MONATO

Leteroj

Iraka arĥitekturo

Pro malfrua reabono mi nur nun legis la Taglibron de Paul Gubbins (MONATO 2003/3, 2003/4, 2003/5). Mi miras, ke vi publikigis tiun verkon, kiu – tute sen ia ajn ekvilibro pri la argumentoj koncerne la kontraŭ-sadaman militon – kondamnas, primokas, misprezentas la agadon de Usono. Ju pli mi legis des pli mi koleris pro la malhonesta, memkontenta, absoluta konvinko de d-ro Gubbins, ke li morale superas ĉiun, kiu ekpensus eĉ unu momenton, ke ia argumento eblete ekzistas por pravigi la invadon.

Mi ignoros ĉion alian en la Taglibro kaj mencios nur unu alineon, kiun el eble ĉiuj mi trovis la plej hontinde naŭza: „Aprilo la 15a. Imponas arĥitekturo en [...] irakaj urboj – oficejoj, hospitaloj, eĉ simplaj vendejoj okulfrapas pro (almenaŭ laŭ mi) avangarda beleco [...]. Se situus publikaj konstruaĵoj tiaj en britaj urboj, mi fierus. Kiam Usono kolonios Irakon, mi esperas, ke ĝi permesos al evidente talentaj irakaj arĥitektoj projekti la konstruaĵojn restarigotajn [...].”

Mi ofte vizitis Brition kaj mi povas certigi d-ron Gubbins, ke en lia lando troviĝas grandnombre belegaj, avangardaj publikaj konstruaĵoj. Kiel li blindas al multaj faktoj pri la milito kaj prisilentas la hororon de sadama Irako, tiel li ankaŭ senhonte falsas faktojn eĉ pri arĥitektura estetiko por iel pravigi siajn distordaĵojn. Mi aldonu, ke la belaj ĵus aluditaj konstruaĵoj, kiujn mi vidis en Britio, neniam distancas je nur kelkaj kilometroj de iu registara torturejo.

Paul BLASKOWICZ
Germanio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019