MONATO

Ekonomio

POLLANDO

Eksporto nur al Okcidento

Du trionoj de la pola eksporto konsistas el varoj kaj servoj por Eŭropa Unio (EU). El ciferoj de GUS, la ĉefa pola statistika oficejo, videblas ke Pollando ne havas alian notindan vendomerkaton.

De multaj jaroj la komerca saldo de Pollando kun EU estas deficita. Dum la unua duono de la jaro 2002 Pollando importis je tri miliardoj da eŭroj pli ol ĝi eksportis. Tamen la pola eksporto kreskas pli rapide ol la importo. Eĉ pli gravas ke la importoj el EU estas, krom konsumvaroj, duonproduktoj kaj teĥnologioj ege necesaj por la disvolvo de la pola ekonomio. La periodo de inundo de la pola merkato per varoj de malalta kvalito estas jam pasinta.

Dum la lasta jardeko EU-landoj translokis parton de sia produktado al Pollando kaj tio plibonigis la pagbilancon. Plia plibonigo dependas de la investadoj flanke de EU en Pollando. En tiu kampo la situacio dum la lastaj monatoj de 2002 tre malpliboniĝis, ĉefe pro politikaj decidoj de la registaro de la ĉefministro Leszek Miller, kiuj ŝajnas bremsi la privatigadon en la pola ekonomio.

Ekspansio de EU al la pola merkato ne ĉiam ligiĝas kun konkurado kontraŭ la pola entreprenistaro. Iuj varoj, ekzemple vinoj kaj fruktoj, ne estas produktataj en Pollando kaj oni estas devigata ilin importi. Kontraŭe, timiga estas la falo de vendoj de aŭtomobiloj produktataj en Pollando, ĉar la falo de vendoj de aŭtomobiloj importitaj estas malpli alta.

Ĝis la fino de 2002 la deficito en la komerco kun EU devos malgrandiĝi, ĉefe danke al la kresko de eŭro kompare kun pola zloto. Ankaŭ plivigliĝo de la EU-ekonomio apogos la polan eksporton. Aliflanke, en la agrokultura merkato la situacio malpliboniĝos, ĉar Rusio, la tradicia importanto de greno, nun estas memsufiĉa.

La nunaj cirkonstancoj estas senprecedencaj, ĉar en Pollando en la jaro 2002 la inflacio estas malpli alta ol en EU, kaj estas ŝanco ke la prezoj de polaj produktoj kreskos malpli rapide ol de tiuj el okcident-eŭropaj landoj. Kun samtempa falo de zloto kontraŭ eŭro, tio signife plibonigus la polan konkurenckapablon.

Stanisław ŚMIGIELSKI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019