MONATO

Komputado

APARATARO

Aĉeti tekokomputilon

Pro la relative alta prezo de tekokomputiloj oni devas doni pli da atento ĉe aĉeto de tia komputilo. Facile povas okazi, ke oni elspezas multe da mono por komputilo, kiu ne havas la karakterizojn, kiujn oni fakte bezonas. Tial oni serioze pripensu, por kio oni bezonas la tekokomputilon.

Demandu unue, ĉu vi entute bezonas kunporteblan komputilon. Ĉu vi bezonas ĉiujn kapablojn de la komputilo, kaj ĉu por vi estas vere grave, ke ĝi estu kunportebla? Se vi bezonas komputilon nur por konservado de mallongaj tekstoj aŭ telefonlibro, eble sufiĉas malpli multekosta poŝkomputilo. Iuj poŝkomputiloj ebligas eĉ registradon de sono kaj krozadon tra Interreto.

Se vi tamen plu deziras tekokomputilon, pripensu, kiel vi uzos ĝin. Ĉu por laborado per tekstoprogramo aŭ tabelkalkulilo? Ĉu por prezentaĵoj? Ĉu por legado de TTT?

Pensu unue pri la grandeco de la komputilo. Plej ofte la ekranoj grandas je 14 aŭ 15 coloj diagonale, sed ekzistas ankaŭ malpli grandaj. Se vi planas ofte kunportadi la komputilon, elektu malpli grandan.

Dua konsidero estas la procesoro, de kiu forte dependas la prezo. Pli rapida procesoro foruzas pli da elektro, do, se por vi ne tiom gravas la rapido, elektu malpli rapidan komputilon, kies piloj daŭros pli longe.

La prezo de memoro multe malaltiĝis kaj ne plu tiom influas la prezon de komputilo. Ne prenu malpli ol 64 MB, kaj prefere estu 128 MB. Se vi planas okupiĝi pri komplikaj taskoj, prenu pli da memoro.

Ekzistas du specoj de likvakristala ekrano: DSTN kaj TFT. La komputiloj kun DSTN-ekranoj povas kosti multe malpli, sed la kvalito de la ekranbildo estos malpli bona. Se vi ne planas labori pri grafiko, sed ĉefe pri tekstoj aŭ aliaj aferoj, kiuj ne postulas altkvalitan bildon, DSTN-ekrano povas taŭgi. La kutima distingivo de hodiaŭa tekokomputilo estas 1024 x 768, kio ja sufiĉas por la plej multaj taskoj.

Ankaŭ la klavaro estas grava parto de tekokomputilo. Malgraŭ la malpli granda spaco, la klavaro devas havi ĉiujn bezonatajn klavojn kaj bone funkcii.

Se vi kutimas labori per tabla komputilo, vi bezonos iom da tempo por kutimiĝi al komputilo sen normala muso. Feliĉe, al ĉiu tekokomputilo eblas ligi ankaŭ normalan muson, se vi havas sufiĉe da laborspaco. Tamen, se vi uzas kiel tablon la proprajn genuojn, tiu eblo ne tre helpas. Elektu do aparaton, kies integra muso plaĉas al vi.

Ne indas aĉeti tekokomputilon sen KD-legilo kaj sufiĉe granda disko. Hodiaŭ oni vendas tekokomputilojn kun almenaŭ 10 GB da disko, KD-legilo kaj disketilo. Novaj komputiloj normale enhavas ankaŭ modemon kaj retkarton.

Se vi planas uzi la komputilon por prezentadoj, atentu, ke ĝi havu kroman ekrankonektilon por ligi ĝin al projekciilo.

Gravas ankaŭ la konstrukvalito de la tuta komputilo. Oni verŝajne uzos ĝin en diversaj ne ĉiam bonaj laborkondiĉoj, ekzemple kun humideco, kaj eble okazos iuj frapoj. Atentu do la ĝeneralan aspekton de la skatolo kaj kovrilo kaj la kvaliton de la plastaĵoj.

Se vi jam decidis elspezi pli da mono por tekokomputilo kompare kun tabla komputilo, ankoraŭ iom da rimedoj por pli bona tekokomputilo verŝajne utilos.

Zoran ĆIRIĆ

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019