MONATO

El mia vidpunkto

Jur-renverso

Germanaj sekretaj servoj havas pruvojn, ke teroristo Osama bin Laden kaŝas sin en Berlino, oni scias tamen nur en kiu kvartalo sed ne en kiu domo. La ĉefo de l' urba polico ordonas bombardi la kvartalon, por tiel kapti aŭ elimini la teroriston. 500 loĝantoj, inter ili multaj infanoj, estas mortigitaj, Osama bin Laden sukcesas fuĝi. La ĉefpolicano deklaras, ke spite al tio la bombardo estis granda sukceso, ĉar oni mortigis ankaŭ kelkajn kunulojn de la ĉefteroristo, forpelis la aliajn, tiel ke la kvartalo nun estas liberigita de terorismo.

Fikcio kaj realo

Kio okazus, se tiu ĉi raporto ne estus fikcia sed reala? Kompreneble sekvus mondvasta abomeno, la ĉefpolicanon oni akuzus pro murdo. En nia reala mondo ne estis kvartalo de Berlino sed Afganio, kiun oni (t. e. okcidentaj landoj sub gvido de Usono) bombardis; mortis 5000 civiluloj, inter ili multaj infanoj; Osama bin Laden povis fuĝi kaj ĝis hodiaŭ ne estas trovita. Tamen Usono deklaris, ke estis granda sukceso, ĉar oni liberigis Afganion de talibano. Neniu akuzas Usonon (kaj la kunmilitintajn ŝtatojn).

Se vere temus pri liberigo de Afganio, jam jarojn antaŭe Usono devus militi kontraŭ talibanoj, ĉar la kruelaĵoj de tiuj ekstrem-fundamentistaj islamanoj (malavare subvenciitaj de Usono) delonge estis konataj. Sed, kiel deklaris la usona ministro pri eksterlandaj aferoj komence de la milito, faligi la talibanan reĝimon ne estis la celo sed nur rimedo, por tiel kapti Osama bin Laden.

Lerni de Israelo

En marto de 2002 la usona registaro aperigis la jaran raporton pri homaj rajtoj. En ĝi ampleksa ĉapitro ĉiam temas pri „arbitraj kaj kontraŭleĝaj mortigoj”. Tiun jaron Usono denuncis la israelan armeon, ĉar ĝi mortigis 33 supozatajn palestinajn teroristojn en la okupita teritorio kadre de „likvida politiko”, kiel eŭfemisme oni nomas tian murdadon. Komence de novembro de l' sama jaro per raketo el aviadilo Usono eksplodigis aŭtomobilon en Jemeno, en kiu mortis ses teroristoj de Al-Kaida, inter ili viculo de Osama bin Laden – do ekzakte laŭ metodo aplikita de la israela „likvida politiko”. La usona vicministro pri defendo laŭdis la „tre sukcesan” operacon. Parolisto de prezidanto Bush [buŝ] diris: „Se temas pri teroristoj, kiuj volas mortigi nin, la prezidanto defendas kaj protektas Usonon.” Kiam ĵurnalisto demandis, ĉu do Usono ne plu kontraŭas la israelajn kontraŭleĝajn mortigojn, parolisto de la prezidanto diris: „Nia politiko rilate al la israela-palestina konflikto ne ŝanĝiĝis.” Per aliaj vortoj: se du agas same, ne estas sama afero – israela armeo krimas, usona ne. La sveda ministro pri eksterlandaj aferoj Anna Lindh kritikis: „Ankaŭ teroristojn oni devas trakti kongrue kun internacia juro. Alikaze ĉiu lando povas komenci ekzekuti tiujn, kiujn ĝi taksas teroristoj.”

Malamikoj

Usono instalis krome novan jursistemon por (pli ĝuste: kontraŭ) teroristoj. Kaptitajn 600 talibanojn kaj membrojn de Al-Kaida ĝi enkaĝigis simile al bestoj en Guantanamo (sur Kubo), ilin oni deklaris illegal enemy combatants, t. e. kontraŭleĝaj malamikaj batalantoj; ili do havas juran statuson nek de militkaptitoj nek de krimuloj, do ankaŭ ne ĝuas koncernajn rajtojn laŭ nacia kaj internacia juro. Ili restas kaptitaj sen advokato, sen proceso, sen juĝisto, sen kontakto kun parencoj tiom longe, kiom plaĉas al Usono, pli precize al usona prezidanto, ĉar (laŭ klarigo registara) la prezidanto mem decidas, kiu estas tia „malamiko” kaj kiom longe.

De defendo al prevento

Konforme Bush ŝanĝis ankaŭ la strategion: nun Usono rajtas je preventa milito. Tio signifas, ke oni povas ataki iun ajn landon, se la prezidanto nomas ĝin malamika al Usono, ankaŭ se tiu lando ne atakis Usonon aŭ usonanojn (aktuale: Irako). Li konvinkis pri tiu ĉi nova strategio ankaŭ la membrojn de NATO, kiu nun ne plu estas nura defenda alianco sed ataka; nova intervena trupo povos ekmiliti ie ajn en la mondo. Konsekvence ĉiuj ministroj, kiuj ĝis nun nomis sin „defendaj”, estonte devus titoli sin „milit-ministroj”.

Kiel ajn, nun do estas klare, kial Usono tiom timas kaj verve kontraŭbatalas la mondan tribunalon. Ĝi estas en tio en bela kompanio de aliaj protagonistoj de internacia juro kaj homaj rajtoj, ekzemple Rusio, kiu deklaras ĉiun ĉeĉenon teroristo, ekzemple Ĉinio, kiu dum jardekoj subpremas tibetanojn.

Kion ni lernas per tio? Ke en la historio ofte unu sola homo povas renversi kaj perversigi ĉion. Aktuale tia homo estas fanatika murdisto Osama bin Laden.

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019