MONATO

Moderna Vivo

JAPANIO

Ĉu ĝoja plorpluvo?

En Japanio sekvas agrablan kaj verdan sezonon subita junia pluvo. Kutime ĝi komenciĝas la 11an aŭ la 12an de junio kaj daŭras ĉ. 30 tagojn. Dum la du unuaj semajnoj subtile pluvadas; dum la du lastaj tre forte, kun tondroj.

Ne plaĉas la pluva sezono. Oni devas ĉiam porti pluvombrelon kaj ĉie tro humidas. En domoj kreskas ŝimo kaj nepras zorgi pri manĝaĵoj. Fojfoje pluvegoj kaŭzas inundojn kaj terfalojn. Tamen la pluva sezono benas plantojn kaj fiŝojn: terkultivistoj dume plantas rizon kaj la fiŝoj ege kreskas.

En junio estas permesata fiŝkaptado de ayu (plekogloso). La maniero kapti ĉi tiun fiŝon estas nomata tomo-zuri (fiŝi per amiko). Ayu havas sian teritorion kaj, kiam alia fiŝo trudeniras ĝin, ayu atakas. Fiŝkaptistoj do uzas logfiŝojn por altiri al si ayu-on.

Ombreloj el bambuo

Ĉe infanvartejoj oni faras etajn pupojn el papero kaj pendigas ilin ĉe fenestroj. La infanoj kantas: „Pluvu plu, pluvu plu, tiam panjo kun japanstila ombrelo venos akcepti min en infanvartejo.” Nuntempe neniu uzas japanstilan ombrelon faritan el bambuo kaj papero, tamen, aŭdante la kanton, japanoj nepre imagas patrinon en kimono kaj kun geta (tradiciaj lignaj sandaloj).

Dum la pluva sezono tipaj floroj estas hortensio, komelino, hotujnio kaj kampanulo; la insekto estas lampiro. Kampanulo estas japane nomata hotaru-bukuro (sako por lampiroj), ĉar antaŭe oni metis lampirojn en tiun ĉi blankan floron kaj ĝuis delikatan lumon. Pro agrokulturaj ĥemiaĵoj lampiroj malaperis, sed nun multaj vilaĝoj ilin kultivas por allogi turistojn.

Specialaj trajnoj

Hortensioj estas tre ŝatataj. Plej fama loko por vidi ties florojn estas templo Meigetu-in en Kamakura (malnova ĉefurbo de Japanio). Tie videblas 2500 japandevenaj hime-azisai-oj (princin-hortensioj). Por turistoj estas aranĝataj specialaj trajnoj al Kamakura.

En Anglio junio estas la tradicia geedziĝa monato – male en Japanio pro la pluvo. Sed nun hoteloj en junio malaltigas siajn prezojn kaj varbas per la romantika nocio „junia novedzino”. Tiel ili celas veki sopiron pri Eŭropo en la koroj de junaj edziniĝontoj. Espereble tamen la namida-ame (plorpluvo) (signifanta subtilan pluvon) ne plorigas la juniajn nuptofestantojn.

HORI Yasuo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019