MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Forpaso-forumo

En februaro la polico en la urbo Iruma, gubernio Saitama, trovis en apartamento tri junulo-kadavrojn. En la ĉambro troviĝis kvar karbo-fornetoj kaj la fenestroj estis hermetike fermitaj per adhera rubando. Kelkajn monatojn antaŭe, la viro mesaĝis al retpaĝo pri sinmortigo, anoncante, ke li serĉas homojn por kunmorti kun li.

Kazo tia ne unikas. Laŭ la ministrejo pri bonfaro, en Japanio en 2000 sin mortigis 25,4 homoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj, kompare kun 12,0 en Usono, 7,4 en Britio kaj 20,8 en Francio. Dum la pasintaj kvar jaroj mortis propramane 3,5-oble pli da homoj ol pro trafik-akcidentoj. Pli ol 60 % aĝis inter 50 kaj 60 jarojn. Post la 90aj jaroj saltis la nombro de sinmortigoj, certe pro ekonomiaj problemoj.

Morto-motivoj

Novspecaj tamen estas sinmortigoj kun nekonatoj varbitaj per interreto. Ekzistas pli ol 20 000 retpaĝoj pri sinmortigo kaj facile troveblas „avizotabuloj” por tiuj, kiuj volas sin mortigi. Tie legeblas morto-motivoj de junuloj: ekzemple: „Mi ne vizitas lernejon jam du monatojn. Ĉio ŝajnas al mi sensignifa. Revon? Ĝin mi ne bezonas” aŭ „Mi ne povas glate plenumi mian laboron. Mi perdis memfidon por pluvivi”.

Multaj nun opinias, ke Japanio fariĝas mizera lando. Disrompiĝis kutimaj homaj rilatoj, malaperis emo helpi unu la alian. Krome en Japanio gravas konformi: kiam homoj ĉesas vivi samkiel la plejmulto, ekzemple ne plu vizitante lernejon, perdinte laboron, ili fariĝas kaj kredas sin eksternormaj.

La japana socio ne garantias esperon al la junuloj. Germana junulo skribis en ĵurnalo, ke en Japanio li unuafoje vidis senesperajn geknabojn. Junuloj senradike ŝvebas en la socio: neniu donas al ili helpon, eĉ ne mesaĝon, ke ĉiuj kunlabore ŝanĝu la socion. Ŝajnas, ke Japanio nun staras sursojle de „pereo”, ĉar junuloj sen espero alportos nenion al la socio.

HORI Yasuo/pg

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019