MONATO

Novelo

Elektoj

Davido sidiĝis rekte sur la sofo en sia malluma salono. Per okuloj larĝe malfermitaj li rigardis la telefonon. Ĝi sonoris denove. Dormo jam estis for, kaj ŝvito kovris lian frunton. Li baraktis mense por reteni la bildojn de sia sonĝo en sia kapo. Kion vi estas faranta, li pensis, ĉu alifoje vi lasos foriri la ŝancon?

Li rampis trans la sofon kaj prenis la aŭdilon. Aŭtomate li levis ĝin al sia orelo. La telefono iel ŝajnis esti parto de mondo al kiu li ne apartenis dum li estis dormanta antaŭ nur kelkaj sekundoj. Tamen al tiu mondo li nun revenis malgraŭ sia deziro resti ie alie. Finfine li respondis al la telefonvoko: „Ha lo?”

Estis lia amiko, Leono. „Ĉu mi vekis vin?” li demandis kaj sen atendi respondon, li ekbabilis pri sia plej nova negravaĵo, io pri sia koramikino kaj ties prefero aĉetumi en komercaj centroj anstataŭ esti akurata kiam ili havis rendevuon por iri vespermanĝi. Ĉiam temis pri io kun tiuj du. Davido ekpensis, ke ili fakte tre ŝatas havi siajn bataletojn. Eble pere de ili la vivo estis iom pli interesa.

Dum Leono daŭrigis pri Anita, Davido mense revenis al sia sonĝo. Li aŭskultis sian amikon sufiĉe nur por intermeti „mm hmm” je ĝustaj momentoj en la konversacio. Lia menso estis en Afriko, for de la granda urbo kaj for de la moderna mondo kun ĝiaj aroj de negoco, komerco, kapitalismo. Kiom da noktoj li vekiĝis, ŝvitkovrita, pensante pri tiu loko, pri la vivo tie, pri tio kiam li rezignis pri ĉio ĉi, kaj pri tio kiom li bedaŭris tiun decidon. Io mankas en la vivo, li pensis.

Mi preskaŭ iris. Mi povus tiam. Eble mi devintus. Mi restis ĉi tie pro ŝi. Tion ŝi petis de mi. Li rememoris la konversacion kvazaŭ ĝi okazus nur hieraŭ. Nur de du monatoj ili konis unu la alian.

„Ne iru”, ŝi diris al li. „Donu al mi jaron. Vi scias, ke ni havas ion specialan inter ni. Prokrastu nur unu jaron, por ke ĉi tiu amo havu ŝancon kreski. Post jaro vi povos iri, kaj nia amo estos forta tiel, ke ni transvivos la tempon kiam ni estos apartaj.”

Kaj mi ja restis tie por la jaro, sed kiam venis denove la tempo por iri al Afriko, ŝi ne volis, ke mi iru. Preskaŭ almozante ŝi venis kaj petis, ke mi restu kun ŝi.

„Jen denove la alia virino”, ŝi kriis. Tiel ŝi nomis lian deziron travagi tra la mondo kaj ekscii pri aliaj kulturoj. Eble ŝi pravas, li pensis. Mi revis ne pri ŝi, ne vere, sed pri la venonta tempo, kiam mi finfine estos en Afriko. Luksa vivo, multe da mono, la juveloj de tiu ĉi socio neniam allogis min. Kion mi vere bezonas? Nutraĵon, lokon por dormi. Kaj mi volas helpi homojn. Tamen li ne sekvis tiun emon. Finfine Katarina rezignis pri lukto por lia atento kontraŭ tiu ĉi vojaĝemo, kaj ŝi foriris. Ĉio ĉi ŝajnis esti antaŭ tre longa tempo.

„Davido? David'? Ĉu vi estas tie?”

„Hmm? Ho jes, pardonu. Mia menso estis for.”

„Kie vi estis do?” demandis Leono iom frustrite.

„Vi ne volas scii ... en Afriko denove.”

„Davido! Dio mia! Aŭ faru aŭ forgesu tion. Vi iros. Vi ne iros. Dum kiom da jaroj jam vi parolas pri tio?” Tiam li haltigis sin. Leono sciis iom pri la koro de Davido. „Pardonu. Diru al mi, kio okazis.”

Foje li vere honestis kun si mem, kaj li sciis, ke Katarina ne estis la sola kialo pro kiu li ne iris al Afriko. Mi havis kelkajn ŝuldojn, kaj ne vere certis ĉu mi povus repagi ilin antaŭ ol venos la tempo por iri, sed ili ne estis tiom grandaj. Mi ja povintus, li pensis, sed mi timis. Jen la plej trafa kialo.

„Mi konatiĝis kun virino. Ŝi nomiĝas Diana”, li diris al Leono. Li embarasiĝis iom, kaj aldonis: „Mi konatiĝis kun ŝi antaŭ nur semajno. Leono, mi scias, ke mi ŝajnas freneza, sed ĉu iam vi enamiĝis al iu ekde la komenco? Ĉu vi sentis vin, kvazaŭ vi estus konanta tiun personon dum via tuta vivo?”

„Tio eblas, mi supozas, sed ĉu vi ne pensas, ke vi iras iomete tro rapide?”

„Jes ja. Mi scias, ke mi entute tro rapidas, kaj estas parto de mi, kiu volas reteni min. Sed la afero estas pli komplika ol mi estas dirinta ĝis nun. Ŝi ne loĝas ĉi tie, kaj ŝi forveturos post du semajnoj.”

„Estu singarda. Vi scias, ke longdistancaj amrilatoj estas tre malfacilaj, kaj tro malofte ili sukcesas. Sed ĉu vi ne menciis Afrikon?”

