MONATO

Arto

LUKSEMBURGO

Strebo al la efika figuro

Esperantistino Germaine [ĵermén] Hoffmann (1930-) el Luksemburgo kreas kolaĝojn1 el diversaj materialoj. Ŝia artisma kariero estas nekutima: 43-jara dommastrino komencas subite belartan studadon kaj post 11 jaroj sin prezentas al la publiko enkadre de grupa ekspozicio. Kio igis ŝin ekiri tiun vojon? Ĉu la ebleco de sencoplena pasigo de la pli granda libera tempo, ĉu la devigo al memesprimo aŭ la deziro pri artisma sukceso? Eble ĉiuj ĉi tri kaŭzoj, kaj eble plia, kvara ludis difinitan rolon – certa morala devigo komuniki ion pri la mondo kaj pri si mem, ion, kion, laŭ ŝia pritakso, nur ŝi povas esprimi.

Hoffmann ne volis alproprigi al si nur lertecojn de pentristino. Ŝi oferis pli ol dek jarojn de sia vivo por lernado kaj persista laboro por elformi esprimpovon de sia artisma talento.

Du intime ligitajn trajtojn eblas rimarki en la kreaĵoj de la artistino: eksperimentado kaj uzado de diversaj materialoj. Evidentiĝas, ke ŝi ne povas labori en la sterilizita atmosfero de laboratorio. Ŝovante sian manon en la malordon de paperaĵoj, ŝi enprofundiĝas en la vivon mem, irante ĉiam unu paŝon antaŭen. La kreaĵoj de Germaine Hoffmann estas saturitaj de vigleco en ĉiu senco de la vorto.

Ŝi evoluigis kiel rimedon por pervida transformiĝo de siaj pensoj kaj artisma konduto specifan kolaĝ-teknikon. Verŝajne estas plej ĝuste difini ĝin kiel miksan teknikon krean, konsistantan el muntado de pretaj materialoj – pleje gazet-eltondaĵoj – sur la supraĵo de pentraĵo. Ĝi povas esti figura aŭ nefigura, tamen ĉiufoje estas abstrakta kaj ne nur el materialo kaj farbo unu super alia, sed ankaŭ plurtavola.

La pentraĵoj de Germaine Hoffmann pere de esprimivaj rimedoj estas formale simbolismaj kreaĵoj, portantaj iufoje surrealisman signifon. Ne laste pro sia bildeco la kolaĝoj implicas intimecon, tamen ofte ankaŭ ian kaŝitecon.

La malkovro aŭ la ebleco eltrovi, kion la artistino malkaŝas en interparolo, invitas nin eniri tiun imagatan mondon. Longan tempon la penetremo venigas al la imago poezion kaj mitajn figurojn, dum aliokaze pli multe okulfrapas formalaj eroj. En iuj ŝiaj artaĵoj hela koloro aperas sen montri signojn de ŝarĝiteco, en aliaj la imago de movado plias aŭ la formoj implikiĝas, la rigardado iĝas siaspeca kaj miriga. La pentraĵoj havas alian neeviteblan kvaliton: ili „demandas” nin. Ofte ni alfrontas figuron, kiu direktas nin al ni mem, revenigante nin al nia serĉo de respondo. En la kolaĝoj de Germaine Hoffmann la figuro kaptas nian atenton, kaj tiu figuro ofte estas izolita en la malpleno, formita en papera disŝiriĝo, kiu prezentas fajnaĵon kaj iufoje ŝprucigitajn gutmakulojn.

Novaj stilmanieroj de ŝia evoluinta kreado estas izoligo kaj unuigo. La artistino elektis sola ekiri novan vojon, inkluzivante la uzon de vaksa tolo – sagaca forlaso de la unutipa praktiko – kaj la pentradon sur ligno. Germaine Hoffmann strebas esplori kaj apliki la tutan skalon de artismaj lertecoj por krei la efikan figuron. Tiuj klopodoj certigas, ke la belarta formo en ŝiaj artaĵoj starigos komunikadon laŭ natura maniero.

Evgeni GEORGIEV
1. Kolaĝo: komponaĵo el gluitaj elementoj sur ŝtofo, papero, kartono ktp.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019