MONATO

El mia vidpunkto

EU-reformeto

Nun Eŭropa Unio (EU) do havas konstitucion, ellaboritan de konvento, aprobitan jam de la EU-registoj, do probable realigotan en tiu ĉi formo. Ĉiuj estas fieraj, konventanoj same kiel registaroj, laŭdante tian progreson kaj grandan reformon. Proklamita celo estis doni al EU pli klarajn strukturojn, travideblajn procedojn kaj procedurojn, tiel ke ankaŭ ordinara civitano en ĉiuj baldaŭ 25 landoj facile komprenos, kio estas kaj kiel funkcias EU. Oni volis atingi pli grandan „civitan-proksimecon”, kion ajn signifu tiu ĉi nebula termino.

Progreso

Sendube estas progreso, ke por la unua fojo tiu ĉi giganta ŝtataro, kiu ampleksas estonte preskaŭ komplete la „malnovan kontinenton”, havas konstitucion. Sed skeptikaj ni devas esti jam pri tiu ĉi nocio; certe, EU havas specon de parlamento, komisionon similan al registaro kaj justicajn instancojn – sed ĉu tio sufiĉas por aplombe paroli pri konstitucio kiel en kutimaj ŝtatoj? Preferinda kaj pli ĝusta termino estus „statuto”, ĉar EU evidente ne estas ŝtato, eĉ ne federacio sed nur organizaĵo.

Kio estas nova? Oni donas al la parlamento iom pli da rajtoj, forprenas iom da povo de la komisiono, havos „prezidanton” kaj ministron pri eksteraj aferoj; tiuj du novaj postenoj garantiu, ke estonte EU parolos „per unu voĉo”. Krome en pluraj negravaj kampoj sufiĉos plimulto por decido, ne (kiel nun) unuanimeco; do en tiuj kampoj ne plu unuopa EU-registaro povos bloki decidojn.

Komplika

Sed ĉu vere temas pri pli klara strukturo? Male, pro la du novaj postenoj ĝi fariĝas eĉ pli komplika. Kaj kiom rajtigita estos la prezidanto? Supozeble li similos al tiu funkciulo, kiun en kompanioj oni moke nomas „matenmanĝa direktoro”; li rajtas paroli, proponi kaj postuli, sed post la kunveno ĉiuj disiros kaj faros kion ili volas. Kaj kiel povos kaj rajtos agadi ministro pri eksteraj aferoj apud (aŭ super? aŭ sub?) la 25 ministroj pri eksterlandaj aferoj de la EU-ŝtatoj? Ĉu, ekzemple, li rajtus klare difini la EU-politikon pri la Irak-milito? La vera povo restos ĉe kunvenoj de registoj kaj ministroj de la membroj-ŝtatoj. Ke en tiuj kunvenoj eblos decidi per plimulto, certe estas progreso, sed la regularo por tiuj plimultoj estas tiom komplika, ke probable eĉ EU-burokratoj apenaŭ komprenas ĝin.

Bone, ke oni pligravigas la parlamenton, sed ĝia strukturo restos sama: deputitoj senditaj al Strasburgo de naciaj partioj. Tiel plu ni havos la fenomenon, ke dum elektokampanjo por la EU-parlamento eŭropaj temoj preskaŭ ne estas traktataj, sed ke la partioj varbas per naciaj argumentoj. Por tion ŝanĝi necesus havi tutuniajn partiojn – sed tio ne eblas sen komuna EU-lingvo.

Unueco?

EU volas konservi sian „diversecon en unueco”; bone, sed la diverseco ofte pli ĝuste estas nur bunteco, kaj unueco ne eblas sen solvo de la komunika problemo. Ke unueco estas nur nobla celo sen reala bazo, tion montris ne nur la granda konflikto inter pluraj EU-registaroj pri la iraka milito, sed multe pli draste, ĉar (ŝajne) malgrave la kurioza konflikto inter Berlino kaj Romo pri germanaj turistoj. Kvankam ĉiujare centmiloj da germanoj turismas en Italio kaj dekmiloj da italoj plu vivas en Germanio, ili ne interkompreniĝas pro manko de komuna lingvo, tiel ke stereotipoj kaj antaŭjuĝoj ne povas malaperi. Tio validas por la rilatoj inter tre multaj EU-landoj.

Tial EU ankaŭ per tiu ĉi reformeto ne atingos la celon „civitan-proksimeco”; civitanoj sen komuna lingvo, sen ebleco vere interkomuniki restos malproksimaj unu al alia, fremduloj. Fremdaj al ili same restos EU mem, ĝiaj institucioj. Kiu esperis, ke nun, kiam ni havos pli ol 20 diversajn lingvojn en EU, ĝi fine solvos la problemon per komuna lingvo, restas komplete seniluziiĝinta. La dua lingvo por funkciuloj kaj elitoj plu estos la angla, la ordinaraj civitanoj restos mutaj. Vivu diverseco kaj plureco – la unueco proklamata per la konstitucio estas mortnaskito.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019