MONATO

El mia ridpunkto

Du mil tri

2003 restos en nia memoro kiel Internacia Jaro de Mensogoj. Mensloge kaj akrabate akrobatis ne nur – kiel sufiĉe ofte kaj vaste kaj draste malkaŝite dum la jaro – ver-tordaj avert-asertoj de Buŝo kaj Blero. Ankaŭ cenzur-inklina ĉina registaro mensogis pri emisiaj dimensioj de brutala malsano sarso, kiu atakas fulme pulmon por mortigi homojn, pro honto pri fonto: Pekino ne volis konfesi, ke ĉina porka malhigieno kulpis pri sarso. Kia farso!

Simile falsofarson prezentis al ni israela Ŝarono kaj palestina Arafato, kiuj solene promesis al Buŝo, ke ili blinde sekvos la vojmapon usonan por pacigi sian regionon, sed kiuj tuj post la pura ĵuro forlasis la preskribitan vojon kaj daŭrigis kiel antaŭe sian rutinan rit-itineron: se vi murdas miajn homojn, mi murdas viajn. Alia teroristo ade dum la tuta jaro mensogis: sanktulo Miloŝeviĉ, kiu antaŭ internacia tribunalo en Hago agis blage, asertante ke li neniam ordonis mortigi iun ajn, sed, male, batale kiel ĉefa serba servisto insistis ĉiam pri paco por sia popolo. Evidente, li estas severa veristo.

Nu, ĉiu ridindigas sin tiel bone kiel li kapablas. Ne ridi tamen povis miloj da usonaj akciuloj pri spertaj ver-tordistoj jam en antaŭa jaro, ĉar pro falsitaj bilancoj bankrotis grandaj kompanioj; ĉi-jare tiuj bilanc-balancistoj kaj mensoguloj mokulajn imitantojn trovis ankaŭ en aliaj landoj, ne nur en financ-kompanioj. Ekzemple en Germanio, kie eĉ la financ-ministro ne hezitis sap-vezike kompili buĝeton, kiu krevis en la parlamento jam ĉe unua prezento.

Frenezuloj

Sed plej multe ridindigis sin entrepreno kun belega nomo Toll Collect. Unue mi pensis, ke estas nov-germana (t. e. usonangla) nomo por „Vojimpost-Kolekto”, ĉar tiu ĉi firmao (fondita de mondfamaj germanaj kompanioj Daimler-Chrysler kaj Telekom) devas instali elektronikan sistemon por enkasigi vojimposton pagotan de ŝarĝaŭtomobiloj sur superŝargataj germanaj aŭtostradoj. Sed kiam montriĝis, ke la sistemo persisteme estas tiom diletante ellaborita, ke unu fojon post alia oni devis prokrasti starton, kvankam ĝiaj administrantoj unu fojon post alia asertis ke ĝi estas perfekta, mi komprenis fine, ke temas pri germanlingva nomo: „toll” tiulingve signifas „freneza”. Evidente do temas pri kolektivo de frenezuloj, kiuj ne mensogas pro konvinko sed pro stulteco ridinda. (Ke la ŝokata ŝtato ĉiun prokrastotagon perdis milionojn da eŭroj pro nekolektitaj vojimpostoj, tamen ne povis ridigi la menciitan financ-ministron.)

Sed eble plej granda kaj grandioza mensogo en Germanio estis aserto de ties primitive privatigita fervojo pri enkonduko de nova bilet-sistemo. Ĝi estos genie simpla kaj ebligos al intelegentaj uzantoj grandiozajn ŝparojn, oni promesis. Sed ĝi estis genie komplika, tiel ke eĉ inteligentaj fervojistoj ne komprenis ĝin kaj efektive la homoj ŝparegis: ili simple rapidkrure forkuris de ĥaosa fervojo, kiu ene de nur kelkaj monatoj perdis milionojn da klientoj kaj miliardojn da eŭroj. Tuta Germanio senbride ridis, provoke mokis kaj malflate satiris pri sia fervora fervojo, kiu fine fiaske cedis, retiris la reformon kaj reiris grandparte al la antaŭa biletsistemo. Tiel fervojestro Mehdorn dorne sentis, ke mensogo estas misdrogo.

Ni krome povus kompili longan liston de mensoguloj. Ekzemple Eŭropa Unio, kies komisionestro Prodi (pro di'!) fanfaronas ekstermi koruptecon en Bruselo (sed kaŝas ŝmirmonojn en ties statistika oficejo); ekzemple Norvegio, kiu deklaras ĉasi balenojn nur pro sciencaj motivoj (sed ties viandon vendas al balenamaj japanoj); ekzemple industriaj landoj, kiuj dum konferenco en meksika Kankuno propagandis tutmondiĝon de la merkato (sed subvencias siajn proprajn bienistojn); ktp. ktp.

Du ne mensogis

Mi konas nur du homojn, kiuj ne mensogis en 2003. Unu el ili estas burleska Berluskono, kiu nun tute malkaŝe diras sian veran opinion, ekzemple pri hipokritaj kaj demencaj italaj juristoj (kiuj persekutas lin) kaj pri stultaj germanoj (kiuj ne simpatias al li). La alia estas tegmentisto, kiu riparis nian ferian domon kaj poste diris, ke nun neniu muso plu povos eniri kaj turmenti nin. Efektive, musojn ni ne plu trovas. Nur pli granda besto (probable mustelo) nun loĝas sub nia tegmento; sed pri ĝi li ja ne parolis, do evidente ne mensogis. Li povus iĝi lerta politikisto, ĉu ne?

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019