MONATO

Moderna vivo

BESTO-PROTEKTADO

Elefantoj ne forgesas ... kaj ne forgesitas

Dum la dua mondomilito la japana armeo ordonis, ke ĉiuj danĝeraj bestoj en zoologiaj ĝardenoj kiel tigroj, leonoj kaj elefantoj estu mortigitaj: estus danĝere, se tiuj forkurus dum aeratakoj. Tial ĉiuj elefantoj krom du malaperis el Japanio.

Post la milito revenis elefantoj el aziaj landoj, ĉar la geknaboj ilin ŝatas. Nun en Japanio vivas 71 elefantoj, inter kiuj 12 estas pli ol 50-jaraj. La elefanto nomata Suŭako, kiu vivas en Koobe, estas 60-jara: ŝi ne plu kapablas multe paŝi; Haruko en Tennooĵi, Oosaka, estas 55-jara: ŝia nova ĉambro estas ekipita per vaporkuirilo por moligi manĝaĵojn; kaj Hanako en Inokaŝira, Tokio, estas 56-jara: ŝi perdis preskaŭ ĉiujn dentojn, do oni donas al ŝi bulojn, kiuj estas faritaj el pecigitaj junaj herboj.

En 1950 Kikuko kaj en 1954 Akiko, naskitaj en Tajlando, venis al Hanŝin-parko en Oosaka. Ili estis heroinoj por la infanoj dum 50 jaroj. Sed oni decidis fermi la parkon en marto pro financa problemo. Oni petis de zoologiaj ĝardenoj tra Japanio, ke la elefantoj estu ie akceptitaj, sed neniu favore respondis. Malfacile estas akcepti maljunajn elefantojn: oni bezonas pli da mono por provizi apartajn manĝaĵojn kaj alian prizorgadon.

Subvencio

Tamen, feliĉe, estas konstruata elefanta maljunulejo kun 600 m2 da promenejo en arbaro apud urbo Kacuura en gubernio Ĉiba. Sakamoto Sajuri intencis malfermi ĝin, kiam naŭ elefantoj en ŝia privata Elefantujo de Iĉihara maljuniĝos, sed, laŭ la peto de Hanŝin-parko, ŝi decidis malfermi ĝin pli frue. Ŝi ricevos subvencion de kelkdek milionoj da enoj por prizorgi la du elefantojn el Hanŝin-parko ĝis ilia morto.

Samkiel maljunaj homoj, elefantoj foje malfacile adaptiĝas al siaj novaj cirkonstancoj. Pro tio la du elefantoj iros kune al Ĉiba. Diris Cuĵihara Saburoo, kiu prizorgas dum 25 jaroj la du elefantojn: „Mi esperas, ke duope ili ne sentos sin solecaj, sed mi dezirus, ke ili finu sian vivon ĉi tie en sia hejmo”. Li restos kun la elefantoj en la nova hejmo, ĝis ili alkutimiĝos al sia nova vivo.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019