MONATO

Leteroj

Israelanoj instruis terorismon

En MONATO 2003/11, p. 11, linio 3, legeblas „en longa ĉeno de sabotadoj (eksplodigoj) kontraŭ Israelo”. La terorismon la arabaj palestinanoj eklernis de la judaj palestinanoj, kiuj de 1945 ĝis 1948 efektivigis „longan ĉenon de sabotadoj” kontraŭ la britoj, kiuj de post 1918 ricevis de la tiama Ligo de Nacioj mandaton por administri tiun eksan turkan posedaĵon. La atakoj kulminis la 22an de julio 1946 per la eksplodigo de hotelo King David (Reĝo Davido) en Jerusalemo, kiu estis la ĉefstabejo de la britoj.

La estro de la sekreta juda armeo Irgun, Menaĥem Begin, deklaris la postan tagon, „ke la forto de la eksplodo superis ĉiujn niajn esperojn” (76 mortintoj, 46 vunditoj kaj 29 malaperintoj). Tio ne malebligis, ke li iĝis ĉefministro de Israelo en 1977 kaj ricevis en 1978 la nobelpremion pri paco, kune kun la egipto Anŭar Sadat. Nostalgie, la subskribinto pensas pri Teodor Herzl, la fondinto de cionismo, kiu revis, ke Palestino iĝu multkultura paca lando. Ĉu la sabraoj (denaskaj israelanoj) jam legis lian libron Altneuland (Malnova novlando)?

Hélène FALK
Belgio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019