MONATO

Libroj

Finaj agordoj

Al ĉi tiu antologieto de poeziaĵoj oni devas aliri kvazaŭ al relikvo. Ne ja pro la optimumo de la verstekniko: multaj strofoj estas tre primitivaj, la frazoj estas torditaj, la ritmo kelkfoje estas pene divenebla: sed la plimulto el la poeziaĵoj estis verkitaj antaŭ la unua mondmilito.

Temas pri antologio el sepdek tri poemoj: 45 verkis Stanisław Zygmunt Braun kaj 28 verkis Stanisław Karolczyk, du grandaj personecoj de la pola Esperanto-kulturo, kiuj longe agadis en Lodzo (PL); kaj la lodza filio de Pola Esperanto-Asocio volis omaĝi siajn du elstarajn civitanojn okaze de la 90-jara jubileo de la fondiĝo. (Ĉi tiu antologieto, kvankam recenzata nun, aperis en 1997.) Ili estis du amikoj, kiuj junulaĝe kunfondis Polan Esperanto-Asocion ĝuste en Lodzo, sed ne povis aliĝi al ĝi, ĉar tiutempe en Rusio la plenrajta jura aĝo estis 24 jaroj. Ili do fondis siaflanke samtempe junularan rondon, kaj eldonis bultenon Juna penso.

Karolczyk naskiĝis apud Lodzo en 1890, Braun naskiĝis en Częstohova en 1893, kaj venis baldaŭ al Lodzo. Al Esperanto ili estis allogitaj ankoraŭ en knaba aĝo, kaj jam en 1910 aperis ilia unua kuna poemaro Unuaj agordoj, sub la pseŭdonimoj Wiktor Elski (Braun) kaj Eska (Karolczyk). La poemaro impresis, ja la aŭtoroj estis 17-jarulo kaj 20-jarulo; tuj aperis recenzoj kaj eseoj pri ĝi en Pola Esperantisto, Germana Esperantisto, Universo. Sed la vivo baldaŭ alportis diversajn misaventurojn al la du poetoj pro iliaj socialistaj ideoj, kaj ili devis forfuĝi; Braun estis eĉ arestita plurfoje kaj kondamnita al ekzilo (li revenis nur post amnestio).

La Unuaj agordoj aspektis tamen kiel ekzercoj de poetoj-komencantoj, se komparite al la samtempaj verkoj de Deŝkin, Frenkel, Devjatnin, Schulhof, ĉiuj oriente de Rejno (la poezio de Privat, okcidente de Rejno, havas tute alian inspiron). Kaj bedaŭrinde la poetado de Karolczyk haltas en 1913, do li ne laŭiras evoluon, progreson. Liaj lirikoj restas gipsumitaj: kelkaj vere bonaj, pli multaj ŝablonaj. La poemo Al la Majstro komenciĝas tiel:

De longe sub verda standardo revuloj Por nobla batalas afero, Al ili aliĝas geniaj pensuloj, Neniuj sin sentas ĉe ili fremduloj, Ĉar ĉiujn kunigas espero.

Kaj tamen Karolczyk plu restas movadano, redaktoro de Pola Esperantisto, forte engaĝita ankaŭ post la dua mondmilito; li tradukas abunde el la pola, sed du jam pretaj antologiaj volumoj forbrulas dum la milito; la evoluo de lia verstekniko okazas tra tradukoj, kaj originalajn inspirojn li ne plu trafas. Li tradukas, li redaktas; lia literatura agado favoras lian elektiĝon en la Lingvan Komitaton kaj post la dua mondmilito en la Akademion (la recenzata verko registras sidon de Karolczyk en la Lingva Komitato ekde 1936, evidente preseraro anstataŭ 1926, kiel atestas la tiamaj jarlibroj de la Lingva Komitato; li ĉesis en 1954). En sia redakta kaj editora entuziasmo li ne forgesas la amikojn de la junaĝo: fakte ĝuste al Karolczyk kaj al la komuna amiko Pfeifer ni ŝuldas la antologicelan kunigon de ĉ. 150 poeziaĵoj de Braun (origine estis ducento), kelkaj dise aperintaj, kelkaj restintaj nur manuskripte.

