MONATO

Politiko

KOSOVO

Novaj direktoj al la estonto

En 1997 amikoj de Kosovo kaj aliaj aktivuloj fondis Reton de Kosova Agado (angle Kosovo Action Network, aŭ KAN). En la reto laboras i.a. en- kaj ekster-landaj studentoj, profesoroj kaj aliaj spertuloj, ĉiuj unuiĝintaj pro idealoj de libereco, demokratio kaj amikeco inter la popoloj kaj la diversaj etnoj.

La agado de KAN trairis jam kelkajn fazojn: unue ĝi atentigis pri la genocido de la serba ŝtatpotenco de Milošević kontraŭ albanoj kaj aliaj neserboj en Kosovo; poste ĝi informis pri la masakroj de civiluloj kaj aparte de virinoj, infanoj kaj maljunuloj. Krome ĝi agis por trovi tiujn, kiuj malaperis dum la konfliktoj. La plejlasta fazo celas la estonton, precipe la demokratian, ekonomian, kulturan, politikan kaj socian disvolviĝon de Kosovo, tiel pretigante la kondiĉojn por peti aliĝon al Eŭropa Unio. Tion celis ankaŭ konferenco okazinta antaŭ nelonge en Priština, regiona ĉefurbo, laŭ temo Novaj Direktoj.

Senlaboreco

Kosovo frontas al pluraj problemoj: ekzemple senlaboreco, kiu pli pezus, se ne kunagus internaciaj organizaĵoj por dungi multe da civitanoj. La antaŭaj sociaj entreprenoj ne plu estas profitodonaj: ilin modernigi kostus tro da mono. Restas zorgoj pri postrestintaj teknologioj kaj pri poluado, tamen oni progresas: ekzemple ĉe la centralo en Obiliq konferencanoj rimarkis filtrado-sistemon konstruatan por limigi nocajn ellasaĵojn.

Krome la ekonomikisto Dritan Tali raportis, ke 85 % de la varoj en Kosovo devenas de eksterlando. Kritikindas ankaŭ decido de privatigo-instanco, ke profitoj tiel rikoltotaj ne restos en Kosovo. Tiel, laŭ la ekonomikisto, ne kreiĝos la 30 000 novaj laborlokoj jare bezonataj simple por reteni la nunan vivo-nivelon. Riproĉendas ankaŭ bankoj, kiuj krediton ofertas nur kontraŭ alta interezo, kio malutilas al novaj industrioj. Maltrankviligas ankaŭ la pozicio de virinoj en kosova socio. Analfabeteco inter virinoj kvaroble pli altas ol ĉe viroj, kaj ĝis 70 % de knabinoj ne plu studas post la elementa lernejo. El 3000 gazetaraj artikoloj, laŭ unu raporto, nur 20 pritraktis virinajn aferojn.

Holokaŭsto

Konferencanoj povis renkonti diversajn etnogrupojn en Kosovo kaj informiĝi pri ilia nuna situacio. Kunsido kun virinoj el Gjakova [ĝakova] impresis: mankis al ili edzoj kaj filoj arestitaj kaj malaperintaj ie en Serbio. Ankaŭ el la vilaĝo Malgranda Kruŝa (albane: Krushë e Vogël, serbe: Mala Kruša) malaperis pli ol 150 homoj el 550 tieaj loĝintoj. Kortuŝis individuaj rakontoj: la vidvino de Halim Hajdari raportis, ke serboj mortigis ŝian edzon kune kun kvin el ŝiaj filoj; eskapis nur la sesa, kiu kaŝis sin en arbaro. En apuda vilaĝo Granda Kruŝa (albane: Krushë e Madhe, serbe: Velika Kruša) oni malfermis muzeon dediĉitan al la viktimoj de „holokaŭsto”: raportis instruisto, ke inter la 25a kaj la 27a de marto 1999 grupo da serboj masakris 211 personojn kaj bruligis 793 domojn.

La reĝimo de Milošević faris plejeblon por kaŝi la krimojn, forbruligante kadavrojn aŭ forportante ilin en Serbion. Sed suferis ne nur vilaĝanoj; ankaŭ romaoj kvazaŭ estis sklavigitaj dum la genocido kontraŭ neserboj. Eĉ nun la stato de romaoj maltrankviligas: tendaro ekzemple en Plementin, apud Priština mizeras; mankas eĉ bazaj nepraĵoj, kiel pano.

En Mitrovica ne plu gardas la blankan ponton trans rivero Ibri serbaj, sed francaj soldatoj. Ekzistas planoj por reunuigi la du partojn de la urbo, tamen en norda Mitrovica la tieaj serboj montris sin plu tre agresemaj. Sed unu el la konferencanoj, la 30-jara Nenad Rikolo, diris: „Mi opinias, ke la kunvivo de serboj kun albanoj estas tre ebla kaj la sola vojo al nia estonto.”

Bardhyl SELIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019