MONATO

El mia vidpunkto

Papo kontraŭ kristano

Kiel oni liberigas popolojn el jugo de despotoj? Ĉu vi memoras la metodon de iu antaŭe preskaŭ nekonata polo, kiu dum la pasinta jarcento sukcesis en tia liberigo? Estas (romkatolika) papo Johano Paŭlo la 2a, kiu sole per la potenco de l' vorto kapablis faligi sen sangelverŝo unu totalisman reĝimon post alia. Li postulis homan dignon, homajn rajtojn kaj liberecon por poloj kaj aliaj orienteŭropaj popoloj. Unue devis cedi diktatoroj en Pollando, sekvis ĉiuj aliaj tiel nomataj socialismaj landoj, ĝis fine falis fifama Berlina Muro kaj eĉ granda Sovetio mem. Ĉiuj tiuj revolucioj, per kiuj liberigis sin la popoloj, estis pacaj, escepte de Jugoslavio kaj Rumanio (sed tio havis apartajn kaŭzojn).

Liberigo per murdo

Tute alian metodon elektis alia kristano, George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ]: la usona prezidanto liberigas la irakan popolon de la despoto Sadam Husajn per sangoplena milito. Laŭ sia absurda logiko do li murdas popolon por tiel liberigi ĝin – kiom post-genocide la mortigitaj irakanoj ĝojos kaj dankos al Bush pro libereco, kiun ili povos ĝui en islama ĉielo. Pia Bush, kun sia brita lakeo, same pia kristano Tony Blair [teŭni blea], agas laŭ propra deklaro („Dio benu Usonon!”) same en la nomo de sama (kristana) dio kiel la papo. Strange, ke tiu ĉi papo tamen akre kondamnas la Bush-militon same kiel pli ol 80 elcentoj de ĉiuj kristanoj de l' mondo. Li memorigis la usonan prezidanton tuj post milit-komenco pri „grava respondeco antaŭ dio kaj konscienco”.

Milit-krimo

Sed la usonan prezidanton impresas nek la vortoj de l' papo parolanta en la nomo de dio kaj unu miliardo da katolikoj, nek la amasaj protestoj tutmonde, nek la unuanima verdikto de fakuloj pri internacia juro, ke tiu ĉi milito estas krimo; militkrimulo Bush asertas, ke la milito estas justa kaj necesa por protekti la usonan popolon, faligi despoton kaj liberigi Irakon, por tiel alporti demokration al ties popolo. Por pravigi sin, li listigas aron da absurdaj argumentoj. Por displuki kaj refuti ilin ne necesas scioj de fakuloj pri internacia juro; sufiĉas normala homa prudento. Jen nur kelkaj elstare absurdaj argumentoj:

Origine Bush asertis, ke la buĉisto de Bagdado posedas amasdetruajn armilojn (kemiajn, biologiajn kaj baldaŭ nukleajn) kaj tial oni devas militi, por neniigi tiujn batalilojn (liveritajn parte de Usono). Ĝis la momento, kiam mi skribas tiujn ĉi liniojn, nek UN-inspektoroj nek usonaj soldatoj trovis ilin. Absurda situacio: kiel oni pruvas, ke oni ion ne posedas? Se Bush asertus, ke mi havas danĝeran poŝtranĉilon kaj kaŝis ĝin ie en mia vasta ĝardeno, kiel mi povus pruvi, ke mi ne posedas poŝtranĉilon? Kaj se mi posedus, kiom da tempo necesus por trovi la kaŝitan danĝeran trezoron? Trankvile do mi povas mensoge aserti, ke mi ne posedas. Tio memorigas min pri groteska helena ekzemplo de logik-paradokso pri greka insulo Kreto. Kretano asertas: „Ĉiuj kretanoj mensogas!” Logike do, ankaŭ tiu kretano mensoge asertas tion; sed se li mensogas, ne ĉiuj kretanoj mensogas, do eble ankaŭ li ne mensogas. Sekve li diras la veron kaj tamen ĉiuj kretanoj mensogas, do ankaŭ li ... ktp senfine.

Amasdetruajn armilojn tutcerte posedas pluraj aliaj landoj de l' „akso de malbono”, ekzemple Nord-Koreio, same Pakistano kaj Hindio, Rusio kaj Israelo, Francio kaj Britio. Certe Usono ne devas senti sin minacata de amikaj atom-ŝtatoj, sed kio estas pri la aliaj? Kial Bush ne invadas Nord-Koreion? Ĉu eble li atakis Irakon ĝuste pro tio, ke Sadam ne posedas amasdetruajn armilojn?

Kiu minaco?

Alia argumento el Vaŝingtono, ĉefurbo de Absurdistano, estas ke Bush devas defendi Usonon kontraŭ Sadam. Sed Irako dum la pasintaj dek jaroj atakis neniun, ankaŭ ne Usonon, eĉ ne minacas la foran landon. Neniu lando najbara timas agreson de Irako nuntempe, ĉar – kiel antaŭmilite usonaj militistoj mem diris aplombe – la iraka armeo estas ege malforta kaj oni dum Blitzkrieg (= fulm-milito, germanlingva nocio aplikita de alia despoto, Adolf Hitler) detruos ĝin.

Plia ridinda argumento de Bush estas, ke Irako ignoras UN-rezoluciojn kaj ke nun elĉerpiĝis usona pacienco. Kial daŭras usona pacienco pri Israelo, kiu dum jardekoj ignoras aron da UN-rezolucioj pri okupado de palestina teritorio?

Krome, se temas pri liberigo de popoloj, kial Bush ne militas kontraŭ aliaj despotoj subjugantaj proprajn kaj najbarajn etnojn? Ili abundas en nia kompatinda mondo, tiel ke Usono dum jardekoj povus plenumi tian noblan mision. Eble Bush komencu en Kaŭkazio, kie rusa prezidanto Putin genocide masakras ĉeĉenojn.

Efika propagando

Bush kaj kompanoj eĉ ne hontas prezenti falsitajn dokumentojn por pravigi militon kontraŭ Irako. Neniu argumento, neniu propagando estas tro stulta por ne esti uzata. Tutcerte Sadam estas teroristo; sed same tutcerte li ne organizis la katastrofajn atencojn de la 11a de septembro 2001. Tamen, danke al registara propagando, la plimulto de la usonanoj kredas, ke li kaj ne Osama bin Laden kulpas pri la 11a de septembro.

Neniu el ni povas prognozi, kio okazos post la milito. Bush promesis al la iraka popolo demokration. Ho sankta simpleco! Kun kiuj registoj li establos tie demokration por popoloj kaj klanoj, kiuj neniam kaj neniel spertis demokration kaj eĉ ne komprenas, kio ĝi estas? Papo Johano Paŭlo la 2a predikis demokration por orienta Eŭropo, kaj ties popoloj komprenis la predikon kaj elbatalis ĝin; tamen eĉ tie, ĝis hodiaŭ, demokratio grandparte estas ne jam firme instalita. Kiel tio do povos sukcesi en Irako, bombardita de la plej grava demokratio de l' mondo, Usono, gvidata de milit-krimulo?

Barbareco

Bush anoncis post la atencoj de la 11a de septembro 2001 „krucmiliton”; la krucmilitoj estis barbaregaj. Per la Irak-milito li rekondukis nin al tiu barbareco, en la nomo de demokratio, libereco kaj dio – ĉu io povas esti pli perversa?

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019