Braun estis tre modesta kaj ne elmontriĝema, kaj ne tro interesiĝis pri siaj poeziaĵoj. La nuna verko ĉerpas el tiuj kolektitaj de Karolczyk, precipe el la jam aperintaj en revuoj. Du studoj pri Braun, de Kalocsay kaj Auld respektive, aperis en Norda Prismo en 1959; Kalocsay nomas Braun „la droninta poeto”, kaj surpriziĝas, ke ekzistas nur poemoj el lia junaĝo. Braun eble ne havas pli fortan inspiron ol Karolczyk, sed vivas pli longe kiel poeto, ĝis 1921, tiel ke li mem retrorigarde kritikas siajn „unuajn agordojn” pro la troa nematureco kaj ŝabloneco de la rimoj. En kelkaj versoj ni trovas la samajn dubojn, kiujn havis Schulhof en Desperanto aŭ kiujn havos Kalocsay en En amara horo:

Ĉu sole iaj histori-fosistoj prezentos al la taga lum' rakonton pri ni, pasintaj jam, esperantistoj, kiuj pupilon fiksis en Estonton, kiuj kredis, ke per laborad' ilia formiĝos unu rondo familia? ....... Ĉu intereson fuĝan aŭ kortuŝan profundan vekos la fiaska sorto, se nian ardan revon en la kuŝon subteran metos kun ni nia morto, aŭ eĉ el tombo nia senŝancelo al posteuloj brilos kiel celo?

Kaj en Fremda kanto ni trovas eĉ pli fortajn reeĥojn de la Schulhof-a Kanto de l' sklavo:

Ĉar ĉiam koro, en ega turmento, Je foj' unua katenojn eksentis - Orelon trafis via „nova sento” Kaj malesperon por ĉiam forventis, Donante kredon, lingvo de l' Espero, Ke ne pereis justec' sur la tero!. Pri la poemo Plendo diras Kalocsay en sia eseo: „Laŭ mia opinio ĝi estas, el arta vidpunkto, la plej granda poemo de la unua periodo de nia poezio.” Jen ĝiaj unuaj versoj, kiel aperantaj en la nun recenzata volumeto:

Sola mi estas ..., ho mi estas sola, kiel ĉi-kruco ĉe la vojo pola. kiel ĉi-kruco kun Dia turmento nigre pentrita sur la firmamento ... Pasis la revoj, pasis sonĝoj belaj, Ikaraj flugoj, migroj alĉielaj - Sur ĉi-vojiro kiel peza ŝtono Sola mi restis sur de l' voj' duono

Kalocsay, kiel ofte alikaze, iel „korektas”, cele al siagusta plibonigo, la versaĵojn de aliaj; tial estas aparte interese kompari la supran tekston de Braun kun tiu aperinta en Norda Prismo modifita de la hungaro.

Ĉe Karolczyk ni trovas kelkajn ampoemojn, sed ne retrorigardajn: li ĉesis tro frue en sia poetado por montri priploron; male, Braun versas dum ankoraŭ preskaŭ plena jardeko, sed malpli intense. Sed ankaŭ li haltas en sia poetado malpli ol 30-jara, kaj tamen travivos la militon, kaj mortos en 1956. La eseo pri Braun de Auld en Norda Prismo entenas intervjuon ĝuste kun Karolczyk, kiu estis tiam kolektanta la versaĵojn de Braun cele al antologio. Do pri ambaŭ poetoj estis rea interesiĝo post ilia morto: ne nur aperas kelkaj iliaj poemoj en la Esperanta Antologio, sed ankaŭ la Krestomatio de Szerdahelyi dediĉas al ili plenajn paĝojn. La nuna antologio forte kontribuas al la kono de du poetoj konataj preskaŭ nur pro Unuaj agordoj; nu, agordoj estis pluaj, kaj pli belsonaj.

Carlo MINNAJA
Stanisław Braun, Stanisław Karolczyk: Poeziaĵoj. Pola Esperanto-Asocio, Filio en Lodzo, 1997. 96 paĝoj broŝuritaj. ISBN 83-908340-0-6.
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019