MONATO

Libroj

50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?

Ekzistas aŭtoroj, kiuj evoluas de libro al libro – enhave, stile, forme. Ekzistas ankaŭ tiaj aŭtoroj, kiuj, promesinte multon en la unuaj verkoj, poste malprogresas. La malnova norvega esperantisto-aktivulo Johan Hammond Rosbach, honora membro de UEA (nask. en 1921), apartenas al la tria kategorio – li ne ŝanĝis la karakteron de la verkado dum la tuta vivo. Ja lia unua libro (Bagatelaro) aperis en 1951, poste venis deko da aliaj, sed ankaŭ nun, tenante en la manoj la ĵus aperintan libron Fajrejo, oni povas pensi, ke temas nur pri tuja daŭrigo de Bagatelaro, Homoj kaj riveroj k.a. el la 1950aj jaroj – eĉ kelkajn heroojn de la tiamaj noveletoj oni povas renkonti denove!

La temoj de la noveloj-skizoj estas diversaj, kvankam aspektas tre proksimaj. Jen priskribo de iu hazarda observo akompanata de nelogikaj pensoj de la observanto (ekzemple, La fotografisto), jen priskribo de iu okazintaĵo el la infanaĝo aŭ junaĝo (ekzemple La vojo kaj La lipruĝo), jen historio de apero de unu frua novelo (Ĵeleo), jen renkonto kun iu stranga aŭ neordinara persono kaj koncernaj meditoj (ekzemple, Monumento, bezono kaj savo), rekonstruo de ies vivhistorio (La feliĉo de Onklo Jon) ... Ĉie estas peno kunigi la rezultojn de la ekstera kaj interna rigardoj, psikologia analizo – sed ĉefe pli de si mem ol de aliuloj, kiuj estis la kaŭzoj de tiu analizo. La rezulto estas interesa minimume pro tio, ke puŝas la leganton mediti mem pri io simila el sia vivo, kompari proprajn travivaĵojn kun tiuj de la aŭtoro kaj rezulte – iom pli bone kompreni sin mem. Onidire, tio estas unu el la ĉefaj celoj de bona literaturo, do – Rosbach montras sin vera verkisto!

La observokapablo de Rosbach estas, tamen, limigita. Malgraŭ tio ke li estas esperantisto, kaj, krome, konas kelkajn lingvojn, evidentas, ke lingvaj baroj vekas ĉe li iom amuzajn miskomprenojn. Jen, ekzemple: „La sinjoro estis, evidente, de tiu tipo, kiun oni malofte renkontas en Norvegujo, tiu tipo, kiu konversacias kun nekonatoj en la tramo – tiu tipo, kiun mi tiom aprecas ekzemple en Kopenhago, kaj kiun mi ĉiam renkontas en pli sudaj landoj, kaj kiu – paranteze – ŝajnas tute ne ekzistas en la orienteŭropaj landoj” (En la suburba fervojo). Nu, la orienteŭropanoj povas tute malparanteze ridi pri tia aserto! Sed la aŭtoro, pro nekompreno de la tieaj lingvoj, venis al tiu paradoksa paranteza konkludo...

Bona literaturo, jes. Oni, tamen, ne atendu tro multe. La stilo estas facila, leĝera – sed ni ne trovos iujn revelaciojn pri la homa naturo. Ne estas (aŭ preskaŭ ne estas) priskribo de vere grandaj travivaĵoj ŝanĝantaj la psikologion de la homo, esceptoj (kiel en la noveloj Heroino, Bezono kaj savo) male, proksimigas la eksterordinarajn situaciojn al la ordinaraj – eble pro tio, ke por pli profunda psikologia analizo la verkokapablo de la aŭtoro ne sufiĉas. Kaj tragedio kun sia animpuriga esenco aspektas preskaŭ ordinaraĵo. Eble, por la tragedio la ĝenro de mallonga novelo ne taŭgas? Kelkaj rakontoj estas iom humuraj (por tio la ĝenro estas ja vere plej taŭga!), sed la amuza efiko estas ne tro granda (La lipruĝo, Ora ligno), kvankam sufiĉe elokventa.

Oni kutime mencias en recenzoj pri libroj preserarojn. Nu, ja estas kelkaj, sed ili apenaŭ tro malhelpas kaj ne estas aparte amuzaj por altiri atenton. Pli gravas por mi certaj lingvaj strangaĵoj. Jen la frazo: „Sed kie apartenas la pordo?” (La pordo). Ŝajnas, la verbo aparteni rilatas personon, ne lokon ... Pentri ne estas simple kolorigifarbi, kvankam la aŭtoro ial opinias male. Se, tamen, tio estas riveliĝoj de la norvega influo al Esperanto, ili estas sufiĉe maloftaj.

La libro enhavas ne nur prozon de la aŭtoro. Sed ankaŭ ne poezion! Oni kun plezuro trovas tie belajn desegnaĵojn. La enhavo de la desegnaĵoj ilustras ne la novelojn, ili estas tute memstaraj, sed kvazaŭ estas aldonaj skizoj, plene spegulantaj la etoson de la libro entute – jen papago, jen portreto de lupo, jen malnova sveda ŝipo el stokholma muzeo (tamen, drivanta en maro), jen boacoj ... Do, la libro montras ankaŭ tiun ĉi faceton de la aŭtora talento.

Kvindek jaroj da verkado estas multe. Fakte, la aŭtoron, tiom delonge liverantan novajn librojn al la leganto, oni povas eĉ nomi „klasikulo”. Mi ne certas tamen, ke la simplaj kaj sufiĉe senpretendaj verkoj de Rosbach, eĉ malgraŭ ties senduba literatura kvalito, permesas sincere ordeni lin per tiu honora titolo, sed pri kio mi ja certas, ke ĉiuokaze liaj libroj, ankaŭ la prezentata, estas legindaj kaj sufiĉe plezurigaj por ajna leganto, sendepende de la lingva nivelo.

Nikolao GUDSKOV
Johan Hammond Rosbach: Fajrejo (Skizoj kaj noveloj). Eld. Lina Gabrielli kaj Eldonejo EVA, Venafro, Italio, 2002. 147 paĝoj, gluita.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019