MONATO

Enkonduko

Varmego suferiga

Mi tre suferas pro varmego; kiam la termometro indikas pli ol 30 celsiajn gradojn, mi ŝvitas eĉ se mi sidas tute senmove, sentas min lamigita, senforta. Nu, dum unu, du tagoj mi eltenas – sed ne dum tutaj ses semajnoj. Tiom daŭris en la somero de 2003 la ekstreme varmega kaj senpluva periodo en Eŭropo, kun temperaturoj de 30 ĝis 40 gradoj en Germanio, kie kutime ni havas meze 25 gradojn tiusezone. Mi suferegis kiel nia pomujo, kiu faligis duonon de siaj fruktoj. Neniam antaŭe ni havis tiom malkontentigan rikolton.

Nun, en aŭtuno, ni havas normalajn temperaturojn. Dume la fakuloj plu diskutas (kaj disputas) pri tiu somero. Unuj asertas, ke ne estis eksterordinara fenomeno, ĉar varmegaj someroj en Eŭropo jen kaj jen aperas en certaj periodoj. Aliaj asertas, ke kulpas la ŝanĝita tutmonda klimato, kaŭzita per venenoj produktitaj (kaj produktataj) de l' homaro, precipe de industriaj landoj. Tion subtenas la fakto, ke ne nur en Germanio sed en la tuta Eŭropo kaj en kelkaj regionoj alikontinentaj oni konstatis nekutimajn veter-fenomenojn. Mi persone inklinas al la dua opinio, ĉar laŭ mia propra observado jam de multaj jaroj la vetero iel tiel frenezas ĉe ni. Kiam mi estis infano, la vintroj estis malvarmaj kun multa neĝo, pri kiu ni tre ĝojis, ĉar ni povis multe sledi, skii kaj sketi. La someroj estis varmaj (sed ne varmegaj), pri kio ni tre ĝojis, ĉar ni ofte povis baniĝi. Miaj genepoj kutime devas esti kontentaj pri unu, du tagoj kun neĝo, tamen kutime povas pli multe naĝi dum pli varmaj someroj ol mi povis ĝui. Nu, ni atendu la venontan vintron; eble ĝi estos same stranga kiel la antaŭa, kiam dum kelkaj semajnoj ni havis frostajn temperaturojn, sed neniun neĝon.

Sendepende de tio: ĉu vi ankaŭ (denove) konstatis, ke la vetero estas ideala komunik-rimedo? Kun tute fremdaj homoj mi konversaciis ĉi-jare – pri la vetero. Jes, ĝi estas natura temo por kontakti kunsuferantojn kaj kungrumblantojn. Jen do, ĉiu malbona afero havas ankaŭ bonan flankon, ĉu ne?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019