MONATO

Politiko

NOV-ZELANDO

Jes kaj ne

Jese al leĝo-ŝanĝo rilate prostituadon, nee al eŭtanazio: jen la rezultoj de balotoj en la nov-zelanda parlamento fine de junio. Ambaŭkaze la parlamentanoj voĉdonis laŭ propra konscio, anstataŭ kiel kutime laŭ decido de siaj partioj.

Per 60 poraj kaj 59 kontraŭaj voĉdonoj akceptis parlamentoj proponojn de deputito Tim Barnett, kiu celis leĝigi bordelojn kaj peradon por prostituado, gardi homajn rajtojn de sekslaboristoj kaj protekti ilin kontraŭ ekspluatado, plibonigi bonfarton kaj laboran sanon de sekslaboristoj kaj tiel helpi la publikan sanon, kaj protekti infanojn kontraŭ t.n. seksindustria ekspluatado.

Barnett argumentis, ke antaŭaj leĝoj diskriminaciis kontraŭ sekslaboristoj; ili kondamnis (plej ofte) virinojn, kiuj proponis seksagon al kliento, sed protektis virojn, kiuj serĉis prostituitinojn. Li diris, ke multaj sekslaboristoj suferadas maljustan traktadon fare de dungistoj sed timas plendi. Krome la leĝoj malhelpis disvastigon de informo pri seksmalsanoj.

Etika bankroto

Alia deputito, Marc Alexander, tamen diris, ke la propono ne ŝanĝos industrion bazitan sur krimuloj, narkotaĵoj kaj perforto. Li atentigis, ke en aliaj landoj ŝanĝoj tiaj kondukis al pli da prostituitinoj kaj pli da krimado. Laŭ Alexander, malkrimigi prostituadon kondukos al etika bankroto de estontaj generacioj.

Unu deputito sin detenis dum la parlamenta voĉdonado. Ashraf Choudary [aŝraf ĉaŭdri] de la Laborista Partio rikoltis kritikojn de multaj islamanoj, ĉar li ne voĉdonis kontraŭ la propono. Li defendis sin, dirante, ke li reprezentas ne nur islamanojn en sia parlamenta distrikto sed ĉiujn: pro tio li ne povis decidi. Se Choudary estus voĉdoninta kontraŭ la propono, la ŝanĝoj de Barnett ne realiĝus. La ministro pri virinaj aferoj, Ruth Dyson [dajsn](Laborista Partio), informis poste, ke oni rekonsideros la leĝon post kvin jaroj.

Nehaltigebla malsano

Malpli sukcesa estis parlamenta propono permesi volontan eŭtanazion kaze de nevenkebla malsano. La propono estus permesinta al tiu, kiu mortas dolore kaj malrapide pro nehaltigebla malsano, peti helpon morti. La parlamentanoj unuadebate voĉdonis 57 por kaj 60 kontraŭ la propono. Eĉ se post la kutimaj tri debatoj ili aprobus la proponon, ĝi fariĝus leĝo nur post referenduma jeso de la popolo. Laŭ opinisondo, 70 % de la popolo subtenus la proponon.

La societo por volonta eŭtanazio provis persvadi parlamentanojn sendi la proponon al parlamenta komitato por plena publika debato. Tamen multaj grupoj, religiaj kaj medicinaj, malfavoris la proponon. La estro de la Nacia Partio, Bill English [ingliŝ] pasie kontraŭe parolis.

La proponinto, Peter Brown [braŭn] (Partio Nov-Zelando Unue), diris, ke li volas helpi suferantojn. Li tiel agis, ĉar li spertis la morton de sia edzino pro kancero. Li opiniis, ke la decido ne sendi la proponon al komitato estas malsukceso por demokratio. La parlamento jam en 1995 rifuzis similan proponon.

Paliativa flegado

La asocio de kuracistoj kontraŭis la proponon, kiu dependus de kuracista permeso kaze de ĉiu helpo-peto. Tio postulus maletikan kuracistan konduton. La prezidanto de la asocio, Tricia Briscoe [triŝa briskaŭ] diris, ke celata estu bona paliativa flegado por mildigi la doloron de la ĉevivfinaj pacientoj, ne ilin mortigi. Pacientoj jam havas la rajton rifuzi kuracadon.

Laŭ la propono tiuj, kiuj volas helpon por fini sian vivon, antaŭe petu, ke iu reprezentu ilin, se ili fariĝus mense nekapablaj komuniki siajn dezirojn. La propono priskribis sistemon de volonta eŭtanazio administrata de kuracisto post konsento de du aliaj kuracistoj, kaj post psikiatria taksado, konsilado kaj pripensado de la petinto.

D. E. ROGERS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019