MONATO

El mia vidpunkto

Propagando danĝera

Ni ankoraŭ ne scias, kiom danĝera vere estas la nova grava malsano „netipa pneŭmonio”, konata de nur kelkaj monatoj ankaŭ sub la siglo „sarso” (Sever-Akuta Respira Sindromo). Monda Organizaĵo pri Sano jam plurfoje devis korekti indikojn, statistikojn kaj prognozojn pri sarso, kiu povus fariĝi simila plago kia estis (kaj ankoraŭ estas, en vastaj partoj de l' mondo) aidoso. Kontraste al ĝi, kies viruso dum longa tempo, eĉ multaj jaroj, povas ripozi en infektita korpo ĝis homo severe malsaniĝas kaj mortas, la sarso-viruso evidente efikas multe pli rapide. Sole en Ĉinio ĝis mezo de majo mortis jam preskaŭ 300 homoj, pli ol 5000 suferas pro netipa pneŭmonio.

Rapida disvastiĝo

Certe, sarso ankoraŭ ne atingis la dimension de aidoso, tamen paraleloj al tiu alia „moderna pesto” estas frapaj: Ambaŭ malsanoj disvastiĝis fulmrapide pro tutmondiĝo de pasaĝer-trafiko (precipe avia), tiel ke unu sola malsanulo infektis en kanada urbo Toronto centojn da homoj, ene de nur kelkaj semajnoj mortis 16 homoj. Dua paralelo estas, ke medicinistoj staras vid-al-vide al tute nova fenomeno kaj senspire serĉas kaŭzojn de la pulm-malsano por eble trovi kurac-metodon, kaj neniu scias, kiam eble oni havos rimedojn protektajn kaj medikamentojn. Dume oni devas kateni infektitojn en kvaranteno kaj ankoraŭ ne povas tute certe diagnozi; timigitaj kunhomoj provas protekti sin per probable ne-efikaj buŝ-nazaj masketoj.

Sed eble plej frapa paralelo al aidoso estas, ke ankaŭ pri sarso oni komence provis silenti, mensogi, kamufli, trompi. Tion precipe praktikis ĉinaj instancoj, kvankam supozeble en tiu lando troviĝas fonto de netipa pneŭmonio. La komunisma reĝimo, kiel dum tempo de Stalino kaj Maŭ Zedong, timis la veron kaj preferis propagandon. Kio ne plaĉas al la reĝimo, simple ne devas esti – ne devas esti sciigata. Tamen, ankaŭ sekve de tutmondiĝo, kaŝado de faktoj hodiaŭ ne plu estas tiom simpla kiom dum glora komunisma pasinteco. Kiam la nova registaro sub partiestro Hu Jintao ekkonis, ke ne plu eblas kaŝi la veron, li maldungis la ministron pri sano kaj promesis honestan informadon.

Falsa heroeco

Kion ni tamen vidas, estas nova maniero de propagando: La heroa reĝimo kun heroaj civitanoj heroe batalas kontraŭ la malsano – Hu parolis pri „popolmilito” kontraŭ sarso. Ĉu li vere kredas, ke tiel Ĉinio povos reakiri la perditan kredindecon? Anstataŭ finfine reformi sian informan kaj komunikan politikon, Pekino provas trompi mondvastan publikon pri la veraj problemoj de la lando. Tio forte memorigas pri kelkaj reĝimoj en Afriko, kie ekaperis aidoso, kiuj ĝis hodiaŭ simple neas ekziston de la imun-malsano kaj rifuzas doni medikamentojn al siaj civitanoj.

Tamen, ne decas nur montri per akuzaj fingroj al Azio aŭ Afriko pro tia kaŝemo. Ne multe alimaniere agis kaj reagis la sovetia reĝimo post la terura nuklea katastrofo de Ĉernobilo kaj eĉ okcidentaj, demokrataj registaroj en kompareblaj okazoj. Rememoru nur, kiom longe la registaro en Londono provis nei la problemon de bovofrenezo, kvankam jam miloj da bestoj estis infektitaj kaj la malsano atingis aliajn landojn. Pro timo perdi ekonomian profiton, registoj preferas mensogi anstataŭ tuj informi ĉiujn pri riskoj kaj danĝeroj. Se al fakuloj mankas veraj kaj detalaj informoj, ili ne povas rapide reagi, kaj tiel perdas valoran tempon por eventuale redukti disvastiĝon de antaŭe nekonata malsano.

La aktuala kazo de sarso, krom ĉiuj aliaj malbonaĵoj, estas granda malsukceso por Ĉinio, kiu perdis reputacion kaj kredindecon. Pri tio ne kulpas sarso, sed la reĝimo mem, kiu montriĝis ankoraŭ nekapabla por veraj reformoj. Jam Pekino sentas koncernajn efikojn pro nuligitaj kongresoj kaj konferencoj, prokrastitaj negocoj kaj investoj de eksterlandanoj. Sovetio (nun Rusio) iom post iom lernis post la katastrofo de Ĉernobilo; eble ankaŭ Ĉinio nun iom post iom lernos el eraroj de propagandaj stultaĵoj. Estus pli heroe, tuj informi popolon kaj mondon pri tiom danĝera malsano.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019