la mapon de Eŭropo. Laŭ la priskribo en via retejo oni povas kompreni, ke vi konsideras Vilnius la ĉefurbo de Estonio. La ĉefurbo de Estonio estas Tallinn. Se vi bezonas informojn pri la veterkondiĉoj en Vilnius, ni volonte informos vin. Bonvolu korekti vian preterlason.”

La aktivaj klopodoj aperigi la nomon de litova ĉefurbo en la veterprognozaj mapoj de famaj amaskomunikiloj eksterlandaj donis rezulton. En junio 2002 Vilnius aperis sur la vetermapoj de la multlingva televidkanalo Euronews.

Pri la vetero en Litovio informas nun ankaŭ BBC. Post la vizito en Litovio de la nederlandaj reĝa kaj tronheredanta familioj ankaŭ du nederlandaj gazetoj aperigis Vilnius sur siaj vetermapoj.

LAST

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019