MONATO

Politiko

KATALUNIO

Surprizaj rezultoj

La 25an de majo okazis municipaj balotoj en Katalunio. Ili aparte interesas pro la antaŭviditaj fruaŭtunaj naciaj balotoj kaj la viglega politika vivo de la lastaj monatoj: ne senkiale la partopreno videble kreskis kompare kun la antaŭaj elektoj.

Oni prognozis antaŭenpuŝon de la maldekstraj partioj fronte al perdoj de la regantaj dekstraj Convergencia [konverĵénsia] i Unió („konverĝo kaj unuiĝo” [CiU]) kaj Popola Partio (PP). Ĉefe pri ĉi tiu lasta, oni scivolemis pri forto de la skurĝo pro ĝia ekonomia politiko (ĝenerala striko en junio 2002), malkompetenta agado en la sinko de la petrolŝipo Prestige antaŭ la galega marbordo (novembro 2002), kontraŭekologia plano transfluigi akvon el rivero Ebro suden kaj, laste sed ne balaste, la plenan engaĝiĝon de la hispana registaro de PP por la milito en Irako (rekordega 1,5-miliona manifestacio en Barcelono en februaro kaj centoj da aranĝoj dum pluraj monatoj). En la kazo de CiU jam 24-jara sinsekva regado en la aŭtonoma registaro, en la lastaj jaroj danke al la subteno de PP, esperigis la maldekstrajn vicojn pri komenco de epokfino.

Polemikoj

Tamen el ĉiuj ĉi polemikoj fakte nur la transfluigo ŝajne influis la voĉdonadon: PP bonege eltenis, eĉ kresketis en Barcelono kaj Ĝirono. Ĝi, male, estis preskaŭ forbalaita el la Ebro-delto, la sola kampara regiono en Katalunio, kie ĝi havis rimarkindan subtenon. CiU malkreskis du poentojn, sed malpli ol sia kontraŭulo, la Socialisma Partio. Ĉi-lasta, kvankam kiel ĉiam komforte gajninta la municipajn elektojn, senteble perdis subtenon. Gajnis la malpli grandaj: la verdruĝuloj (denove kandidatiĝintaj unuece, post pasintbalota fiasko) kaj ĉefe la sendependistoj, kiuj fariĝis la tria partio, venkis en kelkaj mezgrandaj urboj kaj eniris por la unua fojo en diversajn magistratojn de la barcelona ĉirkaŭurbo.

Aparte ekzemplodona montriĝas la rezultoj en Barcelono: maldekstro plu gajnas per unu magistratano, tamen socialistoj perdis kvin (el 20) favore al siaj du partneroj (nun, po kvin); dekstre, voĉo el katalunisma CiU transiris al porhispana PP (tio tute ne signifas, ke la voĉdonintoj moviĝis nur interne de tiuj tendaroj, sed por detalaj analizoj ankoraŭ mankas informoj). Malmultaj urboj ŝanĝos la regantan partion, sed socialistoj devos multe pli marĉandi por kapti nemalhaveblajn subtenojn.

Rasistaj listoj

Kvankam ĝi restas la kvara laŭ preferoj, apenaŭ superanta la ruĝverdulojn, PP pruvas, ke ĝi atingis en la lastaj jaroj firman grundon en Katalunio, ĉefe en la periferiaj kvartaloj barcelonaj kaj la ĉirkaŭurbo, en hispanlingvaj laboristaj medioj. Laŭ la analizistoj, ĝi ŝuldas senteblan subtenon pro ties laŭta kritikado de laŭdira urba malsekureco kaj ĝiaj kampanjoj ligantaj eksterlandan enmigradon kaj krimadon. Nehazarde en tiuj balotoj elektiĝis por la unua fojo, kvankam treege minoritate, iuj rasistaj listoj en pluraj kamparaj urbetoj. Tamen, samtempe la naciisma politiko de PP, ĉefe sed ne sole en Eŭskio kaj en la roko Lejla, efikis kiel katalizilo por la duobligo de la sendependismaj voĉdonoj, plej verŝajne surbaze de la junaj elektantoj, pli videblaj ol en aliaj okazoj en la balotejoj: la nuna streĉa politika vivo en Katalunio tute malsimilas al la preskaŭa marĉo de antaŭ kelkaj jaroj.

La rezultoj starigas grandan demandon pri la oktobraj balotoj: por la unua fojo CiU ne prezentos kiel kandidaton Jordi Pujol [ĵordi puĵól], la prezidanton ekde 1979; tamen la surprize bona rezisto de la dekstra bloko kredigas, ke ĝi povos plu regi.

Hektor ALOS i FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019