MONATO

Eseo

HISTORIO

Jubileo hontinda

Alproksimiĝas la 22a de marto 2003. Tiam, antaŭ 70 jaroj, nazioj en Germanio malfermis la unuan koncentrejon en Dachau [daĥaŭ], modelon por multaj aliaj koncentrejoj. Jen skiza historio pri koncentrejoj, ne nur en nazia Germanio sed ankaŭ pli frue kaj poste.

Koncentrejoj ekzistas por teni kaj izoli politikajn aŭ aliajn supozatajn malamikojn de la ŝtato. Oni povus komenci ĉe egiptaj regnoj, kiuj subpremis kaj sklavigis venkitajn popolojn. Sed koncentrejojn en la nuna senco unue instalis hispanaj koloniistoj en 1895 sur la insulo Kubo: tie ili malliberigis 40 000 kamparanojn. Poste, dum la brita milito en Sud-Afriko inter 1899 kaj 1902, oni starigis koncentrejojn por militkaptitoj.

Malamikoj de la revolucio

Post 1918 Sovetio instalis koncentrejojn por internigi kontraŭulojn de la tiama reĝimo, interalie ekleziulojn kaj kulakojn (mez- kaj grand-kamparanojn). Feliks Dĵerĵinskij evoluigis la koncentrejojn kiel instrumentojn de la „ruĝaj” kontraŭ la „blankaj”, la „malamikoj de la revolucio”. Tie, plenrajtigitaj de la ŝtato, respondeculoj diktatore verdiktis kaj ekzekutis. Ankaŭ Lenin kaj Stalin uzis koncentrejojn situantajn en foraj, malfacile alireblaj regionoj de malvarmega Siberio. Eĉ post la morto de Stalin en 1953 pluekzistis kelkaj koncentrejoj.

Plej konataj estas la koncentrejoj en Nazi-Germanio inter 1933 kaj 1945. Akirinte ŝtatan potencon, Hitler komencis ĉasi kaj malliberigi kontraŭulojn, ĉefe komunistojn, socialistojn, socialdemokratojn, pacifistojn, ktp. La unua koncentrejo malfermiĝis la 22an de marto 1933 proksime al la urbeto Dachau norde de Munkeno. Sekvis Sachsenhausen [záksenhaŭzen] 1936, Buchenwald [búĥenvalt] 1938, Mauthausen [máŭthaŭzen] 1939, la porvirina Ravensbrück [ráfenzbrik] 1940 kaj Bergen-Belsen [bergen-belzen] 1943.

Getoj

Sekvis getoj en ĉiuj grandaj urboj por „kolekti” eŭropajn judojn, komence tuj post la invado de Pollando kaj aliaj orient-eŭropaj landoj, poste ankaŭ en Germanio mem. Konataj estas la getoj de Varsovio, Łódż [ŭuĝ], Krakovo, Lublin kaj la koncentrejo, nomata geto, en Theresienstadt [terézienŝtat], la ĉeĥa Terezin.

Post aŭtuno 1941 kaj la konferenco ĉe Wannsee (lago apud Berlino), kie en januaro 1942 la naziaj gvidantoj decidis pri la „fina solvo” de la „juda problemo”, oni konstruis kromajn ekstermejojn por la judoj: Chelmno [ĥelmno], Belžec [belĵec], Sobibor, Treblinka, Auschwitz [aŭŝvic] kaj Majdanek. Tiuj lastaj estis kvazaŭ murdo-fabrikoj: tie oni celis mortigi aŭ rekte per cianida acido en t.n. gas-ĉambroj aŭ nerekte per fizika ŝvitlaboro en apudaj uzinoj, kie la homoj estis ekspluatataj kiel modernaj sklavoj sub apenaŭ imageblaj kondiĉoj.

Ratoj

Ne finiĝis la historio post la dua mondomilito. Konata estas la puĉo de generalo kaj diktatoro Pinochet [pinoŝé] en Ĉilio en septembro 1973. Oni scias, ke homoj estis arestitaj kaj mortigitaj en stadiono en Santiago; krome oni raportis eĉ pri koncentrejaj ŝipoj, en kies holdojn oni ĵetis malliberigitojn kaj poste ratojn, kiuj manĝis la homojn vivantaj.

Josef Maria IPFELKOFER

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019