MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Damnita komputilo! Diabla Interreto!

Leginte la enkondukon Lingvopolitiko de Stefan Maul en MONATO 2002/12, p. 5, mi profunde simpatias kun li pro liaj komputilaj problemoj. Ankaŭ mi estis plurfoje viktimo de interretaj virusoj sed fidis, ke kontraŭvirusa programaro solvos la aferon. La programo, kiun mi instalis por protekti min, estas verkita en la angla lingvo, kiun mi bone komprenas – la usonanglan komputilan ĵargonon tamen nur parte.

Brokantan komputilon mi aĉetis unue nur post multe da cerbumado. Ĝi apartenis al lernejestro, kiu instalis valorajn programojn, inkluzive de plurlingva tekstoprilaborilo. Kvankam pasis multe da tempo, ĝis mi lernis efike uzi la komputilon, mi estis tamen ravita kaj tute ĉesis uzi skribomaŝinon. Mi komencis korespondi per Interreto, kio dum la unuaj jaroj kaŭzis al mi neniajn problemojn.

Streĉo

Poste mi akiris pli rapidan komputilon kun Vindozo 95. Pri la programaro mi estis kontenta, sed mi komencis sperti gravajn problemojn pri Interreto. Dum la lasta jaro miaj zorgoj kreskis kaj mi timis, ke la streĉo (kiun mi ne povas toleri) malsanigos min. La unua ĝeno devenis de t.n. „spamo” – t.e. nedezirataj retpoŝtaĵoj. Ĉiusemajne mi ricevis centojn da „spamaĵoj” ĉiaj: pri usonaj produktoj, kuracistoj kaj dentistoj en Kalifornio, ferioj en Disneyland, adolta kaj infana pornografio, asekuro, ktp. Mi instalis kontraŭspaman programaron Spamkiller, kiu kostis 40 dolarojn, tamen ĝi protektis nur kontraŭ malgranda nombro da relative senofendaj mesaĝoj.

Spamo ne estis mia sola ĝenaĵo. Tiam komenciĝis virusaj atakoj. La kontraŭvirusilo de Norton detruis kelkajn malpli gravajn virusojn kaj riparis du-tri difektitajn dosierojn: sur la plej gravajn ĝi ne efikis. Konato komputilista diris, ke la virusoj devenas de miaj amikoj, kiuj certe senscie ricevis virusojn, kiuj uzis iliajn komputilajn adresarojn. Mi estas konvinkita, ke li pravas: unu el la plej venenaj virusoj, kiujn mi ricevis, venis ene de listo de membroj de UEA. Alia konsistis el nedezirata pornografia materialo el Pollando.

Katastrofa

Mi devis dufoje porti la komputilon al riparejo: la kosto de la riparado estis granda por homo, kiel mi, kiu ne plu ricevas monatan salajron. La unuan fojon mi sukcesis rehavigi al mi la plimulton de miaj programoj kaj dosieroj, sed kelkajn mi ne plu retrovis. La dua fojo estis preskaŭ katastrofa: multon mi perdis por ĉiam. Pri Interreto mi estas komplete seniluziiĝinta.

Por protekti mian komputilon mi provis elfiltri ĉion, kio estis en la angla lingvo aŭ usondevena. Ne eblas tion fari. Mi plurfoje ŝanĝis interretajn servilon kaj retadreson, sed vane. Fine mi decidis ne plu ricevi retmesaĝojn. Nuntempe mi uzas Interreton nur por sendi mesaĝojn, serĉi informojn kaj rezervi aviadilajn fluglokojn. Kompreneble tio ne estas vera solvo. Se ĉiuj, kies retadresoj troviĝas en mia komputila adresaro, samon farus, oni sendus mesaĝojn, kiujn neniu legas. Tiel la tuta sistemo ne plu funkcius – kio apenaŭ estas mia problemo.

Pornografio

Kie mi loĝas, estas kontraŭleĝe rigardi per tuttera teksaĵo infanpornografion kaj materialon, kiu povus esti uzata por terorismo. Kelkfoje materialo tia aperas kontraŭvole kaj eniras la komputilan memoron. Lastatempe anglo estas arestita pro tio, ke la disko de lia komputilo enhavis pornografiaĵon pri infanoj; same okazis al instruisto en mia urbo. Ĉu tiuj homoj kulpas, intence elŝutinte pornografiaĵojn, mi ne scias. Tamen tiel la propra komputilo kapablas atesti kontraŭ la posedanto pro krimo, pri kiu iu alia respondecas.

Por mi, la risko uzi komputilon nun tro grandas. Interreto kaj tuttera teksaĵo fariĝis drogaĉoj: en la malnova greka la vorto farmakon signifis kaj kuracilon kaj venenon – samtempe utilan kaj danĝeran. Do se oni ion pridubas, prefere evitu. Tiu ĉi mirinda ilo, kiu povus esti uzata por kulture riĉigi la homaron, estas akaparita de fiuloj. Sed homoj ĉiam emas uzi siajn inventaĵojn ne por sed kontraŭ siaj kunhomoj. Damnu! Damnu! Damnu!

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019