MONATO

Moderna vivo

EŬROPA UNIO

Dio en la konstitucio, diablo en la detaloj

La malneta konstitucia traktato ellaborata de la Konvencio pri la Estonteco de Eŭropo generis fervoran aktivadon. La amendoproponoj, kiujn konvencianoj submetis en februaro nur pri ĝiaj 16 unuaj artikoloj, atingis la impresan nombron 1038. Oni povus fari multajn divenojn kaj vetojn pri tio, kiom el tiuj amendoj fine trovos sian vojon en la netan tekston, kiu laŭatende iĝos ia Granda Ĉarto de la 21a jarcento por ŝtatoj ĉiam pli intime interligitaj sine de Eŭropa Unio.

Nemalmultaj el tiuj amendproponoj traktis temon, kiun ni same povus nomi ĉie-ĉeesta kiel ankaŭ juĝi malkoncerna rilate konstitucion: nome, Dion mem. Ekzemple, 16 diversnaciaj konvencianoj el la plej granda politika forto de la Eŭropa Parlamento, la konservema Eŭropa Popola Partio, proponis adapti formulon el la pola konstitucio. Laŭ ili, „la valoroj de la Unio inkludas la valorojn de tiuj, kiuj kredas je Dio kiel fonto de la vero, justo, bono kaj belo, same kiel la valorojn de homoj, kiuj ne kunhavas tiun kredon sed respektas ĉi tiujn universalajn valorojn kiel ali-fontajn.”

Stumbliga vojo

Nu, la rilato inter Dio kaj ŝtato, inter transmondaĵoj kaj la surtera mondo, fluigis multe da inko tra la jarcentoj. Longa kaj stumbliga vojo kondukis de la faraonoj-dioj de antikva Egiptio ĝis la sekularaj respublikoj, eĉ monarkioj, de la nuntempa Eŭropo. Artikolo en MONATO certe ne donos finofaran baton al tiu diskuto.

La debato pri eksplicita referenco al religio en estonta EU-konstitucio fervore bolas almenaŭ ekde junio 2002, kiam papo Johano la 2a diris en mesaĝo al eŭropa stud-kongreso pri la temo „Ĉu al Eŭropa Konstitucio?”: „Eŭropo ne povas nei sian kristanan heredaĵon, ĉar grandan parton de ĝiaj atingoj en la jura, arta, literatura kaj filozofia kampoj influis la evangelia mesaĝo.... Eŭropo bezonos inspiriĝi, kun kreema fideleco, el la kristanaj radikoj, kiuj difinis la eŭropan historion”.

Estus efektive neeble, kaj ne inde, nei ke kristanismo decide kontribuis al la formiĝo de eŭropa identeco. Tamen sian parton havas ankaŭ judismo, kiun la papo mem nomis „pli aĝa frato” de kristanismo; la tolerema islamo de Al-Andalus*, kiu peris la helenan idearon al Eŭropo; kaj, malpli forte, ankaŭ aliaj religioj. Judismo kaj islamo ĉeestas jam longajn jarcentojn en Eŭropo. Konsiderindas ankaŭ, ke Eŭropo fariĝas ĉiam pli multkultura kaj multreligia, kaj EU-konstitucio devus konsideri ankaŭ tion.

Eĉ pli bone

Konstitucia teksto de ĉi tia graveco devus aŭ trovi trafan vortumon, kiu omaĝu al la kompleta gamo de spirita riĉo en Eŭropo aŭ, eĉ pli bone, neniel mencii spiritajn valorojn. Ĉiuokaze, mencii specifan religion en EU-konstitucio estus diskriminacie por tiuj, kiuj havas malsaman kredon aŭ estas nekredantoj.

Sed, fakte, ĉi tiu temo, kvankam simbole tre grava kaj tial rapide alprenita de politikistoj, gravas nur marĝene. Pli zorgige estas, ke lastatempe tutaj religiaj komunumoj suferas perdon de kredindeco pro misa identigo kun ekstremistoj politikaj, eĉ teroristaj. Kaj tiu religia diskriminacio ne limiĝas al ia „sindromo post la 11a de septembro”.

En la Eŭropa Unio, kiu en sia principaro forte engaĝas sin por homaj kaj fundamentaj rajtoj, en la praktiko tamen ne estas atingita egaleco por la diversaj komunumoj religiaj. Homoj, kiuj apartenas al komunumoj aliaj ol la tradiciaj kristanaj eklezioj, ofte spertas ekskludojn kaj rifuzojn en la labormerkato, eduko kaj aliaj vivokampoj, sole pro foje eĉ nur supozata aparteno al certaj religiaj grupoj. Jen temo kiu meritas, anstataŭ diskutoj plenaj de pasio, studojn de profunda pripenso.

Istvan ERTL
*Vidu la libron de Antonio Marco Botella: Lirikaj perloj de Al-Andalus (Zaragoza: Fundación Esperanto, 1995).

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019