„Jes, ekzakte tien ŝi veturos. Ŝi estas volontulo kaj loĝas en vilaĝeto en Gvineo. Tie ŝi laboras pri konservado de la mangrova arbaro. Ŝi studas la arbaron kaj instruas al la lokaj homoj uzi ĝin sen ĝin damaĝi. Ŝi jam estas tie dum jaro kaj duono.”

„Nu, Davido, ne diru al mi, ke vi estas pensanta pri veturo kun ŝi! Via laboro. Via domo ĉi tie. Ve, via patrino estas ĉi tie kaj ĉiuj viaj amikoj! Mi estas ĉi tie. Mi ne volas, ke vi iru.”

„Mi volas helpi homojn.”

„Ne, vi volas aventuron. Estas personoj ĉi tie en via propra lando, kiuj povus uzi vian helpon.”

„Jes, prave, kaj vi scias, ke ĉi tie mi ja iom proponas min tiel. Sed estas io alia, io tre grava, kio alvokas min. Tion mi sentas, kaj vi scias, ke jam de jaroj mi sentas min tiel!”

„Kaj kiom ĉio ĉi temas pri la virino? Vi apenaŭ konas ŝin.”

„Jes, Leono, mi tre interesiĝas pri Diana, kaj mi tre ŝatus vidi ĉu vere povus esti io speciala inter ni. Tamen se mi ja irus al Afriko, ne vere estus pro ŝi. Mi volas fari tion pro mi mem. Mi ĉiam volis fari tion. La unuan ŝancon mi fuŝis. Sed nun ŝajnas, ke la vivo donas al mi novan ŝancon. Ĉu mi diru ‚ne’?”

„Sed kion vi faros? Vi ne estas arbaristo.”

Davido povis aŭdi la konsternon en la voĉo de Leono. Tiom malfacilis paroli pri ĉio ĉi. Davido sentis sian koron rapide batanta. Ĉu ĝi batas pro ekscito, li demandis al si, aŭ ĉu pro tio, ke Leono vere ne volas aŭskulti ĉi tion. „Ili bezonas instruistojn”, li diris. „Mi povus instrui lingvojn kaj matematikon.”

Leono suspiris. „Bone, Davido, se vere vi volas fari ĉi tion, vi faru. Sed bonvolu pensi treege multe pri ĉio antaŭ ol fari finan decidon. Vi havas sukcesan karieron kun tre bona salajro, kaj ĉu vi vere volas forlasi ĉiujn viajn amikojn kaj familianojn? Vera aventuro tro ofte malsimilas la revon, kiu antaŭas ĝin. Kiu ajn estos via decido, mi subtenos vin. Sed pensu pri tio, kion vi faros.”

Davido remetis la aŭdilon kaj rekuŝiĝis sur la sofo. Li sentis sin lacega post tiu konversacio. Li ne volis pensi pri la vortoj de sia amiko. Tiu konsilo bruligis lian menson, ĉar li sciis pri ĝia saĝeco. Ĉio havis sencon. Kial forĵeti ĉion, kion mi havas, kion mi vivgajnis dum multaj jaroj? Estis io en lia koro tamen, kio puŝis lin al ia nova vivo. Ĉu estas alia speco de saĝeco, li pensis zorgeme, aŭ ĉu estas nur frenezo? Eble ĉi tiuj vivgajnaĵoj, kiujn mi devus forlasi, fakte estas ĉenoj, kiuj retenas min. Ĉu nur per provo mi scios?

Dormo revenis al li post nelonge, kaj kun ĝi venis nova sonĝo pri Afriko. Li ĵus alvenis al sia nova vilaĝo. Kiel diris Diana, familio tie adoptis lin, kaj li tagmanĝis kun ili ĉiutage. Li jam estis komencinta instrui. La lernejo ne havis elektron, sed tio ne vere mankis al li. La klasĉambroj havis multajn fenestrojn por havigi sufiĉe da lumo. Ankaŭ tra la pordo, kiu estis tute aperta, eniris lumo. Li rigardis siajn studantojn kaj ordigis siajn pensojn por saluti ilin kaj komenci la lecionon.

Tiam koko eniris en la klasĉambron tra la pordo. Li rigardis ĝin mire dum momento kaj poste ridetis al si mem. Ho, mi ja estas en Afriko, li pensis. Li ree rigardis la kokon, kiu klinis sian kapon kaj same rigardis lin.

„Ne, vi ne povas foriri!” diris la koko. „Fakturojn vi havas. Monon vi bezonas. Vi ne povas foriri. Cetere ni bezonas vin.”

Subite li ne estis en klasĉambro, sed en sia oficejo, kaj iel la koko nun tre similis lian direktiston. Ankaŭ lia panjo estis tie. „Ne, kara,” ŝi diris al li, „ne foriru. Kie estos nia Davido, se vi foriros? Mi tiom zorgas pri vi, kaj vi volas iri al ia fora lando, al danĝera loko. Kial vi volas fari tiaaĵon?”

„Aŭ faru tion, aŭ forgesu.” Davido turniĝis kaj ekvidis Leonon tie.

Ili ĉiuj ekparolis al li samtempe, kaj li sentis sin sola kaj perdita en ia konfuza frenezo de vortoj kaj emocioj. El la muĝo li aŭdis mallaŭte la voĉon de Diana. „Kion vi volas fari kun via vivo?” ŝi diris. „Kio estas en via koro?”

Li vekiĝis kaj sidiĝis rekte sur la sofo. Ŝvito kovris lian frunton. Li vidis la telefonon apude kaj etendis sian brakon por preni ĝin.

Den DROWN

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019